— Kiel vi suferis, mia kompatinda amiko, kiel vi suferis! Nur mi sola scias tion. Jen, vi havas blankajn fadenojn en la haroj, kaj tiun poreternan falton che la lipoj. Mia kara, mia unika, ne pensu pri io plua. Tro multe vi devis pensi, nun mi pensos por vi! Kaj mi jhuras al vi, mi jhuras, ke chio estos blindige bela.

— Sed mi nenion timas, Margot, — al shi subite respondis la majstro kaj levis la kapon kaj shajnis al shi tia, kia li estis verkante pri la afero, de li neniam vidita, sed pri kiu li certe sciis ke ghi ja estis, — kaj tial mi nenion timas, char jam chion mi spertis. Troe mi estis timigata, per nenio eblas min plie timigi. Sed mi domaghas vin, jen la embaraso! Jen kial mi plu ripetadas pri tio sama. Rekonsciighu! Kial vi fushu vian vivon kun malsanulo, kun mizerulo? Reiru che vin! Mi vin domaghas, tial mi ghin diras.

— Ho! Vi, vi… — murmuris Margarita skuante sian hirtan kapon, — vi, malgrandfidulo, vi, malfelicha homo. Pro vi hierau la tutan nokton mi skuighadis nuda, mi perdis mian naturon kaj anstatauigis ghin je alia, plurajn monatojn mi pasigis en la malluma kamero pensante nur pri unu afero — pri la fulmotondro super Jershalaim, mi elploris miajn okulojn, kaj nun, kiam sur nin falis la felicho, vi min forpelas! Bone, mi foriros, sed sciu, ke vi estas kruela homo! Ili dezertigis vian animon!

Maldolcha tenero levighis al la koro de la majstro kaj, nesciate kial, li ekploris kashinte sian vizaghon en la haroj de Margarita. Shi, plorante, flustris al li, kaj shiaj fingroj saltetis sur la tempioj de la majstro:

— Jes, fadenoj, blankaj fadenoj, mi vidas vian kapon kovrighi per la negho, ah, kara, mia kara kapo, tiom suferinta. Rigardu viajn okulojn, kiajn vi havas okulojn! En ili estas dezerto… Kaj la shultroj, la peze sharghitaj shultroj… Kripligis, ili vin kripligis… — la parolo de Margarita ighis senkohera, shin skuis plorsingultoj.

Tiam la majstro vishis siajn okulojn, levis Margaritan de la genuoj, mem surpiedighis kaj firme diris:

— Sufichas! Vi min hontigis. Neniam mi refalos en malkuraghon, nek revenos al tiu demando, estu certa pri tio. Mi scias, ke ni ambau estas viktimoj de mensa malsano, kiun, eble, mi kontaghis al vi… Do, ni portu ghin kune.

Margarita proksimigis siajn lipojn al la orelo de la majstro kaj flustris:

— Mi jhuras al vi je via vivo, mi jhuras je la de vi divenita filo de la astrologiisto, ke chio estos bona.

— Belege, belege, — respondis la majstro kaj, ekridinte, li aldonis: — Nature, kiam homoj estas tute prirabitaj, kiel vi kaj mi, ili serchas savon che la transmonda potenco! Konsentite, ni serchu ghin tie.

— Ah! Jen, jen, finfine vi estas kiel antaue, vi ridas, — diris Margarita, — kaj iru al la diablo kun viaj kleraj vortoj. Transmonda au ne transmonda, chu tio ne estas tutegala? Mi estas malsata, — kaj shi tiris lin je la mano al la tablo.

— Mi ne certas, chu tiuj manghajhoj ne malaperos tuj ien sub la teron au ne forflugos tra la fenestro, — diris la majstro tute trankvilighinte.

— Ili ne forflugos!

Kaj ghuste je tiu momento el la fenestro audighis nazsona vocho:

— Pacon al vi.

La majstro ekskuighis, dum Margarita, jam kutimighinta al la eksterordinara, ekkriis:

— Azazello! Ah, kiel agrable, kiel bone! — kaj flustrinte al la majstro:

— Vi vidas, ili nin ne forlasas! — shi kuris malshlosi la pordon.

— Almenau fermu vian mantelon! — postkriis al shi la majstro.

— Bagatelajho, — jam el la koridoro respondis Margarita.

Kaj jen Azazello sin klinas, salutas la majstron, brilas lia misa okulo, kaj Margarita ekkrias:

— Ah, kiel mi ghojas! Neniam en mia vivo mi tiel ghojis! Sed vi pardonu, Azazello, ke mi estas nuda!

Azazello petis shin ne zorgi pri tio, diris, ke li vidadis virinojn ne nur nudaj, sed ankau tute senhautigitaj, volonte okupis lokon che la tablo, lasinte en la angulo apud la forno pakon envolvitan en malhelan brokajhon.

Margarita vershis al li konjakon, kaj li volonte ghin eltrinkis. La majstro sendeturne lin rigardis, foje-foje pinchante sian maldekstran manon. Sed la pinchoj neniom helpis. Azazello ne aer-disighis, kaj, verdire, tio ja ne estis necesa.

Nenio timinda estis en tiu malalta rufetulo; jes ja, li havis albugon — sed tiajhon oni povas ricevi sen ajna sorcho; jes, li estis ne tute ordinare vestita, per ia mantelo au sutano — tamen, se rigore tion pripensi, ankau tio ne estas senprecedenca. Kaj la konjakon li trinkis tre brave, kiel chiuj bonaj homoj, po tuta glaseto kaj sen almangheti. Pro tiu sama konjako zumo estighis en la kapo de la majstro kaj li pensis:

«Tamen, Margarita pravas! Certe antau mi sidas sendito de la diablo. Ja mi mem antau nelonge, je la antaulasta nokto, persvadis Ivanon, ke ghuste Satanon li renkontis che la Patriarhha — kaj jen, nun min ial timigas tiu penso, mi komencas fantazii pri hipnotigantoj kaj halucinajhoj. Kiaj, pro la diablo, hipnotigantoj estu chi tie!..»

Pli atente li rigardis Azazellon kaj konstatis, ke en ties okuloj estas io trudita, ia dume retenata penso. «Tio ne estas simpla vizito, li havas komision»; pensis la majstro.

Перейти на страницу:

Похожие книги