Satplorinte, Margarita sin okupis pri la nedifektitaj kajeroj kaj trovis la lokon, kiun shi legis antauh la renkonto kun Azazello sub la Kremla murego. Dormi shi ne deziris. Shi tenere karesis la manuskripton, kiel oni karesas amatan katon, shi turnis ghin en la manoj, rigardante ghin de chiuj flankoj, jen ekzamenante la titolpaghon, jen malfermante la finon. Subite shin kaptis la terura penso, ke chio chi estas sorchajho, ke la kajeroj tuj malaperos, ke shi retrovighos en sia dormochambro en la palaceto kaj tie vekighinte shi devos iri sin dronigi. Sed tio estis la lasta timiga penso, ehho de la longaj suferoj travivitaj. Nenio malaperis, la chiopova Voland estis vere chiopova, kaj tiom longe kiom shi volis, ghis la matenigho, se shi dezirus, Margarita povis, susurigante la foliojn de la kajero, ilin rigardadi kaj kisi kaj relegi la vortojn:

— La mallumego veninta de la maro kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon… jes, la mallumego…

<p>CHAPITRO 25</p><p>KIEL LA PROKURATORO PROVIS SAVI JEHUDON EL KIRJAT</p>

La mallumego veninta de la maro kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo mallevighis de la chielo kaj kashis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Hashmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn… Perdighis Jershalaim, la granda urbo, kvazauh ghi neniam ekzistis en la mondo. Chion forvoris la mallumego timigante chion vivan en Jershalaim kaj ties chirkauhejo. Stranga nubo venis de la maro fine de la tago, la dek kvara tago de l’ printempa monato Nisan’.

Apoginte sian ventron sur la Kalvan Kranion, kie la ekzekutistoj haste pikmortigadis la kondamnitojn, la nubo sinkis sur la Templon de Jershalaim, en fumaj fluoj ghi plu rampis de la templa monteto kaj inundis la Malsupran Urbon. Ghi fluis en la fenestrojn kaj de la kurbaj stratoj pelis la homojn domen. Ghi ne rapidis fordoni sian akvon, ghi estis fordonanta nur la lumon. Chiun fojon, kiam la nigran vaporan bolajhon krevigis fajro, el la densa mallumo shprucis en la alton la potenca blokego, la Templo kun sia brilanta skvama tegmento. Sed la fajro tuj estingighis kaj la Templo denove malaperis en la nigra abismo. Plurfoje ghi levighis kaj resinkis, kaj chiun fojon la sinkon akompanis krakbruego de katastrofo.

Aliaj trembriloj elshiradis el la abismo la palacon de Herodo la Granda, kontrauhan al la Templo sur la okcidenta monteto, kaj la timigaj senokulaj oraj statuoj impetadis al la nigra chielo, etendante al ghi siajn brakojn. Sed fojon post fojo kashighis la chiela fajro, kaj la pezaj tondrobatoj repushis la orajn idolojn en la mallumon.

La pluvego komencighis abrupte, kaj tiam la fulmotondro ighis uragana shtormo. En la loko kie, antauh la tagmezo, apud la marmora benko interparolis la prokuratoro kaj la chefpastro, kun knalo simila al kanonpafo, cipreso rompighis kvazauh bastoneto. Miksite al akvopolvo kaj hajlo, tra la kolonaro sur la balkonon shutighis forshiritaj rozpetaloj, magnoliaj folioj, malgrandaj branchetoj kaj sablo. La uragano disshiradis la ghardenon.

Nur unu homo estis en la portiko, kaj tiu homo estis la prokuratoro.

Nun li ne sidis en la braksegho, sed duonkushis sur lekto che malalta tableto, garnita je manghajhoj kaj vino en kruchoj. Trans la tablo vakis alia lekto. Che la piedoj de la prokuratoro rughis, kvazauh sango, largha neforvishita flako, sur kiu estis disjhetitaj rompopecoj de frakasita krucho. La servisto, kiu antauh la fulmotondro estis aranghanta la tablon por la prokuratoro, ial perpleksighis sub ties rigardo, konsternite, chu li faris ion mise, kaj la prokuratoro ekkolerinte frakasis la kruchon kontrauh la mozaika planko kaj diris:

— Kial ci servas sen rigardi min en la vizaghon? Chu ci ion shtelis?

La nigra vizagho de la afrikano ighis griza, en liaj okuloj aperis teruro, tremante li preskauh lasis fali la duan kruchon, sed la kolero de la prokuratoro ial chesis same rapide, kiel ghi ekestis. La afrikano haste sin klinis por kolekti la rompajhojn kaj forvishi la flakon, sed la prokuratoro al li mansvingis kaj la sklavo forkuris. La flako do restis.

Nun dum la uragano la sklavo sin kashis apud nicho en kiu staris la statuo de blanka nuda virino kun la klinita kapo, char li egale timis esti mistempe rimarkita, kiel preterlasi la momenton kiam lin vokos la prokuratoro.

Duonkushante sur la lekto en la fulmotondra krepusko, la prokuratoro mem vershadis al si vinon en la kalikon, trinkis per longaj glutoj, fojfoje tushis panon, ghin diserigis, glutis malgrandajn pecetojn, iam elsuchis ostron, machis citronon kaj denove trinkis.

Перейти на страницу:

Похожие книги