— Almenauh pri la romano ion rakontu, — delikate petis Ivano.
— Bone, mi rakontos. Mia historio ja vere estas ne tute ordinara, — komencis la gasto.
… Fakulo pri historio, antauh du jaroj li ankorauh laboris en iu Moskva muzeo, kaj krome tradukadis.
— El kiu lingvo? — demandis Ivano interesite.
— Mi scias kvin fremdajn lingvojn, — respondis la gasto, — la lingvojn anglan, francan, germanan, latinan kaj grekan. Nu, iomete legas en la itala.
— Ne malbone! — envie flustris Ivano.
La historiisto vivis solece, nenie li havis ian ajn parencon, apenauh kelkajn konatojn en Moskvo. Kaj subite li gajnis centmil rublojn.
— Imagu mian miregon, — flustris la nigrachapa gasto, — kiam, shovinte la manon en la lavajhkorbon, mi eltiris ghuste la numeron, kiun mi vidis en la gazeto! La obligacion, — li klarigis, — mi ricevis en la muzeo.
Gajninte la centmilon, la mistera gasto de Ivano faris jenon: li achetis librojn, forlasis sian chambron che la strato Mjasnickaja…
— Uuh, la malbeninda chambracho, — li grauhlis.
… kaj luis de konstrurajtigito en la strateto apud Arbat’…
— Chu vi scias, kio estas la
Li luis de konstrurajtigito du chambrojn en la kelo de malgranda domo en ghardeno. Sian oficon li forlasis kaj komencis verki la romanon pri Poncio Pilato.
— Ahh, tio estis la or’epoko! — la okuloj de la flustranto brilis, — tute izola loghejeto, kun antauhchambro, kaj en ghi lavabo, — ial chi tio lin aparte fierigis, — la malgrandaj fenestroj tuj super la vojeto kondukanta al la stratpordo. Je kvar pashoj kontrauhe, che la barilo, estis siringo, tilio kaj acero. Aah, ahh, ahh! Vintre mi tre malofte vidis tra la fenestro ies nigrajn krurojn kaj auhdis la neghon kraki sub ili. Kaj en mia forno chiam brulis la fajro! Sed subite venis la printempo, kaj tra la malklara fenestrovitro mi vidis la nudajn siringobranchojn sin vesti per verdo. Kaj ghuste tiam, la lastan printempon, okazis io multe pli rava ol gajni centmil rublojn. Kio, konsentu, estas ja grandega monsumo!
— Vi pravas, — jesis la atente auhskultanta Ivano.
— Mi malfermis la fenestrojn kaj sidis en la dua, tute malgranda chambreto, — la gasto komencis mezuradi per la brakoj: — tiom… jen sofo, kontrauhe alia sofo, inter ili tableto, sur ghi belega noktolampo, pli proksime al la fenestro estis libroj, chi tie malgranda skribotablo, kaj en la dua chambro (ghi estis vastega, dek kvar kvadratajn metrojn!) mi havis librojn, librojn kaj la fornon. Ahh, kian hejmon mi havis!
«Ebriige odoras la siringo! Mia kapo malpezighas pro laco kaj la historio de Pilato flugas al la fino…
— La blanka mantelo kun sangrugha subshtofo! Mi komprenas! — ekkriis Ivano.
— Ghuste tiel! Pilato impetis al la fino, kaj mi jam sciis, ke la lastaj vortoj de la romano estos: «… la kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato». Nu, mi, kompreneble, eliradis por promeni. Centmil estas multe da mono, do mi havis tre belan vestokompleton. Auh mi iris tagmanghi en malmultekostan restoracion. Che Arbat’ estis charma restoracio, mi ne scias, chu ghi ankorauh ekzistas.
La okuloj de la gasto larghe malfermighis kaj li plu flustris rigardante la lunon.
— En la manoj shi portis abomenajn, alarme flavajn florojn. La diablo scias ilian nomon, sed ial ili estas la unuaj kiuj aperas en Moskvo. Kaj tiuj floroj tre klare kontrastis shian nigran mantelon. Shi portis flavajn florojn! Malbona koloro. De Tverskaja shi sin turnis en strateton kaj de tie rigardis malantauhen. Nu, la straton Tverskaja vi sendube konas, chu? Tie estis pasantaj miloj da homoj, sed mi jhuras al vi, ke shi vidis nur min kaj shia rigardo estis pli ol angora, ghi estis kvazauh malsana. Kaj min impresis ne tiom shia belo, kiom la eksterordinara, de neniu iam ajn vidita soleco en shiaj okuloj!
«Obeante la flavan signon, ankauh mi min turnis en la strateton kaj shin sekvis. Silente ni iris lauh la kurba, teda strateto, mi che unu flanko kaj shi che la alia. Imagu, la strateto estis tute senhoma. Mi suferis, char al mi shajnis, ke mi devas al shi paroli, kaj mi timis, ke mi diros nenion kaj shi foriros kaj neniam plu mi shin vidos.
«Kaj imagu, subite shi ekparolis:
«— Chu plachas al vi miaj floroj?
«Mi klare memoras, kiel sonis shia vocho, malalteta kaj kun rompoj, kaj, kvankam tio estas stulta, shajnis al mi, ke ghia ehho eksplodis en la strateto kaj resonigis la malpure flavan muron. Mi rapide transiris la strateton kaj proksimighante al shi mi respondis:
«— Ne.
«Shi rigardis min mirigite kaj mi, abrupte kaj tute neatendite, komprenis, ke dum mia tuta vivo mi amis ghuste tiun virinon! Nekredeble, chu? Vi, vershajne, diros, ke mi frenezas, chu?
— Nenion mi diras! — ekkriis Ivano kaj aldonis: — Mi petegas, rakontu plu!
Kaj la gasto dauhrigis:
— Jes, shi rigardis min mirigite, kaj poste, rigardinte, shi demandis:
«— Chu vi tute ne shatas florojn?