— Ah, la nigra magiisto? — respondis Rimskij en la auhdilo, — la afishoj tuj venos.
— Ah ha, — diris Stechjo per malforta vocho, — do, ghis…
— Chu baldauh vi venos? — demandis Rimskij.
— Post duonhoro, — respondis Stechjo kaj, pendiginte la auhdilon, li premis sian brulantan kapon per la manoj. Ahh, kia fiega rezultas achajho! Kio okazis pri la memoro, civitanoj? Kio?
Tamen plu restadi en la antauhchambro estus malghentile, kaj Stechjo rapide faris planon: li chiel kashu sian nekredeblan memortruon, kaj nun antauh chio li ruze paroligu la alilandanon, kion do chi tiu intencas hodiauh prezenti en la al Stechjo konfidita Varieteo?
Stechjo sin forturnis de la aparato kaj en la antauhchambra spegulo, jam delonge ne purigata de la maldiligenta Grunjo, li klare vidis strangan stangofiguran longulon kun nazumo (ahh, se Ivano Nikolaich estus tie! Li tuj estus rekoninta la ulon!). Nu, la homo spegulighis kaj malaperis. Alarmite, Stechjo pli atente rigardis tra la antauhchambro kaj duafoje li ricevis ekpushon, char en la spegulo pasis grandega nigra virkato kaj same malaperis.
Por unu momento lia koro ekhaltis, li shancelighis.
«Kio do estas chi tio?» li pensis, «chu mi frenezighas? De kie venas tiuj spegulbildoj?!» Rigardante tra la antauhchambro li timigite kriis:
— Grunjo! Kial che ni vagas kato? Kiel ghi trafis chi tien? Kaj la alia ulo?»
— Trankvilighu, Stefano Bogdanovich, — respondis vocho, tamen ne tiu de Grunjo, sed la vocho de la gasto el la dormochambro, — la kato estas mia. Ne nervozumu. Koncerne al Grunjo, shi ne estas chi tie, mi sendis shin al Voronejh, shia naskighloko, char shi plendis, ke vi jam delonge retenas shian ferion.
Tiuj vortoj estis tiom surprizaj kaj absurdaj, ke Stechjo decidis, ke li misauhdis. Tute konsternite li trotetis en la dormochambron kaj stuporighis sur la sojlo. Liaj haroj movighetis kaj sur lia frunto ekbrilis malgrandaj shvitgutetoj.
La gasto ne plu estis sola en la dormochambro, nun li havis kompanion. La duan brakseghon okupis la individuo kiun Stechjo jhus viziis en la antauhchambro. Nun li estis klare videbla: plumsimilaj lipharoj, unu vitro de la nazumo briletas, la alia mankas. Sed en la chambro estis io ankorauh pli malbona: sur la juvelistvidvina puftabureto senghene duonkushachis iu tria, nome, la timige granda nigra kato, tenanta en unu piedo glaseton da vodko kaj en la alia, forkon kun alpikita fungo marinita.
La lumo, ech sen tio magra en la dormochambro, komencis estingighi antauh la okuloj de Stechjo. «Estas do tiel ke oni frenezighas» li pensis krochante sin je la pordokadro.
— Mi vidas, karega Stefano Bogdanovich, ke vi estas iom surprizita, chu? — demandis Voland la klakantan per la dentoj direktoron de Varieteo. — Tamen la afero estas neniom mirinda. Tio estas mia sekvantaro.
Che tiuj vortoj la kato eltrinkis sian vodkon kaj la mano de Stechjo glitis lauh la pordokadro malsupren.
— Nu, mia sekvantaro bezonas lokon, — dauhrigis Voland, — tiel ke unu el ni estas troa en la loghejo. Al mi shajnas ke tiu troa estas ghuste vi!
— Ili, ili estas troa! — kaprovoche kunkantis la kvadratita longulo, parolante pri Stechjo en la lakeeca pluralo. — Ghenerale dum la lasta tempo ili nekredeble porkumas. Ili drinkas, misuzas sian pozicion por malchastadi kun la virinoj, en la ofico ili faras nenion, nek povas ion fari, char ili nenion ajn komprenas pri la tasko al ili komisiita. Al la superuloj ili jhetas polvon en la okulojn!
— La ofican auhton li misuzas! — hipokrite aldonis la kato machante la fungon.
Kaj chi tiam, dum Stechjo, tute sinkinte sur la plankon, per senforta mano gratis la pordokadron, okazis la kvara, lasta apero en la loghejo.
Rekte el la plenstatura spegulo eliris malalta sed eksterordinare larghashultra individuo, kun bulchapelo sur la kapo kaj kun elbushigita kojnodentego hidiganta jam sen tio mirinde mallogan fizionomion. Krome, lia hararo estis fajre rugha.
— Ghenerale, — li enmiksighis en la konversacion, — mi ne komprenas, kiel li povis ighi direktoro, — la rufulo parolis pli kaj pli nazsone, — li tiom same estas direktoro, kiom mi estas episkopo!
— Vi ne similas episkopon, Azazello, — rimarkis la kato prenante al si kolbaseton sur la teleron.
— Ja ghuste pri tio mi parolas, — nazvochis la rufulo kaj, sin turninte al Voland, li respekte aldonis: — Permesu,
— Hush!! — subite sputis la kato hirtigante sian hararon.
Kaj la dormochambro ekturnighis chirkauh Stechjo, lia kapo pushighis kontrauh la pordokadro kaj svenante li pensis: «Mi mortas…»
Sed li ne mortis. Kiam li malfermetis la okulojn, li vidis sin sidanta sur io shtona. Chirkauh li auhdighis kontinua bruo. Bone malferminte la okulojn li vidis, ke bruas la maro, ech pli ol tion, ke ondo balancas tuj sub liaj piedoj, resume, ke li sidas sur la pinto de moleo, ke sub li lazuras brilanta maro, kaj malantauhe sur la montoj etendighas bela urbo.
Stechjo ne sciis, kiel konvenas konduti en similaj okazoj. Li levis sin sur la tremantajn gambojn kaj iris sur la moleo al la bordo.