Tute konsternite de tiu, de li neniel atendita, partopreno en teatra programo, Nikanoro Ivanich retrovighis sur sia loko sur la pargeto. Nun li songhis, ke la spektejo sinkis en plenan mallumon kaj sur la muroj fajre ekhelis la rughaj literoj: «Liveru la valuton!» Poste la kurteno remalfermighis kaj la anoncisto invitis:

— Mi petas, ke Sergio Gerardovich Dunchill venu sur la scenejon.

Dunchill montrighis dignoplena sed delonge malzorgata viro, kiu povus aghi kvindek jarojn.

— Sergio Gerardovich, — diris al li la anoncisto, — jam ses semajnojn vi sidas chi tie, obstine rifuzante liveri la reston de via valuto, kiun la lando tiom bezonas, dum por vi ghi estas tute senutila, kaj tamen vi plu malcedas. Vi estas kultura homo, bonege chion chi komprenas, kaj tamen vi malvolas fari al mi tiun komplezon.

— Bedaurinde, mi nenion povas fari, char plian valuton mi ne havas, — trankvile respondis Dunchill.

— Almenau, chu vi havas briliantojn? — demandis la artisto.

— Ankau briliantojn mi ne havas.

La artisto mallevis la kapon, enpensighis, poste kunfrapis la manojn. El la kuliso venis sur la scenejon mez’agha sinjorino, vestita laumode, tio estas surhavanta senkoluman mantelon kaj malgrandegan chapeleton. Shi shajnis maltrankvila, sed Dunchill shin rigardis sen ech brovon moveti.

— Kiu estas tiu sinjorino? — lin demandis la programkondukanto.

— Shi estas mia edzino, — digne respondis Dunchill kaj rigardis al la longa kolo de la sinjorino kun kelka maldeziro.

— Mi malkvietigis vin, madame Dunchill, — diris al shi la artisto, — jen por kiu afero: ni volus vin demandi, chu via edzo ankorau havas valuton?

— La antauan fojon li chion fordonis, — emocie respondis Mme Dunchill.

— Ah ha, — diris la artisto, — nu, se tiel estas, do, bone. Se Sergio Gerardovich chion liveris, ni tuj devas lin adiaui, ja kion ankorau oni faru? Se vi tion deziras, Sergio Gerardovich, vi povas forlasi la teatron, — kaj la artisto faris majestan geston.

Trankvile kaj digne Dunchill sin turnis kaj iris al la kuliso.

— Unu minuton! — haltigis lin la anoncisto, — permesu prezenti al vi nian adiauan programeron, — kaj li ankorau unu fojon kunfrapis la manojn.

La nigra fundokurteno disighis lasante veni sur la scenejon junan belulinon en bala robo. En la manoj shi tenis oran pleteton sur kiu kushis dika pako chirkauligita per bombonuja rubando, kaj brilianta koliero disjhetanta bluajn, flavajn kaj rughajn flamojn.

Dunchill faris pashon malantauen, lia vizagho palighis. La spektejo retenis la spiron.

— Dek ok mil dolarojn kaj kolieron valoran je kvardekmil oraj rubloj, — solene anoncis la artisto, — tenis Sergio Gerardovich en la urbo Hharkovo en la loghejo de sia amdonantino Ida Herkulanovna Wors, kiun ni havas la plezuron vidi antau ni kaj kiu afable helpis malkovri tiun trezoron senprezan, sed senutilan en la manoj de privatulo. Grandan dankon, Ida Herkulanovna, La belulino ridetis; ekbrilis shiaj dentoj kaj movighetis la longaj kaj densaj okulharoj.

— Koncerne vin, — la artisto sin turnis al Dunchill, — sub via dignoplena masko sin kashas avida araneo, notora deloganto kaj mensogulo. Dum tiuj ses semajnoj via stulta obstino morte tedis chiujn. Nun iru hejmen, kaj la infero, kiun aranghos por vi via edzino, estu via puno.

Dunchill shancelighis kaj shajnis falonta, sed ies kompatemaj manoj lin subtenis. La antaua kurteno fermighis kaj kashis chiujn estantajn sur la scenejo.

Furiozaj aplaudoj skuis la teatron, tiel, ke al Nudokrudov shajnis, ke la lustrobriloj komencis tremeti. Kiam la antaua nigra kurteno remalfermighis, sur la scenejo estis neniu krom la artisto. Li ricevis duan aplaudosalvon, danke sin klinis kaj diris:

— En la persono de tiu Dunchill vi vidis elpashi en nia programo tipan azenon. Ja hierau mi havis jam la plezuron rimarkigi al vi, ke sekreta retenado de valuto estas sensenca. Neniam kaj neniel vi povos ghin uzi, pri tio vi ne dubu. Konsideru ekzemple tiun Dunchill. Li estas eminente salajrata kaj nenio al li mankas. Li havas bonegan loghejon, edzinon kaj tre lindan amdonantinon. Kaj tamen! Anstatau vivi trankvile kaj pace, sen zorgoj, liverinte sian valuton kaj la juvelojn, tiu akirema shtipkapulo tamen atingis publikan senmaskigon kaj por la deserto, gravegan familian malagrablajhon. Do, kiu liveras? Chu neniu? Nu, se estas tiel, tiam nia sekva programero: nia speciala invitito aktoro Dibochadov, la konata talentulo drama, deklamos fragmentojn el La avara kavaliro de la poeto Pushkin.

La anoncita Dibochadov ne lasis onin lin atendi. Li estis belstatura kaj karnodika, glate razita viro surhavanta frakon kaj blankan kravaton. Sen ajna antauparolo li aranghis malserenan mienon, kuntiris la brovojn kaj ekparolis per nenatura vocho, jhetante oblikvajn rigardojn sur la oran sonorileton:

— Kiel atendas juna frivolulo Kun friponin’ malchasta rendevuon…

Перейти на страницу:

Похожие книги