<p>CHAPITRO 16</p><p>LA EKZEKUTO</p>

La suno jam komencis mallevighi super la Kalva Monto, kaj duobla kordono chirkauhis la altajhon.

La alao, kiu antauh la tagmezo krucis la vojon de la prokuratoro, trote venis al la Hhebrona Pordego. Ghia vojo jam estis pretigita. La infanterianoj de la Kapadocia kohorto dispushis al la flankoj la amasojn de homoj, muloj kaj kameloj, kaj la alao, trotante kaj levante chielen blankajn polvokolonojn, atingis la disirejon: la suda vojo kondukis al Bet-Lehhem, la nord’okcidenta — al Jafo. La alao impetis lauh la nord’okcidenta vojo. La kapadocianoj borderis la vojon, anticipe forflankiginte la karavanojn, kiuj rapidis al la festo en Jershalaimon. Pilgrimuloj forlasis siajn porokazajn striitajn tendojn, starigitajn sur la herbo, kaj amasighis malantauh la kapadocianoj. Irinte proksimume kilometron, la alao devancis la duan kohorton de la Fulma legio, kaj post ankorauh unu kilometro ghi unua atingis la piedon de la Kalva Monto. Chi tie la alao dechevalighis. La alaestro ghin dividis en plotonojn, kiuj encirkligis la piedon de la nealta monteto, lasante libera nur unu pasejon de la Jafa vojo.

Post kelka tempo venis la dua kohorto, ghi iris pli alten kaj kordonis la pinton.

Fine venis la centurio komandata de Marko Ratobuchulo. Ghi marshis disigite en du kolumnojn inter kiuj, eskortate de la sekreta gardistaro, charo transportis la tri kondamnitojn, sur kies brusto pendis blanka tabulo kun la surskribo: «Krimulo kaj ribelano», en du lingvoj, la aramea kaj la greka. La charon de la krimuloj sekvis aliaj, portantaj freshe tajlitajn fostojn, transversajn trabojn, shnurojn, sitelojn kaj hakilojn. Post tiuj charoj veturis la ses ekzekutistoj. Post ili rajdis centuriestro Marko, la estro de la Jershalaima Templa gardo, kaj la kapuchulo, kiun Pilato mallonge rendevuis en la kurtenita chambro de la palaco. Malantauhe iris soldatvico, sekvate de kelkaj dumil spektemuloj, kiuj malgrauh la infera varmego volis vidi la kuriozajhon.

Al la spektemaj urbanoj alighadis interesitaj pilgrimuloj, kiujn neniu malhelpis sekvi la procesion. Akompanate de la akutaj krioj de la anoncistoj, senditaj kun la centurio kaj ripetantaj la kriitan de Pilato antauh la tagmezo, la procesio atingis la Kalvan Monton.

La alao enlasis chiujn en la unuan zonon; male, la dua kohorto tralasis supren nur tiujn, kiuj havis rolon en la ekzekuto, kaj per rapida manovro disshutis la amason chirkauh la tuta monteto, inter la infanteria gardo supre kaj la kavaleria malsupre. Oni povis spekti la ekzekuton tra la maldensa cheno de la infanterianoj.

Do, pli ol tri horoj pasis post kiam la procesio suriris la altajhon, la suno jam estis mallevighanta super la Kalva Monto, sed la varmego restis neeltenebla, la soldatoj en ambauh kohortoj suferis pro ghi, langvoris pro la enuo, kaj senvoche malbenadis la tri krimulojn, sincere dezirante al ili plej rapidan morton.

La malgranda alaestro, kiu restis che la piedo de la monteto apud la kordonpasejo, havis shviton sur la frunto, pro la shvito lia blanka hhitono malhelighis sur la dorso, fojon post fojo li iris al la unua plotono, per la manoj cherpis akvon el la leda sitelo, ghin trinkis kaj vershis sur sian turbanon. Tio iomete lin faciligadis, li forlasadis la sitelon kaj rekomencadis sian navedan pashadon lauh la polva vojo kondukanta al la pinto. Lia longa glavo frapadis la shnuritan ledan boton. Li volis prezenti al siaj kavalerianoj ekzemplon pri eltenemo, tamen kompatante ilin li permesis al siaj soldatoj piramide starigi lancojn kaj kovri ilin per blankaj manteloj. Per tiuj tendoj la sirianoj sin shirmis kontrauh la senkompata suno. La siteloj rapide malplenighadis kaj kavalerianoj de diversaj plotonoj lauhvice iradis preni akvon en la ravino che la montetpiedo, kie en magra ombro de mizeraj morus’arboj malklara rojo vivis siajn lastajn tagojn, sekigate de la diabla varmego. Kaptante la paseman ombron tie enuis la chevalgardantoj kun la malviglighintaj chevaloj.

La langvoro de la soldatoj kaj iliaj malbenoj kontrauh la krimuloj estis kompreneblaj. Feliche, ne pravighis la antauhtimo de la prokuratoro pri eventuala tumulto dum la ekzekuto en la de li abomenata urbo Jershalaim. Kiam komencighis la kvara horo de la ekzekuto, inter la du kordonoj, la infanteria supre kaj la kavaleria che la montetpiedo, male al chiuj supozoj ne restis ech unu homo. La suno forbruligis la amason kaj pelis ghin reen al Jershalaim. Nur ekster la kordono el la du Italiaj centurioj restis du hundoj, nesciate kial venintaj nek al kiu apartenantaj. Tamen ankauh ilin malvigligis la varmego kaj ili kushis eliginte la langon, brue spiris kaj neniel atentis la verddorsajn lacertojn, la solajn vivulojn kiujn ne maloportunis la suno kaj kiuj rapide sin movis inter la ardaj shtonoj kaj iaj granddornaj rampajhoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги