— Ghi signifas, — respondis Azazello, — ke jam tempas. Jam tondras, chu? Malhelighas. La chevaloj stamfas, skuighas la malgranda ghardeno. Adiauu la kelon, rapide adiauu.
— Ah, mi komprenas, — diris la majstro rigardante chirkauen, — vi nin mortigis, ni estas malvivaj. Ahh, kiel tio estas inghenia! Kiel ghustatempa! Nun mi komprenas chion.
— Ho, pardonon, — respondis Azazello, — chu vin mi audas? Ja via amikino nomas vin majstro, ja vi pensas, kiel do vi povus esti malviva? Chu por konscii sin viva nepras sidi en kelo surhavante kitelon kaj malsanulejan kalsonon? Ridindajho!
— Mi komprenis chion, kion vi diris, — ekkriis la majstro, — ne plu parolu! Miloble vi pravas.
— Voland! — alighis al li Margarita, — la granda Voland! Li chion elpensis multe pli bone ol mi. Sed la romanon, — shi kriis al la majstro, — vian romanon prenu kun vi, kien ajn vi flugu.
— Senbezone, — respondis la majstro, — mi ghin memoras parkere.
— Chu neniun… ech ne unu vorton el ghi vi forgesos? — demandis Margarita sin premante al la majstro kaj forvishante la sangon de lia vundita tempio.
— Estu trankvila. De nun mi neniam ion ajn forgesos, — li respondis.
— Do, fajron, — ekkriis Azazello, — la fajro, de kiu chio komencighis, kaj per kiu ni chion finas.
— Fajron! — timige kriis Margarita. La kela fenestro ekklakis, ventpusho shovis la kurtenon flanken. En la chielo ektondris lakone kaj gaje. Azazello shovis sian grandkrifan manon en la fornon, eligis fumantan shtipon kaj ekbruligis la tablotukon. Poste li ekbruligis stakon de malnovaj gazetoj sur la sofo, poste manuskripton kaj la kurtenon sur la fenestro. La majstro, jam ebriigita de la baldaua rajdo, jhetis libron de breto sur la tablon, hirtigis ghiajn foliojn sur la brulanta tablotuko, kaj la libro gaje ekflamighis.
— Brulu, forbrulu antaua vivo!
— Brulu, sufero! — kriis Margarita.
La chambro jam ondis, plena je purpuraj fajrokirloj, kaj kun la fumo la triopo eskapis tra la pordo kaj kuris per la masonita shtuparo supren en la malgrandan korton. La unua, kion ili tie vidis, estis la kuiristino de la konstrurajtigito; shi sidis sur la tero kaj chirkaue dise kushis malkolektighintaj terpomoj kaj kelkaj cepfaskoj. La stato de la kuiristino estis tre komprenebla. Tri nigraj chevaloj malpacience ronkis apud la shedo, tremeradis, per la hufo skrapfosis kaj shprucigis la teron. Unua saltis en la selon Margarita, poste Azazello, laste la majstro. La kuiristino ekghemis kaj levis la manon por fari kmcosignon, sed Azazello minace kriis de la selo:
— La manon mi fortranchos! — Li fajfis kaj la chevaloj, rompante branchojn de la tilioj, impetis supren kaj profundighis en la malaltan nigran shtormnubegon. Tuj el la fenestreto de la kelo disvershighis densa fumo. De malsupre venis, apenau audeble, la mizera krio de la kuiristino:
— Brulas!..
La chevaloj rapidis super la tegmentoj de Moskvo.
— Mi volas adiaui la urbon… — kriis la majstro al Azazello, kiu rajdis antaue. La resto de lia frazo perdighis en la tondro. Azazello kapjesis kaj lasis sian chevalon galopi. Renkonte al la rajdantoj impetis nubo, tamen ankorau retenante sian pluvon.
Ili flugis super bulvardo, ili vidis malgrandajn homfigurojn diskuri sin savante kontrau la pluvo. Falis la unuaj gutoj. Ili superflugis fumon — la solan postrestajhon de Gribojedovo. Ili flugis super la urbo jam inundata de la mallumo. Fulmoj ekbriladis super ili. Poste la tegmentojn anstatauis verdo. Nur de tiam ektorentis la pluvego kaj transformis la flugantojn en tri grandegajn akvobobelojn.
Margarita jam konis la sensajhon de flugo, sed ghi estis nova por la majstro, kaj lin mirigis tio, kiel rapide ili proksimighis al la celo, al la homo kiun li volis adiaui, char li havis neniun alian por adiaui. Tra la pluvvualo li tuj rekonis la klinikon de profesoro Stravinskij, la riveron kaj la alibordan pin’arbaron, tiel detale de li studitan. Ili alterighis sur maldensejo en bosko, apud la kliniko.
— Mi vin atendos chi tie, — kriis Azazello metinte la manojn en formo de vochtubo, jen prilumate de fulmo, jen perdighante en la griza vualo, — adiauu, tamen rapide!
La majstro kaj Margarita salte elselighis kaj flugis intermite videblaj, kiel akvaj ombroj, tra la ghardeno de la kliniko. Post momento la majstro per rutina movo estis malfermanta la balkonkradon de la chambro n-ro 117, Margarita lin sekvis. Ili eniris che Ivachjon, nevideblaj kaj nerimarkitaj, dum la krakbruego kaj la mughado de la fulmotondro. La majstro haltis apud la lito. Ivachjo kushis senmove, kiel antaue, kiam li unuafoje observis fulmotondron el la domo de sia ripozo. Sed li ne ploris, malkiel je la unua fojo. Li atente rigardis la malhelan silueton impete venintan de la balkono, sin levetis, etendis la manon kaj gaje diris:
— Ah, estas vi, mia najbaro! Longe, longe mi vin atendis. Jen vi estas chi tie.
La majstro respondis:
— Mi estas chi tie! Sed via najbaro, bedaurinde, mi ne povas plu esti. Mi forflugas por chiam kaj venis al vi por vin adiaui.