Stechjo disigis la kungluighintajn palpebrojn kaj per la spegulo li vidis sin homo kun distauhzita hararo, kun shvelinta, nigrastopla vizagho, kun sinkintaj okuloj, surhavanta malpuran chemizon kun kolumo kaj kravato, kalsonon kaj shtrumpetojn.
Tia li vidis sin en la spegulo, kaj apud la spegulo li vidis nekonatan viron, nigre vestitan, kun nigra bereto.
Stechjo sidighis sur la lito kaj kiel eble plej multe elorbitigis la sangoshvelajn okulojn gapante al la nekonato.
Tiu rompis la silenton, dirante per peza basa vocho kaj kun fremdlingva prononcmaniero la jenajn vortojn:
— Bonan tagon, simpatiega Stefano Bogdanovich!
Estighis pauhzo, post kiu per terura fortostrecho Stechjo igis sin eldiri:
— Kion vi volas? — kaj konsternighis ne rekoninte sian vochon. La vorton
La nekonato afable rikanetis, eligis grandan oran poshhorloghon kun brilianta triangulo sur la kovrilo, lasis ghin sonorigi dek unu batojn kaj diris:
— La dek unua. Do, ghuste unu horon mi atendas vian vekighon, char vi fiksis nian rendevuon por la deka che vi. Jen mi estas!
Stechjo palpe trovis sian pantalonon sur segho apud la lito kaj flustris:
— Pardonu… — surmetinte la pantalonon li rauhke demandis: — Bonvolu diri, kiu vi estas?
Paroli estis por li malfacile. Che chiu vorto li sentis pinglon enpikighi en lian cerbon, kauhzante inferan doloron.
— Kiel do? Ech mian nomon vi forgesis? — ridetis la vizitanto.
— Pardonon… — stertoris Stechjo sentante sin richigata je nova postdrinka simptomo: al li shajnis, ke la planko apud la lito ien forighis, kaj ke tuj, la kapon malsupren, li impetos al chiuj diabloj en la inferon.
— Kara Stefano Bogdanovich, — sagace ridetante diris la nekonato, — piramidono vin ne helpos. Sekvu la saghan maksimon de la antikvuloj:
Stechjo estis ruzulo, kaj malgrauh sia tuta misfarto li komprenis, ke trovite en tia stato li prefere chion konfesu.
— Verdire, — li komencis grandpene movante la langon, — hierauh mi iomete…
— Ech ne vorton plu! — respondis la vizitanto kaj facilmove deshovis sin kun la braksegho flanken.
Stechjo rond’okule gapis al la malgranda tablo, kie sur pleto estis aranghita matenmangho: blanka pano, premita kaviaro en vazeto, marinitaj noblaj boletoj sur telero, malgranda kaserolo kaj fine, vodko en la ampleksa juvelistvidvina karafo. Precipe frapis Stechjon tio, ke la karafo estis nebultegita pro malvarmo. Cetere, tio estis facile komprenebla, ja ghi staris en la gargarpelveto plenshtopita je glacio. Resume, la tuta arangho estis plej konvena kaj kompetenta.
La nekonato ne lasis la miregon de Stechjo kreski ghis patologiajho, tre lerte vershinte al li duonglaseton da vodko.
— Kaj vi? — pepis Stechjo.
— Kun plezuro!
Per la tremsaltanta mano Stechjo portis la glaseton al la lipoj, la nekonato malplenigis la sian per unu gluto. Machante pecon de kaviaro Stechjo trapushis la vortojn:
— Kial do vi… almanghetu!
— Dankon, mi neniam almanghas, — respondis la nekonato kaj duan fojon plenigis la glasetojn. La kaserolo ighis malfermita, ghi entenis kolbasetojn en tomata sauhco.
Kaj jen disighis la malbeninda verdo antauh la okuloj, la vortoj ighis prononceblaj kaj, plej grave, Stechjo rememoris kelkajn cirkonstancojn. Nome, ke la afero hierauh estis che Shhodnja, en la vilao de la skechisto Hhustov, kien tiu Hhustov veturigis Stechjon per taksio. Li ech rememoris, kiel la taksio estis prenata apud
Do, la hierauho komencis iom post iom malobskurighi, tamen nun Stechjon multe plie interesis la aferoj hodiauhaj, inter ili la apero de la nekonato en lia dormochambro, kaj ankorauh kun mangho kaj vodko. Jen kion dezirindus klarigi!
— Nu, mi esperas ke nun vi rememoris mian nomon, chu?
Stechjo nur hontigite ridetis kaj senhelpe disigis la brakojn.
— Tamen! Mi vidas, ke hierauh post la vodko vi trinkis portvinon! Karulo, ja tion fari ne decas!
— Mi volus peti vin ke tio restu inter ni, — kajholmiene diris Stechjo.
— Ho, certe, certe! Sed pri Hhustov, evidente, mi ne responsas.
— Chu vi lin konas?
— Hierauh mi dum mallonga tempo vidis lin en via oficejo, nu, unu suprajha rigardo sur lian vizaghon sufichas por kompreni, ke li estas malnobla, chikanema, senprincipa, pugolekema kanajlo.
«Precizege!» pensis Stechjo frapite de tiom trafa, ghusta kaj konciza karakterizajho de Hhustov.