Jes, la hierauho estis rekonstruighanta el malgrandaj pecetoj, sed maltrankvilo ne forlasis la direktoron de Varieteo. Nome, en la jhusa tago fauhkis grandega nigra truo. Pardonon, sed chi tiun berethavan nekonaton Stechjo tutcerte ne vidis hierauh en sia oficejo.

La vizitanto rimarkis lian embarason, impone diris:

— Voland, profesoro pri nigra magio, — kaj rakontis chion de la komenco.

Hierauh posttagmeze li venis en Moskvon el la eksterlando, tuj vizitis Stechjon kaj ofertis sian gastludon en Varieteo. Stechjo telefonis al la Moskvoregiona komisiono pri la spektakloj kaj akordigis la aferon (Stechjo palighis kaj mirigite palpebrumis), subskribis kontrakton kun profesoro Voland pri sep elpashoj (Stechjo gape malfermis la bushon) kaj interkonsentis kun Voland, ke por priparoli kelkajn detalojn tiu venu al li hodiauh matene je la deka horo… Do, li venis!

Veninte li trafis la mastrumistinon Grunjo, kiu klarigis al li ke shi mem jhus venis, ke shi chi tie ne loghas, ke Berlioz ne estas hejme, kaj se la vizitanto volas paroli al Stefano Bogdanovich, tiam li mem iru en la dormochambron. Stefano Bogdanovich dormegas tiom profunde, ke shi ne kapablas lin veki. Vidinte la staton de Latronov, la artisto sendis Grunjon al la plej proksima nutrovendejo por acheti la vodkon kaj la manghon, al la apoteko por la glacio kaj…

— Permesu ke mi al vi kvitighu, — tute frakasite ghemis Stechjo kaj serchis sian biletujon.

— Fi, lasu tiun bagatelon! — ekkriis la gastludanto kaj rifuzis plu diskuti chi tion.

Do, la vodko kaj la mangho klarighis, kaj tamen Stechjo plu mienis plej mizere: absolute nenion li memoris pri la kontrakto, kaj je sia kapo li garantius, ke chi tiun Volandon li hierauh ne vidis. Hhustov estis, jes, sed Voland ne estis.

— Permesu jheti rigardon sur la kontrakton, — mallauhte petis Stechjo.

— Bonvolu…

Stechjo rigardis sur la paperon kaj rigidighis. Chio estis bonorda. Unue, lia propramana auhdaca parafo! Che la flanko, oblikva skribajho de la mano de la financa direktoro Rimskij, permesanta antauhpagi al la artisto Voland dekmil rublojn el la tridek kvin mil rubloj shuldotaj al li pro la sep elpashoj. Kaj super chio, la ricev’atesto de Voland, ke la dekmil rublojn li jam enspezis!

«Kion do chi tio signifas?» pensis la malfelicha Stechjo, kaj chio ekturnighis antauh liaj okuloj. Chu komencighis jam la sinistraj memorbrechoj? Tamen memkomprene, post ol la kontrakto estis prezentita, plu lasi vidi sian miron estus rekte maldeca. Stechjo petis la gaston pri minuta forpermeso, kaj sur la shtrumpetoj kuris en la antauhchambron al la telefono. Kurante li kriis kuirejen:

— Grunjo!

Tamen neniu respondis. Tiam li jhetis rigardon al la pordo de la kabineto de Berlioz, situanta apud la antauhchambro, kaj chi tiam, lauh la rutina dirmaniero, li haltis kvazauh alforghite al sia loko: sur la anso de la pordo li vidis shnuron kun grandega sigelo. «Saluton!» iu pafkriis en lia kapo, «Mankis nur chi tio!» Nun liaj pensoj rulighis lauh duobla relvojo, sed, kiel chiam dum katastrofo, samdirekte kaj ghenerale la diablo scias kien. La tutan konfuzegon en la kapo de Stechjo malfacilas prezenti. Unue estis la diablajho pri la nigra bereto, malvarma vodko kaj la neimagebla kontrakto — kaj nun, bonvolu vidi, krom chio chi ankorauh la sigelo sur la pordo! Rakontu al iu ajn ke Berlioz ion tian faris — ja neniu ghin kredos, nu neniu! Sed la sigelo, jen ghi estas! Hm…

Chi tiam en lia cerbo ekzumis plej malagrablaj pensetachoj pri la artikolo kiun li — domagha koincido! — antauh kelkaj tagoj trudis al Berlioz por publikigo en lia revuo. Verdire, tute stulta artikolo! Kaj tute fusha, kaj la pago mizera…

La rememoron pri la artikolo tuj sekvis la rememoro pri dubinda interparolo, okazinta, kiom li memoris, la dudek kvaran de aprilo vespere, ghuste tie, en la manghochambro, kiam Stechjo vespermanghis kun Berlioz. Nu, nature, striktasence tiun chi interparolon oni ne povus kvalifi dubinda (tian Stechjo neniam akceptus), sed ghi estis interparolo pri malnecesa temo. Tute libere, civitanoj, oni povus pri tio ne paroli. Tutcerte, antauh la sigelo oni povus rigardi ghin bagatelo, sed nun, kun la sigelo…

«Ahh, Berlioz, Berlioz!» bolis la pensoj en la cerbo de Stechjo, «Ja chi tion mi ne povas enkapigi!»

Sed nun ne estis tempo por malghojado, kaj Stechjo diskis la numeron de le kabineto de Rimskij, financa direktoro de Varieteo.

La situacio estis tikla: unuflanke, la alilandano povus ofendighi ke Stechjo lin kontrolas post ol li prezentis la kontrakton, kaj alflanke, paroli al la financa direktoro estis tre malfacile. Nu fakte, oni ja ne povus lin demandi: «Diru, chu mi faris hierauh kontrakton je tridek kvin mil rubloj kun profesoro pri nigra magio?» Tute maltauhga demando!

— Jes! — en la auhdilo eksonis la akra, malagrabla vocho de Rimskij.

— Bonan tagon, Gregoro Danilovich, — mallauhte ekparolis Stechjo, — telefonas Latronov. Jen kia afero… hm… hm… che mi sidas tiu… he… artisto Voland… Do… mi volis demandi, kio estas pri la hodiauha vespero?

Перейти на страницу:

Похожие книги