«Io en shia vocho impresis min kiel malamikema. Mi igis min iri sampashe, kaj — tio surprizis min mem — mi sentis nenian ghenon.
«— Mi shatas florojn, sed ne tiajn, — mi diris.
«— Do kiajn?
«— Mi rozojn shatas.
«Chi tiam mi bedauhris, ke mi tion diris, char shi pardonpete ridetis kaj jhetis siajn florojn en la kanaleton. Mi iom konfuzighis, tamen relevis ilin kaj prezentis al shi, sed shi ridetante forpushis la florojn kaj mi portis ilin en mia mano.
«Kelkan tempon ni iris silente, poste shi forprenis la florojn el mia mano, jhetis ilin sur la pavimon, shovis sian manon en la nigra grandmanuma ganto sub mian brakon kaj ni pashis kune.
— Plu, — diris Ivano, — kaj mi petas, nenion preterlasu.
— Plu? — redemandis la gasto, — nu, la pluan vi povus mem diveni. — Per la dekstra maniko li vishis subitan larmon kaj dauhrigis: — La amo elsaltis antauh ni, kiel el sub la tero murdonto elsaltas en strateto, kaj ghi trafis nin ambauh!
«Tiel onin trafas fulmo, tiel trafas suoma duonponardo!
«Cetere, shi poste asertis, ke tio estas malvera, ke ni, sendube, amis unu la alian jam delonge, sen esti interkonataj, kaj kiam shi vivis kun alia viro, kaj mi kun tiu… kiu do estas shia nomo…
— Kun kiu? — demandis Senhejmulo.
— Kun tiu… nu… kun tiu… — diris la gasto klakante per la fingroj.
— Vi estis edzighinta, chu?
— Jes, ja tial mi klakas… Al tiu… Banjo, Manjo… ne, Banjo… shi havis tian striitan robon… la muzeo… ne, mi ne plu memoras.
«Do, shi diris, ke portante la flavajn florojn shi eliris je tiu tago por ke mi finfine shin trovu, kaj ke se tio ne estus okazinta, shi sin venenus, char shia vivo estis sensenca.
«Jes, la amo tuj nin trafis. Mi komprenis tion je tiu sama tago, jam post unu horo, kiam ni, sen atenti la urbon, venis sur la kajon de Moskvo-rivero che la Kremla murego.
«Ni interparolis tiel, kvazauh ni estus disighintaj nur hierauh, kvazauh ni estus konataj jam multe da jaroj. Ni interkonsentis renkontighi la sekvan tagon samloke, che Moskvo-rivero, kaj efektive ni renkontighis. La maja suno al ni lumis. Kaj baldauh, baldauh shi ighis mia sektreta edzino.
«Shi venis che min chiun tagon, kaj mi estis atendanta shin de la mateno. La atendo manifestighis en tio, ke mi movadis tien kaj reen la objektojn sur la tablo. Dek minutojn antauh la interkonsentita tempo mi sidighis apud la fenestro kaj auhskultis, chu klakas la kaduka stratpordo. Kaj jen kuriozajho: antauh nia konatigho tre malofte, preskauh neniam iu ajn venis en nian korton, kaj nun mi havis la impreson, ke la tuta urbo pilgrimas tien. La stratpordo ekklakis, la koro ekbatis, kaj bonvolu vidi — je la nivelo de miaj okuloj, tuj antauh la fenestro nepre aperas ies malpuraj botoj. Akrigisto. Kiu do en nia domo bezonas akrigiston? Por kion akrigi? Kiajn tranchilojn?
«Shi venis tra la pordo po unu fojon tage, kaj tiajn antauhajn korbatojn mi havis po almenauh dek. Mi ne troigas. Kaj poste, kiam estis veninta shia horo kaj la horlogho montris tagmezon, la palpitacio ne chesis ghis la momento, kiam malbrue, apenauh auhdeble, preter mia fenestro pasis la shuoj kun bantoj el nigra shamo kaj shtalaj bukoj.
«Fojfoje shi petolis: haltinte che la dua fenestro shi frapetis per la shupinto kontrauh la vitro. Mi tuj kuris tien, sed la shuo malaperis, malaperis la nigra silko ombranta la fenestron — kaj mi iris malfermi la pordon.
«Neniu sciis pri nia am’afero, tion vi kredu, malgrauh ke tiaj sekretoj chiam sciighas. Ne sciis shia edzo, nek la konatoj. En la malnova pavilono kies kelon mi loghis oni sendube sciis, oni rimarkis ke virino min vizitadas, sed neniu sciis shian nomon.
— Kaj kiu shi estas? — demandis Ivano, ege interesite de tiu amhistorio.
La gasto gestis, ke neniam li tion diros, kaj dauhrigis sian rakonton.
Ivano eksciis, ke la majstro kaj shi ekamis unu la alian tiel forte, ke ili ighis nedisigeblaj. Nun Ivano klare imagis la du chambrojn en la kelo de la pavilono, chiam krepuskajn pro la siringo kaj la ghardenbarilo. La trivitajn rughajn meblojn, la skribotablon, sur ghi la horloghon kiu batis chiun duonhoron, kaj librojn, librojn ekde la farbita planko ghis la fumnigra plafono, kaj la fornon.
Ivano eksciis, ke lia gasto kaj ties sekreta edzino ekde la unuaj tagoj de sia kunesto konkludis, ke la destino mem renkontigis ilin che la strat’angulo de Tverskaja, kaj ke ili estas kreitaj por resti kune sian tutan vivon.