— Mi petas vin, Ivano Nikolaich, vin ja chiu konas! — la alilandano elposhigis la hierauhan numeron de «La Literatura Gazeto», kaj sur la unua pagho la poeto rekonis sian portreton kaj sub ghi sian versajhon. Tamen tiu atesto pri liaj famo kaj gloro, kiu ghojigis lin hierauh, nun ne estis al li agrabla.
— Mi pardonpetas, — li diris kuntirinte la brovojn, — chu vi povus atendi unu momenton? Mi volas diri du vortojn al la kamarado.
— Ho, kun plezuro! — respondis la nekonato. — Tiel bone estas chi tie sub la tilioj, kaj cetere mi havas tempon.
— Auhskultu, Michjo, — flustris Senhejmulo, tirinte la redaktoron flanken, — ne turisto li estas, sed spiono. Rusa elmigrinto, enshtelighinta che nin. Postulu de li la legitimilon, aliel li eskapos!..
— Vi opinias do..? — alarmighis Berlioz, kaj pensis: «Ja li pravas!»
— Nu certe, fidu min, — arde flustris en lian orelon la poeto, — li stultumas por kolekti iajn informojn. Vi ja auhdis, kiel li parolas ruse, — la poeto per oblikva rigardo observis la nekonaton por preventi ties fughon, — iru ni lin reteni, aliel li eskapos…
Senhejmulo tiris je la mano Berliozon al la benko.
La nekonato ne plu sidis, sed staris apud ghi, tenante en la mano libreton kun malhele griza bindajho, densan koverton el bona papero kaj vizitkarton.
— Pardonu al mi, ke entuziasmighinte pro la diskuto mi forgesis prezenti min. Jen miaj karto, pasporto kaj invito veni Moskvon por konsilado — impone diris la nekonato, sagace rigardante la du literaturistojn.
Tiuj konfuzighis. «Diable, li chion auhdis…», pensis Berlioz, kaj ghentile gestis, ke li ne intencas ekzameni la dokumentojn. Dum la alilandano estis prezentanta ilin al Berlioz, la poeto rimarkis sur la karto la vorton
— Tre agrable, — konfuzite balbutis Berlioz, kaj la alilandano reenposhigis la dokumentojn.
Tiamaniere la rilatoj estis restarigitaj, kaj la triopo residighis sur la benkon.
— Chu vi, profesoro, estas invitita kiel konsilisto? — demandis Berlioz.
— Jes, kiel konsilisto.
— Vi estas germano, chu? — konjektis Senhejmulo.
— Chu mi? — redemandis la profesoro kaj subite enpensighis. — Nu jes, plie germano…
— Vi eminente parolas ruse, — rimarkis Senhejmulo.
— Ho, mi estas poligloto kaj scipovas tre multajn lingvojn.
— Kiu estas via fako? — demandis Berlioz.
— Mi estas eksperto pri nigra magio.
«Jen bele!» — klakis en la kapo de la redaktoro.
— Ch-chu pri tiu fako oni volas konsulti vin chi tie? — li balbutis.
— Jes, pri tiu fako, — konfirmis la profesoro kaj klarigis: — Chi tie en la Shtata biblioteko oni malkovris auhtentajn manuskriptojn de Gerberto el Auhrilako, magiisto de la deka jarcento. Necesas, ke mi ilin malchifru. Mi estas la sola fakulo en la mondo.
— Ah ha, vi estas historiisto, chu? — kun grandaj faciligho kaj estimo demandis Berlioz.
— Mi estas historiisto, — jesis la profesoro kaj maltrafe aldonis: — Hodiauh che la Patriarhha okazos kurioza historio!
Kaj denove tre ekmiris la redaktoro kaj la poeto. La profesoro mansignis, ke ili proksimighu, kaj kiam ili sin al li klinis, li flustris:
— Atentu, ke Jesuo ekzistis.
— Vidu, profesoro, — igis sin rideti Berlioz, — ni estimas viajn grandajn sciojn, sed pri tiu demando ni staras sur alia vidpunkto.
— Necesas nenia vidpunkto! — respondis la stranga profesoro, — tute simple: li ekzistis, nenio plu.
— Tamen oni bezonas ja ian pruvon… — komencis Berlioz.
— Nenia pruvo estas bezonata, — respondis la profesoro. Li ekparolis nelauhte kaj chiuj fremdajhoj de lia prononco ial malaperis: — Chio estas simpla. En blanka mantelo kun sangrugha subshtofo, frumatene je l’ dek kvara tago de la printempa monato
CHAPITRO 2
PONCIO PILATO
En blanka mantelo kun sangrugha subshtofo, frumatene je l’ dek kvara tago de la printempa monato
Pli ol ion ajn en la mondo la prokuratoro abomenis la odoron de roza oleo, kaj nun chio auhguris malbonan tagon, char ghi persekutis lin ekde la matenigho. Shajnis al li, ke la cipresoj kaj palmoj en la ghardeno vershas la rozan odoron, ke malbeninda roza flueto miksighas al la leda kaj shvita odoro de lia eskorto. Amara fumeto penetris la portikon de trans la supra ghardenteraso, de pavilonoj en la posto de la palaco, kie, veninte al Jershalaim kun la prokuratoro, kvartiris la Unua kohorto de la XII Fulma legio; kaj al la fumeto, indikanta ke la centuriaj kuiristoj komencis prepari la tagmanghon, miksighis la sama grasa roz’odoro. Ho, dioj, dioj, pro kio vi min punas?
«Nu jes, sendube! Tio estas ghi, ghi denove, la nevenkebla, terura hemikranio, malsano che kiu doloras duono de la kapo. Kontrauh ghi ne ekzistas rimedo, malestas kuraco. Mi provu ne movi la kapon.»