— Oni devis iom malplezurigi vin, Margarita Nikolavna, kaj vin, majstro, — post kelka silento ekparolis Voland, — tamen ne riprochu al mi tion; mi opinias, ke vi ghin ne bedauros. Do, — li turnis sin nure al la majstro, — adiauu la urbon. Tempas, — per la mano en la nigra ganto kun funelforma manumo Voland montris tien, kie la sennombraj transriveraj sunoj estis fandantaj la vitrojn, kaj kie super la sunoj shvebis nebulo, fumo, vaporo de la urbo ardighinta dum la tuta tago.
La majstro saltis el la selo, forlasis la ceterajn kaj kuris al la kruta rando de la monteto. La nigra mantelo trenighis post li sur la grundo. Li haltis kaj rigardis la urbon. Dum la unuaj momentoj lian koron premis nostalgio, sed baldau ghin anstatauis dolcheta maltrankvilo, vagema cigana ekscito.
— Por chiam! Tion necesas ekkonscii, — li flustris kaj lekis siajn sekajn, fendetighintajn lipojn. Li komencis auskulti kaj precize fiksi chiujn movojn de sia animo. Al li shajnis, ke lia emocio shanghighis en senton de profunda kaj kruela ofenditeco. Sed ankau ghi ne persistis, malaperis, ghin ial anstatauis malhumila indiferento kaj fine, antausento pri konstanta kvieto.
La rajdantoj silente lin atendis. Ili rigardis la longan nigran figuron gestadi che la rando de la krutajho, jen levi la kapon, kvazau penante transjheti sian rigardon super la tuta urbo ekster ties limojn, jen lasi la kapon resinki, kvazau ekzamenante la tretitan magran herbon che siaj piedoj. La silenton rompis la enuanta Behemoto.
— Permesu al mi,
— Vi riskas ektimigi la damon, — respondis Voland, — kaj krome ne forgesu, ke chiuj viaj hodiauaj misfaroj jam estas finitaj.
— Ah ne, ne,
Voland kapjesis al Behemoto, tiu tre viglighis, saltis el la selo teren, shovis la fingrojn en la bushon, plenblovis la vangojn kaj ekfajfis. Margarita sentis akran resonon en la oreloj. Shia chevalo baumis, en la apuda bosko sekaj branchetoj shutighis de la arboj, ekflugis tuta svarmo da kornikoj kaj paseroj, polvokirlo impetis al la rivero kaj oni vidis, ke super la promenshipo pasanta preter la albordighejo la kaskedoj de kelkaj pasagheroj forblovite falis en la akvon. La fajfo ekskuis la majstron, tamen li ne turnis la kapon sed ekgestis ech pli emocie, levante la manon al la chielo, kvazau minacante la urbon. Behemoto fiere rigardis chirkauen.
— Fajfite, mi ne malkonsentas, — indulgeme rimarkis Kerubjev, — efektive, estas fajfite, tamen se paroli senpartie, oni akceptu, ke fajfite estas tre mezbone!
— Ja mi ne estas kapelestro, — dignoplene pautinte respondis Behemoto, kaj subite palpebrumis al Margarita.
— Ek, ankau mi provu rememori la malnovan bravon, — diris Kerubjev, interfrotis la manojn kaj blovis sur la fingrojn.
— Ej, ej! — de sur la chevalo audighis la severa vocho de Voland, — vi atentu, sen kripligaj umajhoj!
—
— Do, — lin demandis Voland de sur sia chevalo, — chu chiuj kontoj estas reguligitaj? Chu la adiauo plenumighis?
— Jes, plenumighis, — respondis la majstro kaj, trankvilighinte, li rigardis la vizaghon de Voland rekte kaj maltime.
Kaj tiam super la montoj trumpetsone rulighis la terura vocho de Voland:
— Tempas!! — kaj la strida fajfo kaj la ridego de Behemoto.