Inter la cheestantoj shi tuj rekonis Azazellon, nun li surhavis frakon kaj staris che la kaploko de la lito. Tiu eleganta Azazello neniel similis la rabiston, kia li aspektis konatighante kun shi en la Aleksandra ghardeno; nun li tre galante sin klinis salutante Margaritan.
La nuda sorchistino, tiu sama Hella, kiu tiom konfuzis la honorindan bufediston de Varieteo, kaj — ho ve! — tiu sama kiun, feliche, fortimigis la kokokrio en la nokto de la fama spektaklo, sidis sur la tapisheto antauh la lito, turnmovante en kaserolo ion, kio produktis abundan sulfuran vaporon.
Krom tiuj du, en la chambro estis grandega nigra virkato, kiu sidis antauh la shaka tablo tenante en la dekstra antauha piedo shakchevalon.
Hella ekstaris kaj sin klinis antauh Margarita. Same faris la kato: ghi desaltis de la tabureto, riverencis movante la dekstran malantauhan piedon, lasis fali la chevalon kaj rampis sub la liton por serchi la pecon.
Chion chi Margarita, duonviva pro timo, vidis malklare en la perfida kandela lumo. Shian rigardon katenis la lito, ja sur ghi sidis tiu, kiun antauh nelonge, che la Patriarhha, la kompatinda Ivano provis konvinki, ke la diablo ne ekzistas. Tiu neekzistanto nun sidis sur la lito.
Du okuloj rigardis shin rekte en la vizaghon. La dekstra, en kies profundo brilis ora fajrero, traboranta chiun ajn ghis la fundo de ties animo; la maldekstra, nigra kaj malplena, kvazauh mallargha kudriltruo, kvazauh aperturo de senfunda puto de chiaj mallumo kaj ombroj. La vizagho de Voland estis oblikva, la dekstra bush’angulo estis tirita malsupren, sur la alta kalva frunto paralele al la pintaj brovoj estis chizitaj profundaj sulkoj. La hauhto de lia vizagho shajnis por chiam forbruligita per sunbrunigho.
Voland larghe sin disetendis sur la lito, li surhavis nur longan noktochemizon, malpuran kaj flikitan che la maldekstra shultro. Unu nudan kruron li estis tirinta sub sin, la alia estis metita sur la piedbenkon; ghuste la genuon de chi tiu malhela gambo Hella shmiris per la vaporanta linimento.
Ankorauh unu afero, kiun Margarita rimarkis sur la nekovrita senhara brusto de Voland, estis skarabo, fajne chizita el malhela shtono, pendanta je ora cheneto kaj surhavanta skribsignojn sur la dorso. Apud Voland, sur la lito, sur peza postamento staris globuso, stranga, kvazauh viva, kaj de unu flanko prilumata de la suno.
Kelkajn sekundojn estis silento. «Li min ekzamenas» pensis Margarita kaj per volstrecho shi provis estingi la tremon de siaj genuoj.
Fine Voland ekparolis, li ridetis kaj pro tio lia fajrera okulo shajnis ekflami:
— Mi vin salutas, reghino, kaj mi petas pardoni al mi mian neglighon.
Lia vocho estis tiom malalta, ke je kelkaj vortoj ghi sinkis en la rauhkon.
Voland prenis de sur la lito longan spadon, sin klininte serchmovis ghin sub la kushejo kaj diris:
— Elighu! La partio estas abolita. Nia gastino venis.
— Nepre ne, — siblis che la orelo de Margarita maltrankvila suflorajho de Kerubjev.
— Nepre ne… — shi komencis.
—
— Nepre ne,
Azazello mallauhte kaj aprobe gruntis, Voland atente rigardis Margaritan kaj rimarkis, kvazauh parolante al si mem:
— Jes, pravas Kerubjev! Kiel fantazie miksighas la kartaro! La sango!
Li etendis la manon kaj geste vokis Margaritan. Shi proksimighis sen senti la plankon sub la nudaj piedoj. Voland metis sian pezan, kvazauh shtonan — sed ankauh flame ardan — manon sur shian shultron, shin pushis al si kaj sidigis sur la liton.
— Nu, char vi estas tiom charme afabla, — li diris, — cetere, ghuste tion mi atendis, do, ni ne ceremoniachu, — li denove sin klinis al la litrando kaj kriis: — Kiom ankorauh dauhros tiu subita farso? Elvenu, malbeninda hansvursto!
— La chevalo perdighis, — respondis la kato el sub la lito per vocho sufokata kaj falsa, — ghi ien forgalopis, kaj anstatauh ghin mi trovas nur ranon.
— Chu vi imagas, ke chi tie estas foirejo? — shajnigante koleron demandis Voland, — nenia rano estis sub la lito! Lasu por Varieteo tiujn banalajn trukojn. Se vi ne aperos tuj, la partion ni kalkulu malgajnita de vi, sakra dizertinto!
— Neniokaze,
— Mi rekomendas al vi… — apenauh komencinte la prezentadon, Voland tuj sin interrompis: — Ne, mi ne povas trankvile rigardi tiun pajacon. Vidu, kion ghi faris el si sub la lito.
Starante sur la malantauhaj piedoj, la polvomakulita kato ceremonie sin klinis antauh Margarita. Nun sur ghia kolo estis blanka fraka bantkravato kaj sur la brusto ghi havis perlamotan sinjorinan binoklon pendantan je rimeneto. Krome, la lipharoj de la kato estis orizitaj.