— La automobilo joris kaj mi pushighis kontrau la anso de la pordo, — respondis Varenufia deturnante la okulojn.
«Mensogo!» interne ekkriis la financa direktoro. Kaj subite liaj okuloj ighis rondaj kaj absolute frenezaj, lia rigardo shajnis katenita al la dors-apogilo.
Malantau la segho de Varenuhha, sur la planko, kruce kushis du ombroj, la unu pli densa kaj nigra, la alia magra kaj griza. Sur la planko klare desegnighis la ombra apogilo de la segho kaj ghiaj pintaj piedoj, sed super la planka apogilo malestis la ombra kapo de Varenuhha, same kiel inter la seghopiedoj mankis la ombro de liaj kruroj.
«Li ne havas ombron!» mense kriegis Rimskij. Lin skuis tremo.
Varenuhha shtele sin deturnis, lauis la frenezan rigardon de Rimskij trans la apogilon kaj komprenis, ke li estas malkovrita.
Li sin levis de la segho (ankau la financa direktoro ekstaris) kaj faris pashon for de la tablo, konvulsie premante la tekon per la manoj.
— Nu jes, certe vi tion divenis, malbeninda ruzulo! Sagaca kiel chiam, — malicege rikanis Varenuhha rekte en la vizaghon de la financa direktoro.
Subite li sallis de la segho al la pordo kaj rapide movis malsupren la serurblokilon. Rimskij terurite rigardis chirkauen, retropashante al la ghardena fenestro, kaj en tiu lunlume inundata fenestro li vidis la vizaghon de nuda fraulino premighi al la vitro kaj shian nudan brakon, shovitan tra la vazistaso, serchi la malsupran riglilon. La supra jam estis malfermita.
Al Rimskij shajnis, ke la lumo en la tablolampo estingighas kaj la skribotablo tangas. Sur lin rulighis glacia ondo, sed feliche por si li sin superregis kaj ne falis. La resto de liaj fortoj sufichis por murmuri — sed jam ne por krii:
— Helpon…
Varenuhha saltetadis antau la de li gardata pordo, chiun fojon ekshvebante kaj kelkan tempon balancighante en la aero. Li siblis kaj shmacis, svingante siajn hokfingrajn manojn direkte al Rimskij, kaj palpebrumadis al la transfenestra fraulino.
Shi ekhastis, shovis sian rufan kapon tra la vazistaso, etendis la brakon kiom shi povis, per la ungoj gratis la malsupran riglilon skuante la fenestroframon. La brako plilongighis, kvazau kauchuka, kaj kadavre verdighis. Fine la verdaj fingroj de la mortintino kaptis la riglilbutonon, ghin levis kaj la fenestroklapoj cedis. Rimskij eligis malfortan krion kaj gluighis al la muro tenante antau si sian tekon kiel shildon. Li komprenis ke venas lia pereo.
La fenestro larghe malfermighis, sed anstatau la nokta fresho kaj la aromo de la tilioj en la chambron fluis kela odoro. La mortintino pashis sur la fenestrobreton. Rimskij klare vidis la putromakulojn sur shia brusto.
Subite, ghoja hela kokokrio levighis el la ghardeno, el tiu malalta konstruajho, kiu situis malantau la pafejo kaj kie estis tenataj la bestoj aperantaj en iuj programoj. Vochforta koko dresita klarionis anoncante ke al Moskvo rulighas de la oriento la matenkrepusko.
Sovagha furiozo tordis la vizaghon de la fraulino, shi raukvoche sakris; che la pordo Varenuhha ekshrikis kaj el la aero peze falis sur la plankon.
La kokeriko ripetighis, la fraulino klakis per la dentoj kaj shiaj rufaj haroj krute levighis supren. Che la tria kokokrio shi sin forturnis kaj elflugis eksteren. Post shin, saltinte supren kaj horizontale etendighinte en la aero, pensigante pri fluganta Kupido, forshvebis super la skribotablo kaj malaperis en la fenestro la administristo.
La neghe blanka, ne havanta ech unu nigran haron maljunulo, kiu antau nelonge estis Rimskij, rapidis al la pordo, movis supren la serurblokilon, malfermis la pordon kaj kuregis tra la senluma koridoro. Apud la shtuparejo li, ghemante pro teruro, palpe trovis la shaltilon, kaj la shtuparejo prilumighis. Sur la shtupoj la skuighanta, tremanta maljunulo falis, char al li shajnis, ke de supre sur liajn shultrojn mole sinkis Varenuhha.
Rimskij kuris malsupren. En la vestiblo dejhoranto dormis sur segho apud la kaso. Rimskij kashiris preter li piedpinte kaj elglitis tra la chefa pordo. Sur la strato li sentis sin iom pli bone. Li tiom rekonsciighis, ke preminte la kapon inter la manoj li sukcesis kompreni, ke lia chapelo restis en la kabineto.
Evidente, li ne revenis por ghin preni. Anhelante li kuris trans la largha strato al la kontraua strat’angulo, kie antau la kinejo malhele briletis mgheta lumo. Post unu minuto li estis apud la taksio. Feliche, neniu lin devancis.
— Al la Leningrada ekspreso, bona trinkmono, — brue spirante kaj tenante la manon sur la koro diris la maljunulo.
— La garaghon mi revenas, — malamege respondis la shoforo kaj sin forturnis.
Tiam Rimskij malbukis la tekon, eligis kvindek rublojn kaj etendis ilin tra la malfermita antaua fenestro al la shoforo.
Post unu minuto la tute vibranta veturilo kirlovente rapidegis lau la stratringo Sadovaja. Skuate sur la benko, la pasaghero vidis en la spegul-peco, krochita antau la shoforo, jen ties okulojn ghojajn, jen la siajn frenezajn.
Antau la stacidomo Rimskij saltis el la automobilo kaj kriis al la unua vidita homo kun blanka antautuko kaj identiga shildeto: