Sub la pordega arko, kien ili sin direktis portante subbrake siajn rapiron kaj balailon, Margarita rimarkis viron kun mola kaskedo kaj altaj botoj, kiu shajnis langvore atendi iun. Kiom ajn malbruaj estis la pashoj de Azazello kaj Margarita, la sole staranta homo ilin auhdis kaj faris abruptan movon, ne komprenante, kiu pasas.

Duan viron, mirinde similan al la unua, ili renkontis antauh la pordo de la sesa enirejo. Denove okazis tio sama. Pashoj… La viro rapide sin turnis kaj malserenighis. Kiam la pordo malfermighis kaj refermighis, li impetis post la nevideblajn enirintojn, rigardis en la shtuparejon sed, kompreneble, neniun vidis.

La tria, ekzakta kopio de la dua, kaj sekve, ankauh de la unua, dejhoris sur la shtuparplaceto de la tria etagho. Li fumis fortan cigaredon, kaj pasante preter li Margarita plurfoje tusis. La fumanto salte levighis de sia benko, streche rigardis chirkauhen, iris al la balustrado, rigardis malsupren. Je tiu momento Margarita kaj shia akompananto jam estis che la pordo de la apartamento n-ro 50. Ili ne sonorigis, Azazello senbrue malfermis la pordon per sia shlosilo.

La unua afero, kiu surprizis Margaritan, estis la malhelo en kiun shi pashis. Nenio estis videbla, kvazauh en kripto, kaj por ne mispashi shi nevole krochighis je la mantelo de sia akompananto. Sed chi tiam malproksime supre ekbrilis flameto de lampo venanta renkonten. Sen halti, Azazello prenis de sub la brako de Margarita la shvabrilon, kaj ghi senbrue malaperis en la malhelo. Ili komencis suriradi larghajn shtupojn, kiuj al Margarita shajnis sennombraj. Estis neimagebla, ke la antauhchambro de ordinara Moskva apartamento povus ampleksi tian kvankam nevideblan, sed klare sentatan, mirinde senfinan shtuparon. Tamen la suriro finighis kaj Margarita komprenis, ke shi staras sur placeto. La flameto venis tute proksimen, kaj en ghia lumo Margarita vidis la vizaghon de alta maldika viro en nigro, kiu tenis la lampon en sia mano. Chiu ajn, kiu dum la lastaj tagoj havis la malfelichon trovighi sur lia vojo, sendube tuj lin rekonus ech en la malforta lumo de la flamlangeto. Li estis Kerubjev, alinome Fagoto.

Cetere, la aspekto de Kerubjev tre shanghighis. La trembrilan lumeton spegulis ne la fendita nazumo, kiun jam antauh longe endus forjheti en la rubujon, sed monoklo, verdire, same fendita. La etaj lipharoj sur la senhonta vizagho estis frizitaj kaj pomaditaj, kaj nigra li aspektis tial, ke li surhavis frakon. Blankis nur lia brusto.

La magiisto, kapelestro, sorchisto, chicherono auh la diablo scias, kio fakte — unuvorte, Kerubjev — salute kapoklinis kaj svingis la lampon en largha gesto, invitante Margaritan lin sekvi. Azazello malaperis.

«Mirinde stranga vespero!» pensis Margarita. «Al chio mi estis preparita, krom al chi tio! Chu paneis che ili la elektro? Sed la plej frapa estas la amplekso de tiu ejo. Kiel chio chi povas enshovighi en Moskvan apartamenton? Tutsimple neniel.»

Kiom ajn malforta estis la lumo de la lampo, tamen Margarita komprenis, ke shi estas en nemezureble vasta salonego, kiu krome havas kolonaron, senluman kaj, lauh la unua impreso, senfinan. Antauh sofo Kerubjev haltis, metis la lampon sur apudan soklon, geste invitis Margaritan sidighi kaj mem restis stari en pentrinda pozo, sin apogante sur la soklon.

— Permesu, ke mi min prezentu, — li knaris, — Kerubjev. Vi miras, ke mankas lumo, chu? «Pro shparemo», certe, vi pensas. Neniel ajn! La unua venonta ekzekutisto, ekzemple unu el tiuj, kiuj hodiauh, iom pli malfrue, havos la honoron kisi vian genuon, forhaku mian kapon sur tiu sama soklo, se estas tiel. Tutsimple messire malshatas la elektran lumon, tial ni shaltos ghin je la lasta momento. Kaj tiam, bonvolu kredi, ghi ne mankos. Ech, mi diru, estus bone havi da ghi iom malpli.

Kerubjev plachis al Margarita, lia kraka babilado efikis shin trankvilige.

— Ne, — shi respondis, — pleje mi miras pri tio, kie la tuto enestas. — Per largha gesto de sia brako shi montris la nemezureblon de la salonego.

Kerubjev dolche rikanis, pro kio ombroj movetis en la faldoj de lia nazo.

— La plej simpla el chio! — li respondis. — Chiu sperta pri la kvina dimensio tute facile povas vastigi ejon ghis la dezirata amplekso. Mi ech kuraghas aserti, estimata sinjorino, ke ghis diable granda amplekso! Cetere, — plu babilis Kerubjev, — mi konis homojn, kiuj sen koncepti la kvinan dimension auh ion ajn faris perfektajn miraklojn koncerne la plivastigon de sia loghejo. Ekzemple, oni rakontis al mi, ke iu urbano, ricevinte trichambram apartamenton che Zemljanoj-Val, sen ia ajn kvina dimensio auh simila umo kaporompa tuj transformis ghin en kvarchambran helpe de simpla vando, per kiu li dividis unu el la chambroj.

Перейти на страницу:

Похожие книги