«Nu, tiun apartamenton li shanghis kontrauh du loghejoj en diversaj distriktoj de Moskvo: la unu havis tri, kaj la alia du chambrojn. Konsentu, ke nun la nombro de chambroj ighis kvin. La unuan li shanghis kontrauh du apartaj apartamentoj duchambraj, kaj ighis posedanto, kiel vi komprenas, de ses chambroj, verdire, disjhetitaj en plena malordo tra tuta Moskvo. Jam li estis preparanta la lastan kaj plej brilan pirueton, anonci per gazeto, ke li shanghas ses chambrojn en diversaj distriktoj de Moskvo kontrauh unu kvinchambra loghejo sur Zemljanoj-Val, kiam lia agado subite chesis pro kialoj, de li nedependaj. Supozeble ankauh nun li havas chambron, sed mi riskus aserti, ke ghi situas ekster Moskvo. Degnu agnoski, ke tiu ruzulo estas pli kurioza ol via shatata kvina dimensio!

Margarita ech unu vorton ne diris pri la kvina dimensio — ja Kerubjev mem pri ghi parolis — tamen shi gaje ridis auhskultante la rakonton pri la logheja fripono. Kerubjev dauhrigis:

— Tamen al la afero, Margarita Nikolavna. Vi estas virino tre inteligenta kaj sendube vi jam komprenis, kiu estas nia gastiganto.

Margarita sentis sian koron fari fortan baton kaj kapjesis.

— Nu jes, tre bone, — diris Kerubjev, — ni estas malamikoj de chia prisilento kaj sekretemo. Chiujare messire donas unu balon. Oni nomas ghin la printempa balo de la plenluno, auh la balo de la cent reghoj. Da gastoj! — chi tiam Kerubjev metis la manon sur sian vangon, kvazauh pro dentodoloro, — cetere, mi esperas, ke vi mem chion vidos. Nu, messire ne havas edzinon, vi, sendube, tion komprenas. Tamen estas bezonata balmastrino, — Kerubjev disetendis siajn brakojn, — vi mem jughu, ja sen mastrino…

Margarita auhskultis lin, penante ne eligi ech unu vorton, shi sentis malvarmon sub la koro, la espero pri felicho estis kapturna.

— Estighis tradicio, — plu parolis Kerubjev, — ke la balmastrino, unue, havu la nomon Margarita, kaj due, ke shi estu lokanino. Do, degnu atenti, ke ni vojaghas, kaj nuntempe estas en Moskvo. Cent dudek unu Margaritajn trovis ni en Moskvo, kaj chu vi kredos? — Kerubjev malespere frapis sin sur la gluteon, — neniu ajn tauhgas! Sed fine la favora sorto…

Kerubjev esprimive rikanis klinante sian korpon, kaj Margarita refoje sentis malvarmon che la koro.

— Resume! — ekkriis Kerubjev, — tute koncize: chu vi bonvolos akcepti tiun devon?

— Mi akceptas, — firme respondis Margarita.

— Decidite! — diris Kerubjev; levinte la lampon li aldonis: — Bonvolu sekvi min.

Ili iris inter la kolonoj kaj fine atingis alian salonon, kie forte odoris je citrono, kie auhdighis susuroj kaj io tushis la kapon de Margarita. Shi skuighis.

— Ne timu, — miele trankviligis shin Kerubjev prenante shian brakon, — tio estas la balaj artifikoj de Behemoto, nenio plia. Ghenerale mi auhdacas konsili al vi, Margarita Nikolavna, neniam kaj neniun timi. Tio estas malprudenta. La balo estos pompa, tion mi ne kashu. Ni vidos personojn, la amplekso de kies potenco siatempe estis tre granda. Sed, vere, se oni konsideras, kiom mikroskope malgranda estas ilia povo kompare kun la povo de tiu, al kies sekvantaro mi havas la honoron aparteni, do, tio impresas komike, mi ech diru, melankolie. Cetere, vi mem havas reghan sangon.

— Kial, reghan sangon? — timigite flustris Margarita, sin premetante al Kerubjev.

— Ah, reghino, — kokete babilis Kerubjev, — la aferoj de la sango estas la plej komplikaj aferoj de la mondo! Se oni pridemandus kelkajn praavinojn — precipe tiujn el ili, kiuj havis la reputacion de modestulino — plej mirindaj sekretoj aperus, estimata Margarita Nikolavna. Mi neniel malpravos, se parolante pri tio mi mencios kaprice miksatan kartaron. Estas aferoj, por kiuj validas nek la sociordaj baroj, nek la shtataj limoj. Mi sufloru: franca reghino, kiu vivis en la dek sesa jarcento, estus, probable, tre surprizita, se oni shin informus, ke shian charman pra-pra-pra-pra-nepinon mi, post multaj jaroj, brak-al-brake kondukos tra la balaj salonoj en Moskvo. Sed ni jam venis!

Kerubjev blov’estingis sian lampon, ghi malaperis el lia mano kaj Margarita ekvidis lumstrieton kushi sur la planko, antauh shi, sub malhela pordo. Sur tiun pordon Kerubjev mallauhte frapetis. Margarita tiel ekscitighis, ke shiaj dentoj klakis kaj malvarmo trakuris shian dorson.

La pordo malfermighis. La chambro estis negranda. Shi vidis larghan kverklignan liton kun chifitaj, malpuraj tukoj kaj kuseno. Antauh la lito staris kverka tablo kun chizitaj piedoj, sur ghi altis kandelabro kies sep ingoj havis la formon de grandkrifa birda piedo. En la oraj birdpiedoj brulis dikaj vaksaj kandeloj. Krome, sur la tablo estis granda shaktabulo kun mirinde fajne faritaj figuretoj. Sur trivita tapisheto staris negranda piedbenko. Estis ankorauh unu tablo, sur kiu staris ora kaliko kaj alia kandelabro kun serpentformaj branchoj. En la chambro odoris je sulfuro kaj pecho, la ombroj de la kandelabroj interkrucighis sur la planko.

Перейти на страницу:

Похожие книги