Neniu provis liberigi la kondamnitojn — nek en Jershalaim, plenplena je trupoj, nek chi tie, sur la gardata monteto — kaj la amaso reiris en la urbon char fakte, absolute nenio interesa estis pri tiu ekzekuto, dum tie for, en la urbo, jam progresis la preparoj al la granda festo de Pasko, komencighonta vespere.
La Italia infanterio en la supra kordono suferis ech pli ol la kavalerianoj. La sola cedo de centuriestro Ratobuchulo estis, ke li permesis al la soldatoj demeti la kaskon kaj kovri sin per blanka tuko trempita en akvo; tamen ili devis stari tenante la lancon en la mano. Li mem surhavis similan tukon, sed sekan, kaj pashadis tien kaj reen apud la grupo de ekzekutistoj ne demetinte de sur sia brusto la ornamon el arghentaj leonkapoj, ne demetinte la kruringojn nek la glavon nek la ponardon. La suno batadis rekte sur la centuriestron sen iel ajn lin damaghi, kaj oni ne povis rigardi la leonkapojn, char la okulojn brulvundis la blindiga brilo de la arghento kvazauh bolanta sub la sunradioj.
La misforma vizagho de Ratobuchulo esprimis nek lacon nek malplezuron. Shajnis, ke la grandegulo centuriestro kapablas tiel pashadi la tutan tagon, la tutan nokton, kaj ankorauh tagon — tiom, kiom necesos. Plu tiel pashadi, metinte la manojn sur la pezan zonon kun ghiaj kupraj platetoj, same jhetante la severajn rigardojn jen al la fostoj kun la ekzekutatoj, jen al la soldatoj en la gardocheno, per la pinto de sia vila boto same indiferente forpusheti la survoje renkontatajn homajn ostojn, blankigitajn de la tempo, auh malgrandajn silikojn.
La kapuchulo estis sin instalinta sur tripieda tabureto nemalproksime de la fostoj, kaj sidis serena kaj senmova, nur foje-foje li pro enuo fosis la sablon per vergo.
La antauha aserto, ke ekster la legiancheno ne restis ech unu homo, ne tute ghustas. Ekzakte unu homo ja tie estis, kvankam ne chiuj povis lin vidi. Li lokis sin ne sur tiu deklivo, kie estis lasita la pasejo sur la monteton kaj de kie oni povis la plej oportune spekti la ekzekuton, sed sur la deklivo norda, ne la malkruta kaj facile surirebla, sed la malglata, kun eroziajhoj kaj fendoj, kie sin krochante je la senakva tero malbenita de la chielo, en rokkrevajho, provis vivi malsana fig’arbacho.
Ghuste sub ghi, sub la arbacho donanta nenian ombron, sin instalis tiu sola spektanto — ne partoprenanto! — de la ekzekuto, kaj tie li sidis sur shtono ekde la komenco, jam pli ol tri horojn. Jes, por spekti la ekzekuton li elektis ne la plej bonan sed la plej malbonan lokon. Tamen ankauh de tie la fostoj estis videblaj, tra la kordono videblis ankauh la du brilmakuloj sur la brusto de la centuriestro, kaj tio, vershajne, plene sufichis al la viro, kiu evidente volis eviti troan atenton kaj eventualan chikanon.
Sed antauh kvar horoj, kiam la ekzekuto estis komencota, tiu homo, tute male, agis ech tre atentige, kaj supozeble ghuste tio nun devigis lin shanghi sian konduton kaj sin retiri.
Antauh kvar horoj, kiam jhus pasinte la kordonon la procesio atingis la pinton, li unuafoje aperis chi tie kaj aspektis kiel homo evidente malfruighinta. Li anhelis, sur la monteton li ne pashe iris sed kuris, li dispushadis la antauhirantojn, kaj kiam li vidis, ke antauh li, same kiel antauh chiuj aliaj, fermighis la gardocheno, li naive provis, shajnigante ke li ne komprenas la kolerajn avertokriojn, tragliti inter la soldatoj sur la lokon mem de la ekzekuto, kie la kondamnitoj jam estis decharigataj. Pro tio li ricevis sur la bruston pushegon per la malakra ekstremo de lanco, kaj forsaltis de la soldatoj kun krio esprimanta ne doloron sed malesperon. Al la pushinta lin legiano li jhetis malklaran kaj tute indiferentan rigardon, kiel homo nesensiva pri korpa doloro.
Tusante kaj anhelante, tenante sian manon sur la brusto, li kuris chirkauh la monteto, serchante sur la norda deklivo ian ajn interspacon en la gardocheno, kie li povus tragliti enen. Sed li malfruis. La ringo jam fermighis. Kaj la viro, kies vizaghon tordis aflikto, devis rezigni siajn provojn penetri al la charoj, de kiuj oni jam malsharghis la fostojn. Tiuj provoj povis rezultigi nur lian areston, kaj esti arestita en tiu tago neniel akordis kun lia plano.
Tial li deiris malantauhen al la rokkrevajho, kie estis pli kviete kaj kie neniu lin ghenis.
Nun, sidante sur shtono, tiu viro, nigrabarba, kies okuloj pusis pro la suno kaj maldormado, sopiregis. Jen li suspiris, malfermante sian eksbluan, malpure grizan taliton trivitan dum la vagadoj, kaj nudigis la kontuzitan bruston, sur kiu fluetis la malklara shvito; jen li, en neeltenebla turmento, levis la okulojn al la chielo kaj observis la tri vulturojn, kiuj jam delonge kroze shvebis en la alto antauhsentante baldauhan regalon; jen li fiksis sian senesperan rigardon sur la flavan teron kaj vidis tie duone disfalintan hundan kranion kaj kurantajn chirkauh ghi lacertojn.
Lia turmento estis tiom granda, ke fojon post fojo li rekomencis paroli al si mem.