Inĝeniero Tael adiaŭis kaj ektrenis sin al la elirejo, penante teni sin kun sendependeco kaj digno de terano.
Faj Rodis ĉagrene rigardis post lin kaj subite vokis:
— Revenu, mi devas diri ion gravan.
Rodis venigis lin en sian ĉambron kaj strikte fermis la pordon. Ekzumis la SDP. Ŝaltinte la defendan kampon, Rodis rakontis pri sia interparolo kun Ĉojo Ĉagas.
La tormansano aŭskultis ŝin kun malforta rideto, kiu ĉe loĝanto de la planedo Jan-Jaĥ ŝirmis amaron de senforteco.
— Ĉu vi diris, ke mi devas denunci? — demandis li.
Rodis kapjesis.
— Do tio estas tute vera! Kaj mi denuncadis dum tuta ĉi tiu tempo, alie mi ne povus.
— Kial?
— Unu tago sen raporto — kaj mi ne povus vidi vin. Neniam plu.
— Kion do vi raportis?
— Ho, tio estas danĝera ludo. Rakonti veron, kiu ne malutilos al vi, silenti pri gravaĵo, elpensi duonveron. Mi ludas kontraŭ saĝaj malamikoj, sed duonvero, inventita por politika trompo, taŭgas kiel armilo kontraŭ ili mem.
— Por kio vi ludas tiel?
— Kiel por kio? Kaj dekmiloj da homoj de Jan-Jaĥ, vidintaj la komunisman Teron? Kaj la scio, per kiu vi armis nin? Kaj la ĝojo de komunikado kun vi? Mi ricevis feliĉegan loton! Vidi alian vivon, fabele belegan, stari sur la limo de du mondoj! Kompreni, ekkredi, konvinkiĝi pri eblo de eliro por la popolo de Jan-Jaĥ!
— Pardonu min, Tael, — respekte, kiel al pliaĝulo, diris Faj Rodis, — mi scias ankoraŭ tiel malmulte kaj faras ofendajn erarojn…
— Ne, ne, stelo mia! — ekkriis afekciita Tael, dorsirante al la pordo.
Rodis kun forto ektiris lian manon kaj sidigis lin sur la grandan divanon — sur ĝi plurfoje sidis la teranoj.
La inĝenieron kaptis stranga sento de fremdeco. Kvazaŭ ĉio ĉi estis okazanta kun iu alia, kaj li mem estis flanka atestanto de interparolo de loĝantoj de malsamaj mondoj.
Faj Rodis grimpis sur la divanon, submetinte la piedojn kaj brakuminte la nudajn genuojn. Ŝi nun rigardis al la tormansa inĝeniero alie, komprenante, de kie estas tiuj profundaj faltoj, sulkigintaj lian frunton; kial sufere kaj por ĉiam persiste sulkiĝis la brovoj super la helaj kaj akrevidaj okuloj de pensanto; kial kuŝiĝis profundaj sulkoj ekde la nazloboj malproksime sur la vangojn, preterante la angulojn de la dikaj, ĉiam kunpremitaj lipoj; kial fruaj maloftaj grizaj haroj videblis en la barbo kaj la lipharo.
Laŭ sia maniero, Faj Rodis metis la fingrojn sur la manon de la inĝeniero, establante korpan kontakton, helpantan senti homon, tiom malproksiman laŭ siaj kutimoj kaj tiom proksiman en siaj streboj.
Tael rigardis mediteme kaj malgaje. La plurfoje spertita de li sento de kosmaj abismoj, kvazaŭ malfermiĝantaj malantaŭ Rodis, venis ree, kaj la tormansano tremeris.
Rodis pli forte premis lian manon, mallaŭte demandinte:
— Estu sincera kun mi, Tael. Per kio oni minacas al vi, kio staras malantaŭ viaj ŝultroj kaj, evidente, malantaŭ ĉiu loĝanto de Jan-Jaĥ?
— Depende de kulpo. Se mi ne plenumos la devigon denunci, do min atendas ekzilo. Necesos veturi ien en malproksiman urbon, ĉar en la ĉefurbo por mi ne estos laboro.
— Kaj se oni ekscios, ke vi uzis komunikadon kun ni, por transdoni al viaj amikoj nian informon?
— Oni akuzos min pri ŝtatperfido. Arestos, torturos, por ke mi denuncu komplicojn. Tiujn oni torturos siavice, ili denuncos la ceterajn kaj ankoraŭ kelkajn centojn da senkulpuloj, simple por eviti neelteneblajn turmentojn. Poste oni ĉiujn neniigos.
Rodis tremeregis, kvankam ĉion ĉi ŝi konis. Sed nun antaŭ ŝi disvolviĝis ne historio, ne dronintaj en jarmiloj travivaĵoj de antikvaj homoj de la Tero. La vivo mem de Tormans en aspekto de inĝeniero Tael rigardis al ŝi milde kaj malgaje. En tiu trankvilo estis pli da tragedio, ol en malespera krio. Kaj la ĉambro, ekranita de la mallaŭte zumanta SDP, ŝajnis al Rodis malfirma floseto en malamika oceano, kies bordo ĉiuflanke estas egale malproksima kaj neatingebla.
— Mi ne timas ilin, — diris Tael, — kaj ne tial, ke mi estas certa pri mia forto. Neniu povas elteni. Tio, kion oni rakontas en legendoj pri neflekseblaj homoj, estas aŭ mensogo, aŭ atesto de nesufiĉa lerto de torturistoj. Ekzistas homoj de altega heroeco, sed, se ilin sufiĉe longe kaj sufiĉe forte torturi, ili same rompiĝos, transformiĝos el homo en turmentitan, duonmortan animalon, plenumantan ordonojn en duondormo.
— Do al kio vi esperas?
— Al mia malforteco. Torturistoj komence frakasas homon fizike. La dua ŝtupo estas psika rompo. Mi pereos sur la unua ŝtupo, kaj ili atingos nenion!
Faj Rodis rektiĝis, suspirinte. La tormansano ne povis deŝiri la okulojn de ŝiaj alte leviĝintaj mamoj. Maldece kaj hontinde laŭ la moralo de Jan-Jaĥ, sed la virino de la Tero akceptis la rigardon de la inĝeniero kiel naturan manifestiĝon de vira impulso.