— Kion vi faris! — ekkriis Voland, — kial vi orizis la lipharojn? Kaj pro kiu diablo vi surmetis la kravaton, se vi ne surhavas ech pantalonon?

— Ne konvenas ke kato surhavu pantalonon, messire, — tre dignoplene respondis la kato, — chu vi volus, ke mi ankauh botojn surmetu? Botvestita kato ekzistas nur en la fabeloj, messire. Aliflanke, chu iam ajn okazis al vi vidi iun ajn partopreni balon senkravate? Mi ne intencas min ridindigi kaj riski, ke oni min elpelu! Chiu ornamas sin lauh sia povo. Konsideru, ke la dirita rilatas ankauh al la binoklo, messire!

— Sed la lipharoj?..

— Mi ne komprenas, — seke replikis la kato, — ja vi toleras, ke hodiauh, sin razante, Azazello kaj Kerubjev sin surshutis per blanka pudro, do kial ghi estas pli bona ol la ora? Mi pudris miajn lipharojn, jen chio! Estus alia afero, se mi estus min razinta! Razita kato vere estas abomenajho, mi pretas mil fojojn konsenti tion. Tamen mi vidas, — en la vocho de la kato ektremis ofendigho, — ke oni min chikanas, diskriminacias, do antauh mi staras serioza problemo: chu entute mi partoprenu la balon? Kion vi diros pri tio, messire?

Pro la ofendo la kato tiel disshvelighis, ke ghi shajnis tuj krevonta.

— Ah, fripono, fripono, — skuante la kapon diris Voland, — chiun fojon, kiam ghi vidas sian partion senespera, ghi komencas blagi kiel la lasta charlatano sur la ponto. Tuj sidighu kaj chesigu tiun vortlakson.

— Mi sidos, — respondis la kato sin sidigante, — tamen mi protestu rilate la lastan. Miaj paroloj estas ne vortlakso, kiun esprimon vi bonvolas uzi en cheesto de sinjorino, sed vico de fortike pakitaj silogismoj, kies valoron aprezus tiaj kompetentuloj, kiel Seksto Empiriko, Marciano Kapelo, kaj eble ech Aristotelo mem.

— Shakon al la regho! — diris Voland.

— Bonege, bonege, — reagis la kato, kaj komencis ekzameni la shaktabulon tra la binoklo.

— Do, — Voland sin turnis al Margarita, — mi prezentas al vi, donna, mian sekvantaron. Chi tiu, la stultumanto, estas la kato Behemoto. Kun Azazello kaj Kerubjev vi jam konatighis, nun mi rekomendas mian servistinon Hella. Shi estas lerta, inteligenta, kaj ne ekzistas tia servo, kiun shi ne povus plenumi.

La belulino Hella ridetis, turninte al Margarita siajn verdetajn okulojn, sen chesi cherpi la linimenton per manplato kaj shmiri ghin sur la genuon.

— Do, jen chio, — finis Voland kaj grimacis kiam Hella iom pli forte premis lian genuon, — la kompanio, kiel vi vidas, estas negranda, miksa kaj senartifika. — Li silentighis kaj turnis la globuson. Ghi estis vera majstrajho: la bluaj oceanoj ondis, la poluschapo aspektis plej auhtente — glacia kaj negha.

Dume sur la tabulo estis paniko. La regho en la blanka mantelo tute konsternite turnadis sin sur sia kvadrato tien kaj reen, malespere levante la brakojn. Tri blankaj peonoj, landsknehhtoj kun halebardo, perplekse rigardis la kurieron svingi sian oficiran spadon kaj montri antauhen, kie sur du najbaraj kvadratoj, unu blanka kaj unu nigra, vidighis la nigraj kavaliroj de Voland, rajdantaj du ardajn, stamfantajn chevalojn.

Margaritan tre interesis kaj impresis tio, ke la shakpecoj estis vivaj.

La kato forprenis la binoklon de siaj okuloj kaj neforte pushetis sian reghon sur la dorson. Senespera, tiu kashis sian vizaghon en la manoj.

— Malbonas la afero, kara Behemoto, — diris Kerubjev mallauhte kaj malice.

— La pozicio estas grava sed ne senshanca, — respondis Behemoto, — ech pli ol tio: mi plene certas pri la fina venko. Mi nur funde analizu la situacion.

Tiun analizon la kato komencis plenumi en iom stranga maniero: aranghante grimacojn kaj okulumante al sia regho.

— Senutile, — rimarkigis Kerubjev.

— Aj! — ekkriis Behemoto, — la papagoj disflugis, kion ja mi antauhdiris!

Fakte, ie malproksime auhdighis susuro de multnombraj flugiloj. Kerubjev kaj Azazello impetis for.

— Ah, la diablo vin prenu kun viaj balaj fantazioj! — grumblis Voland sen levi la rigardon disde sia globuso.

Apenauh Kerubjev kaj Azazello malaperis, tuj la grimacado de Behemoto duoblighis. La blanka regho finfine komprenis la instigon, li subite deshiris sian mantelon, jhetis ghin sur la kvadraton kaj forkuris de la tabulo. La kuriero surmetis la mantelon sur siajn shultrojn kaj okupis lian lokon. Revenis Kerubjev kaj Azazello.

— Blago, kiel chiam, — grumblis Azazello, oblikve rigardante Behemoton.

— Al mi shajnis, ke mi auhdas ilin, — respondis la kato.

— Nu, kiom ankorauh tio dauhros? — demandis Voland, — shakon al la regho.

— Vershajne, mi misauhdis, mon maître, — respondis Behemoto, — la regho ne shakas nek shakigeblas!

— Mi ripetas, shakon al la regho.

— Messire, — respondis la kato per false zorgema vocho, — vi trolacighis: la regho ne estas minacata!

— La regho okupas la kvadraton g2, — sen rigardi la tabulon diris Voland.

— Messire, mi estas konsternita, — hurlis la kato, aranghante sur sia muzelo terurmienon, — sur tiu kvadrato ne estas regho!

Перейти на страницу:

Похожие книги