Ni klarigu la diritan. Stechjo Latronov, direktoro de la teatro Varieteo, rekonsciighis je tiu mateno en sia hejmo, en la apartamento kiun li okupis kun la forpasinto Berlioz, en granda ses’etagha domo kiu krampoforme etendighis lauh la strato Sadovaja.
Endas diri, ke tiu apartamento n-ro 50 jam delonge havis la reputacion se ne tute malbonan, do almenauh strangan. Antauh du jaroj ghi ankorauh apartenis al la vidvino de la juvelisto
Nu, antauh du jaroj en la loghejo komencighis neklarigeblaj fenomenoj: el ghi senspure malaperis homoj.
En iu ripoztago la apartamenton vizitis miliciano, li elvenigis en la antauhchambron la duan loghanton (kies familinomo perdighis) kaj diris, ke tiu estas petata por unu minuto veni al la miliciejo por tie ion subskribi. La loghanto ordonis al Anfisa, la malnova kaj fidela mastrumistino de Anna Francevna, respondi al la eventualaj telefonvokoj ke li revenos post dek minutoj, kaj li foriris kun la ghentila blankganta miliciano. Tamen ne nur post dek minutoj li ne revenis sed neniam ajn li revenis. La plej mirinda estis tio, ke, evidente, kun li malaperis ankauh la miliciano.
La pia, auh, se diri la tutan veron, la supersticha Anfisa sen chirkauhfrazo deklaris al sia chagrenita mastrino, ke tio estas sorcho, ke shi bonege scias, kiu forportis la loghanton kaj la milicianon, sed antauhnokte shi malvolas diri tion. Do, estas sciate, ke unu fojon komencighinte la sorcho ighas nehaltigebla. La dua loghanto malaperis, kiom ni memoras, lunde, kaj je la merkredo malaperis, kvazauh englutite de la tero, Belomut — kvankam, verdire, che aliaj cirkonstancoj. Kiel kutime, je la mateno venis la auhtomobilo por veturigi lin al la oficejo, sed poste ghi neniun reportis kaj mem neniam reaperis.
La afliktego kaj la teruro de Mme Belomut estis nepriskribeblaj. Sed, ho ve, ambauh ne dauhris longe. En tiu sama nokto, reveninte kun Anfisa de la vilao, kiun Anna Francevna ial haste vizitis, shi jam ne trovis civitaninon Belomut en la loghejo. Pli ol tio: la pordoj de ambauh chambroj, kiujn okupis la geedzoj Belomut, estis sigelitaj.
Iel-tiel pasis du tagoj. Je la tria tago Anna Francevna, kiu dum la lastaj diurnoj suferis je sendormeco, same haste forveturis al la vilao… Chu necesas diri, ke shi ne revenis!
Restinte sola, Anfisa satploris kaj enlitighis post la unua horo nokte. Ne estas sciate, kio okazis pri shi poste, sed la najbaroj el aliaj apartamentoj rakontis, ke el la n-ro 50 la tutan nokton auhdighis klakbruoj kaj ke ghis la mateno en ghiaj fenestroj helis la elektra lumo. Matene oni eksciis, ke ankauh Anfisa malaperis!
Pri la malaperintoj kaj pri la malbenita loghejo la domanoj dum longa tempo rakontadis chiajn legendojn, kiel ekzemple tiu, ke la magra kaj pia Anfisa portis sur sia velkinta brusto shaman saketon kun dudek kvin grandaj briliantoj, kiuj apartenis al Anna Francevna. Ke en la hejtligna shedo de la vilao, kiun haste vizitis Anna Francevna, tute meme malkovrighis nekalkulebla trezoro en formo de tiaj samaj briliantoj kaj caraj ormoneroj… Kaj tiel plu en la sama ghenro. Nu, kion ni ne scias certa, pri tio ni ne responsas.
Tiel auh alie, sed la apartamento restis vaka kaj sigelita nur unu semajnon, post kio tien enloghighis: la forpasinto Berlioz kun sia edzino kaj tiu sama Stechjo, ankauh kun sia edzino. Tute nature, apenauh ili sin instalis en la malbenita loghejo, tuj komencighis chiaj misajhoj. Nome, dum unu monato malaperis ambauh edzinoj. Sed chi tiuj ne senspure. Pri la edzino de Berlioz estis rakontate, ke oni vidis shin en Hharkovo kun baledestro, dum pri la edzino de Stechjo oni diris, ke shi reaperis che Bojhedomka kie, lauh klacho, la direktoro de Varieteo, profitante sian sennombran konataron, per iu artifiko sukcesis havigi al shi chambron en plurfamilia apartamento, tamen sub la kondicho, ke neniam shi proksimighu al la domo che Sadovaja…
Do, Stechjo ekghemis. Li volis voki la mastrumistinon Grunjo kaj postuli de shi piramidonon, sed li tuj komprenis, ke tio estas stultajho… ke nature, Grunjo ne uzas piramidonon. Li provis serchi helpon de Berlioz, dufoje li ghemvokis: «Michjo… Michjo…» sed, vi mem tion komprenas, li ne ricevis respondon. En la loghejo regis absoluta silento.
Movinte la piedfingrojn Stechjo konstatis, ke li kushas en shtrumpetoj; per tremanta mano li palpis sian femuron por kompreni, chu li surhavas ankauh pantalonon, sed chi tion li ne sukcesis kompreni.
Finfine, konvinkighinte ke li estas forlasita kaj sola, ke li povas kalkuli je nenies helpo, li decidis sin levi, kiom ajn grandan superhoman fortostrechon li devus fari.