Kaj Dibochadov rakontis pri si multe da fiajhoj. Nudokrudov audis lin konfesi, ke iu malfelicha vidvino, ploregante sub la pluvo, staris antau li sur la genuoj, sed ne sukcesis tushi la malmolan koron de la aktoro. Antau sia songho Nikanoro Ivanich konis absolute nenion el la verkoj de la poeto Pushkin, sed lin mem li konis bonege, kaj chiun tagon li plurfoje prononcis frazojn tiaspecajn: «Chu Pushkin pripagos vian loghadon?» au «La lampon en la shtuparejo vershajne Pushkin elshraubis, chu?», «Chu Pushkin achetu la mazuton?»
Nun, audante unu el liaj verkoj, Nikanoro Ivanich malgajighis. Li imagis la virinon genui sub la pluvo kun siaj georfoj, kaj nevole pensis: «Tamen kia fiulo estas tiu Dibochadov!»
Dume tiu, ankorau lautigante sian vochon, plu pentoparoladis, kaj tute konfuzis Nudokrudovon, char subite li komencis paroli al iu, kiu sur la scencjo malestis, mem anstatau li al si respondadis, kaj super chio sin titolis jen
Nikanoro Ivanich komprenis nur tion, ke mortis la aktoro malbonan morton, kriinte: «Shlosil’! Slosiloj miaj!», falinte post tio sur la plankon, stertorante kaj delikate shirtirante sian kravaton.
Finmortinte, Dibochadov sin relevis, forskuis la polvon de sia frakpantalono, sin klinis false ridetante kaj foriris akompanate per magraj aplaudoj. Kaj la anoncisto diris tiel:
— En la eminenta plenumo de la aktoro Dibochadov ni kune jhus audis
Chu la poezio de Pushkin tiel efikis, chu la proza parolado de la anoncisto, chiukaze el la spektejo subite audighis timida vocho:
— Mi liveras valuton.
— Bonvenon sur la scenejon, mi petas! — ghentile invitis la anoncisto, per strecha serchorigardo penante penetri la malhelon de la spektejo.
Al li elvenis malalta civitano blonda; la aspekto de lia vizagho supozigis, ke li ne razis sin almenau tri semajnojn.
— Mi pardonpetas, kiu estas via familinomo? — demandis la artisto.
— Kanavkin, Nikolao, — timide respondis la veninto.
— Ah! Tre agrable, civitano Kanavkin. Do?
— Mi liveras, — diris Kanavkin mallaute.
— Kiom?
— Mil dolarojn kaj dudek ordekojn.
— Brave! Chu chion, kion vi havas?
La artisto fiksis sian rigardon rekte en la okulojn de Kanavkin, kaj Nudokrudov ech havis la impreson, ke el liaj okuloj shprucis radioj, penetrintaj civitanon Kanavkin trae, kvazau iks-radioj. La spektantoj retenis la spiron.
— Mi kredas! — finfine ekkriis la artisto, estingante sian rigardon, — mi kredas al vi! Tiuj okuloj ne mensogas. Ja kiom da fojoj mi parolis al vi pri via precipa eraro: vi subtaksas la gravecon de la homaj okuloj. Komprenu, ke la lango povas kashi la veron, la okuloj — neniam! Oni faras al vi subitan demandon, vi ech ne ektremetas, tuj retrovas la memregadon kaj jam scias kion vi diru por kashi la veron, vi parolas tre kredeble kaj neniu trajto movighetas sur via vizagho, sed, ho ve, la vero, perturbite de la demando, malmergighas de la fundo de via animo, por unu momento lasas sin vidi en viaj okuloj, kaj chio finitas. Ghi estas rimarkita, kaj vi, kaptita!
Prononcinte, kaj tre arde, tiun tre konvinkan oratorajhon, la artisto tenere demandis Kanavkinon:
— Kie estas la kashejo?
— Che mia onklino Porohovnikova, strato Prechistenka…
— Ah! Tio estas… atendu… che Klaudia Ilinichna, chu?
— Jes.
— Ah jes, jes, jes! Malgranda palaceto, chu? Kontraue estas ghardeno? Certe, certe, mi konas. Do, kien vi ilin shovis?
— En la kelo, en skatolo de kakao
La artisto eksvingis la manojn.
— Chu vi vidis ion similan? — li ekkriis afliktite. Sed ili tie malseketighos kaj shimos! Chu imageblas, ke ni povus lasi la valuton konfidita al tiaj homoj? Chu? Absolute kiel infanoj, mi jhuras!
Konscia pri la puninda frivolo de sia absurda misago, Kanavkin kulpamiene mallevis sian hirtan kapon.
— La mono, — daurigis la artisto, — estas konservenda en la shtata banko, en spcciala ejo, seka kaj bone gardata, sed neniel en onklina kelo, kie, ekzemple, ghin povus difekti la ratoj! Vere, hontu, Kanavkin, vi estas ja adolto!
Tute konfuzite Kanavkin skrapadis per la fingro la randon de sia jako.
— Nu, bone, — mildighis la artisto, — ni forgesu tion… — kaj subite li aldonis: — Ah, ankorau unu afero: por shpari la veturojn de la shtata automobilo… la onklino mem, ja ankau shi havas ion, chu?
Kanavkin, kiu neniel atendis tian turnon, ekskuighis, kaj en la teatro estighis silento.