Lia observemo lin ne trompis.
Trinkinte sian trian glaseton da konjako, kiu alkoholajho neniel efikis Azazellon, la vizitanto ekparolis tiele:
— Jen agrabla kelo, la diablo min prenu! Restas nur unu demando, kion oni tie faru, en tiu kelo?
— Ankau mi diras ghuste tion, — ekridis la majstro.
— Kial vi maltrankviligas min, Azazello? — dernandis Margarita, — iel ni ja vivos!
— Pardonon, pardonon, — ekkriis Azazello, — neniel mi volis vin maltrankviligi. Mi mern diras: lel vi vivos. Ah, ne multe mankis ke mi forgesu…
Sub la tablo Margarita per la piedo tushis la majstron.
— Kun granda plezuro, — respondis la majstro observante la vizaghon de Azazello, dum tiu daurigis:
— Ni esperas, ke ankau Margarita Nikolavna ne malakceptos?
— Mi, mi certe ne malakceptos, — diris Margarita, kaj shia piedo refoje glitis sur la kruro de la majstro.
— Admirinde! — ekkriis Azazello, — jen kion mi shatas! Hop, hop kaj prete! Malkiel tiam en la Aleksandra ghardeno.
— Ahh, ne parolu pri tio, Azazello! Tiam mi estis stulta. Cetere, mi ne meritas tro severan jughon, ja ne chiun tagon oni renkontighas kun la malsankta potenco!
— Certe, — konfirmis Azazello, — chiutage, tio ja estus agrabla!
— Ankau mi shatas la rapidon, — ekscitite diris Margarita, — la rapidon kaj la nudon. Kiel el mauzero — paf! Ah, kiel li celpafas, — shi ekkriis sin turnante al la majstro, — piksepo sub la kuseno, kaj ajnan pikilon… — Margarita estis ebriighanta, shiaj okuloj brilis.
— Ankorau unu aferon mi forgesis, — ekkriis Azazello sin frapinte sur la frunton, — tiom da klopodoj mi havas, ke mi tute perdas la kapon! Ja
Nature, tia rarajho vive interesis kaj la majstron kaj Margaritan. El la malhela cherka brokajho Azazello eligis kruchon tegitan je shimo. Oni flaris la vinon, oni vershis ghin en la glasojn, oni tra ghi rigardis kontrau la lumo estingighanta en la fenestro antau la fulmotondro. Kaj oni vidis chion kolorighi sange.
— Je la sano de Voland! — ekkriis Margarita levante sian glason.
Chiuj tri portis sian glason al la lipoj kaj faris grandan gluton. Tuj la antaushtorma lumo malhelighis en la okuloj de la majstro, lia spiro haltis paralizite, li sentis, ke venas lia fino. Li ankorau vidis sian morte palighintan amikinon senhelpe etendi al li la brakojn, poste lasi la kapon fali sur la tablon, poste sinki sur la plankon.
— Venenisto, — ankorau sukcesis krii la majstro. Li volis kapti tranchilon de sur la tablo por ponardi Azazellon, sed lia mano senforte glitis sur la tablotuko, chio chirkaue ighis nigra kaj poste tute malaperis.
Kiam la venenitoj kvietighis, Azazello ekagis. Unue li impetis eksteren tra la fenestro kaj post kelkaj momentoj jam estis en la palaceto, kie loghis Margarita Nikolavna. Chiam fidinda kaj diligenta, li volis kontroli, chu chio estas tauge aranghita. Kaj li konstatis, ke chio ja estas en ordo. Li vidis edzinon, malserenan, atendantan la revenon de sia edzo, pashi el sia dormochambro, subite palighi, per konvulsia movo meti la manon sur la koron. Senhelpe kriinte:
— Natasha! Iu ajn… al mi! — shi falis sur la plankon de la salono apud la pordo de la kabineto.
— Chio ordas, — diris Azazello. Post unu momento li estis apud la faligitaj geamantoj. Margarita kushis vizaghe sur la tapisho. Per siaj feraj manoj Azazello turnis shin kvazau pupon kaj plantis sian rigardon en shian vizaghon. Sub liaj okuloj la vizagho de la venenitino estis shanghighanta. Ech en la densighanta antaushtorma krepusko videblis, ke ghi perdas la efemeran strabismon sorchistinan, la kruelecon kaj la troecon de la trajtoj. La vizagho de la mortintino helighis kaj fine shia rabbesta rikano nuddenta ighis virineca sufergrimaco. Tiam Azazello disigis shiajn kunpremitajn blankajn dentojn kaj vershis en la bushon kelkajn gutojn da tiu sama vino, per kiu li shin venenis. Shi ekspiris, sen lia helpo sidighis kaj malforte demandis:
— Kial, Azazello, kial? Kion mi faris al vi?
Shi vidis la majstron kushi, ekskuighis kaj flustris:
— Tion mi ne atendis… murdulo!
— Neniel, ne, ja tute ne, — respondis Azazello, — tuj li ekstaros. Ah, kial vi estas tiel ncrvoza!
Margarita kredis al li sen heziti, tiel konvinka estis la vocho de la rufa demono. Shi salte surpiedighis, forta kaj viva, kaj helpis trinkigi vinon al la kushanto. Malferminte la okulojn, tiu sombre rigardis kaj malamege ripetis sian lastan vorton:
— Venenisto…
— Ah! Insulto estas la plej kutima rekompenco pro bona laboro, — respondis Azazello, — chu vi estas blinda? Retrovu do fine vian vidkapablon.
Chi tiam la majstro sin levis, jhetis chirkauen rigardon vivan kaj serenan, kaj demandis:
— Sed kion signifas tiu novo?