Certighinte, ke Ivano estas sola, la mistera vizitanto dum kelka tempo atente auhskultis, poste kuraghighis kaj pashis en la chambron. Chi tiam Ivano rimarkis, ke la homo estas vestita kiel paciento. Li surhavis subvestojn, grizbrunan kitelon loze pendantan de la shultroj, pantoflojn metitajn sur la nudajn piedojn.
La enveninto palpebrumis al Ivano, enposhigis shlosilfaskon, flustre demandis: «Chu vi permesas, ke mi sidighu?», kaj ricevinte kapjeson li okupis la brakseghon.
— Kiel vi pasis chi tien? — Ivano demandis flustre, obeante la sekan minacantan fingron, — la balkonkradoj ja estas shlositaj!
— La kradoj estas shlositaj, — konfirmis la gasto, — sed nia Praskovja Fjodorovna estas plej bonkora kaj, ho ve, distrighema homo. Antauh unu monato mi shtelis shian shlosilfaskon kaj tio ebligas al mi eliri sur la eksteran balkonon, kiu etendighas lauh la tuta etagho, kaj tial mi povas, fojfoje, viziti miajn najbarojn.
— Se vi povas eliri sur la balkonon, vi ankauh povas fughi, chu? Auh estas tro alte?
— Ne, — firme respondis la vizitanto, — mi ne povas fughi de chi tie ne pro la alto, sed char mi ne havas kien fughi. — Post pauhzo li aldonis: — Do, oni gastas, chu?
— Oni gastas, — respondis Ivano fikse rigardante la brunajn, tre malkvietajn okulojn de la veninto.
— Jes… — chi tiam la vizitanto subite maltrankvilighis, — Mi esperas, vi ne estas furiozulo? Char vidu, mi ne povas suferi bruon, kverelojn, perforton kaj similajn aferojn. Precipe malamas mi la homan kriadon — la doloran, la furiozan, chian ajn. Trankviligu min, diru, vi ne estas furiozulo, chu?
— Hierauh en restoracio mi pugnis iun sur la muzelon, — brave konfesis la aliighinta poeto.
— Motivo? — severe demandis la gasto.
— Verdire, sen motivo, — respondis Ivano embarasite.
— Fi! — malaprobis la vizitanto la agon de Ivano, kaj aldonis: — Cetere, kial vi diras «pugnis sur la muzelon»? Tio ja ne estas tute certa, chu homo havas muzelon auh vizaghon. Tamen vershajne ja vizaghon. Kaj pugni… Ne, chi tion vi rezignu por chiam.
Admoninte Ivanon la gasto demandis:
— Via profesio?
— Poeto, — ial malvolonte konfesis Ivano.
La veninto chagrenighis.
— Denove misshanco! — li ekkriis sed tuj sin rekaptis, pardonpetis kaj demandis: — Kaj kiu estas via familinomo?
— Senhejmulo.
— Eh… — grimacis la gasto.
— Do, vi malshatas miajn versojn, chu? — scivole demandis Ivano.
— Malshategas.
— Vi kiujn legis?
— Ne legis mi viajn versojn! — nervoze ekkriis la veninto.
— Kiel do vi jughas?
— Kial ne, — respondis la gasto, — chu mi ne legis la versojn de aliaj? Cetere… chu tamen miraklo? Bone, mi akceptos vian jughon. Diru mem, chu bonaj estas viaj versoj?
— Ili estas monstraj, — diris Ivano, subite malkashe kaj kuraghe.
— Ne plu verku! — petegis la vizitanto.
— Mi jhure promesas! — solene diris Ivano.
La jhuron konfirmis manpremo, kaj chi tiam el la koridoro auhdigis malbruaj pashoj kaj vochoj.
— Shsh! — la gasto flustris, elsaltis sur la balkonon kaj shlosis post si la kradon.
Praskovja Fjodorovna envenis, demandis, kiel Ivano fartas kaj chu li preferas dormi en mallumo. Ivano petis la vickuracistinon lasi la lumon kaj shi foriris, dezirinte al la malsanulo bonan nokton. Kaj kiam chio kvietighis, revenis la gasto.
Li flustre informis Ivanon, ke en la 119-an chambron estas venigita novulo, senchese balbutanta ion pri valuto en ventoltruo kaj jhuranta, ke en lia domo che Sadovaja ekloghis demonoj.
— Li furiozas malbenante Pushkinon kaj kriadas: «Dibochadov, bis, bis!» — parolante, la gasto plurfoje angore tremeris. Trankvilighinte, li denove sin sidigis, diris: — Cetere, ni lin lasu, — kaj dauhrigis la interparolon kun Ivano: — Do, kial vi estas chi tie?
— Pro Poncio Pilato, — mishumore rigardinte la plankon diris Ivano.
— Kion?! — kriis la gasto forgesinte chian prudenton, kaj mem shtopis al si la bushon per la mano, — kia nekredebla koincido! Mi vin petegas, rakontu!
Ial Ivano sentis konfidon al la nekonato, kaj komence nekuraghe kaj balbute, poste pli verve li rakontis la hierauhan historion de che la Patriarhha lageto. Jes, kunsenteman auhskultanton havis Ivano Nikolaich en la persono de la mistera shlosilshtelinto! La gasto ne traktis la poeton frenezulo, li sekvis la raporton kun eksterordinara interesigho kiu fine kreskis ghis vera ekzalto. Li senchese interrompis la rakonton per ekkrioj:
— Nu, nu! Plu diru, mi vin petegas! Sed, pro chio sankta, nenion ajn preterlasu!
Ivano mem nenion preterlasis, tiel rakonti ja estis pli facile, kaj iom post iom li avancis ghis la momento, kiam Poncio Pilato en blanka mantelo kun sangrugha subshtofo eliras sur la balkonon.
Tiame la gasto preghmaniere kunigis la manojn kaj flustris:
— Ho, kiel mi divenis! Ho, kiel mi chion divenis!
La raporton pri la terura morto de Berlioz la auhskultanto komentis per stranga rimarko, kiun akompanis malica ekbrilo en liaj okuloj:
— Mi tamen bedauhras, ke tie ne okazis, anstatauh via Berlioz, la kritikisto Latunskij auh la literaturisto Mstislavo Lauhrovich, — kaj pasie kvankam senvoche li ekkriis: — Plu!