La kato paganta al la konduktorino treege amuzis la gaston, kaj li skuighadis pro mallauhta rido rigardante Ivanon kiu, ekscitite de la sukceso de sia rakonto, kauhre saltetadis prezentante la katon kun la monero che la lipharoj.
— Tiel, — raportinte pri la incidento en Gribojedovo, malgajighinte kaj malserenighinte finis Ivano, — mi trafis chi tien.
La gasto kondolence metis sian manon sur la shultron de Ivano kaj diris jene:
— Kompatinda poeto! Sed, karulo, vin mem vi riprochu pri via malfelicho. Estis malprudentajho konduti antauh li tiel senrespekte, ech impertinentete. Pro tio vi suferis, kaj danku, ke oni vin traktis relative indulge.
— Sed, finfine, kio do li estas? — ekscitite skuante la pugnojn demandis Ivano.
La gasto atente lin rigardis kaj respondis per demando:
— Chu vi ne ekdeliros? Chi tie ni chiuj estas homoj nefidindaj… Chu certe oni ne bezonos la kuraciston, injektojn kaj ceteran klopodadon?
— Certe, certe! — ekkriis Ivano. — Diru do, kio li estas?
— Nu bone, — respondis la gasto kaj diris auhtoritate, klare apartigante la vortojn: — Hierauh che la Patriarhha vi renkontighis kun Satano.
Ivano tenis sian promeson kaj ne ekdeliris, sed li estis ja tute malspritigita.
— Maleble! Li ne ekzistas.
— Pardonon! Ghuste vi tion ne diru. Vi estis, probable, unu el liaj unuaj viktimoj. Nun bone sciante, ke vi estas en psikiatria kliniko, vi tamen plu ripetas, ke li malestas! Vere, tio estas stranga!
Konfuzite, Ivano silentis.
— De kiam vi komencis lin priskribi, — dauhrigis la gasto, — mi tuj antauhsentis, kun kiu vi hierauh havis la plezuron interparoli. Sed pri Berlioz mi miras! Nu, vi evidente estas homo virga, — chi tiam la gasto refoje petis pardonon, — sed Berlioz, lauh tio, kion mi pri li auhdis, ja estis ion leginta! La unuaj paroloj de la profesoro forpelis chiujn miajn dubojn. Oni ne povas lin ne rekoni, mia amiko! Cetere, vi… mi ne volas vin ofendi, sed mi ja ne eraras, vi estas homo senklera, chu?
— Sendube, — konsentis Ivano, nerekonebla.
— Nu jes… Vidu, ech la vizagho kiun vi priskribis… la diverskoloraj okuloj, la brovoj! Sed, pardonu, eble vi ech la operon
Ivano ial treege konfuzighis kaj tute rughighinte komencis balbuti ion pri vojagho al sanatorio en Jalto…
— Nu jes, nu jes… tute ne mirinde! Sed Berlioz, mi ripetas, li min surprizas. Li estis homo ne nur erudicihava sed ankauh tre ruza. Kvankam pro la justo mi devas diri, ke Voland kapablas vuali la okulojn al homo ech pli ruza.
— Kiu?! — siavice kriis Ivano.
— Shsh!
Ivano larghasvinge frapis sian frunton per la maplato kaj ekshushis:
— Jes, jes, mi komprenas. Li havis la komencliteron
Amara falto aperis che la lipoj de la gasto.
— Ni rigardu la veron rekte en la okulojn, — la gasto turnis sian vizaghon al la nokta lumajho, fluganta tra la nuboj. — Kaj vi, kaj mi, ni estas frenezuloj, tion ni honeste agnosku! Vidu, li vin skuis, kaj vi frenezighis, char vi, vershajne, havas dispozicion al tio. Tio, kion vi rakontis, sendube fakte okazis; sed ghi estas tiom eksterordinara, ke ech la genia psikiatro Stravinskij ne povis ghin kredi. Chu li vin ekzamenis? (Ivano kapjesis.) Via interparolinto estis che Pilato, li matenmanghis kun Kantio kaj nun li vizitas Moskvon.
— Sed li aranghos terurajn diablajhojn chi tie! Oni devas lin kapti, chu? — en la nova Ivano levighis, kvankam sen firma konvinko tamen ja levighis, la antauha, ankorauh ne finvenkita Ivano.
— Vi jam provis, por vi sufichas, — ironie replikis la gasto, — ankauh al la aliaj mi malkonsilas tiajn provojn. Kaj pri la diablajhoj vi povas lin fidi. Ahh, kia domagho, ke ne mi sed vi lin renkontis! Kvankam chio jam forbrulis kaj la karbojn kovris cindro, tamen, mi jhuras, por tia renkonto mi fordonus la shlosilfaskon de Praskovja Fjodorovna, char krom ghi mi havas nenion. Mi estas malricha, kiel almozulo!
— Por kio vi lin bezonas?
Kelkan tempon la gasto silente malghojis kaj tikadis, sed finfine li ekparolis:
— Tio estas stranga afero, ja chi tie mi estas same kiel vi, pro Poncio Pilato, — la gasto timeme rigardis chirkauhen kaj diris: — Vidu, antauh unu jaro mi verkis romanon pri Pilato.
— Chu vi estas verkisto? — demandis Ivano interesite.
La gasto malserenighis kaj minacis Ivanon per la pugno, poste li diris:
— Mi estas majstro. — Solene li eligis el la posho de la kitelo grasmalpuran nigran chapeton sur kiu per flava silko estis brodita la litero
— Kiu do estas via familinomo?
— Mi ne plu havas familinomon, — respondis la gasto kun sombra malaprezo, — mi rezignis pri ghi, same kiel pri chio en la vivo. Ni forgesu pri tio.