— Ambauh zorgu pri viaj propraj aferoj, — sonore diris Margarita, trans la fenestrobreto rajdante en la kuirejon. La du kverelantinoj sin turnis al la vocho kaj senmovighis kun la malpura kulero en la mano. Margarita atentoplene etendis inter ili sian manon, turnis la fermilojn de la du primusoj kaj ili estingighis. La virinoj mirkrietis kaj malfermis la bushon. Sed Margarita jam enuis en la kuirejo, do shi elflugis en la strateton.

Che ties fino shian atenton kaptis la luksa volumenego de oketagha, evidente jhus konstruita domo. Margarita flugis malsupren kaj, surterighinte, shi konstatis, ke la fasado de la domo estas kovrita per nigra marmoro, ke la pordo estas larghega, ke malantauh ghi vidighas la orgalona kaskedo kaj la butonoj de pordisto, ke super la pordo estas ore skribite: «Domo de Dramlit».

Kuntirinte la palpebrojn Margarita ekzamenis la skribajhon kaj penis kompreni, kion povus signifi la vorto Dramlit. Tenante la balailon subbrake shi eniris, depushinte per la pordo la mirigitan pordiston; apud la lifto, sur la muro, shi vidis grandegan nigran tabulon, sur kiu en blankaj literoj estis listigitaj la numeroj de la apartamentoj kaj la familinomoj de la loghantoj. La skribajho «Domo de la dramverkistoj kaj literaturistoj», kiu kronis la liston, elshiris el shia brusto ferocan batalkrion sufokitan. Shi iom altighis kaj voreme komencis legi la familinomojn: Hhustov, Dufratskij, Kvant, Banajlov, Latunskij…

— Latunskij! — ekkriegis Margarita. — Latunskij! Ja tio estas li! La pereiginto de la majstro.

La pordisto che la enirejo, elorbitiginte la okulojn kaj ech saltetante pro mirego, gapis sur la nigran tabulon penante kompreni la miraklon: kial subite ekkrichis la listo de la loghantoj. Dume Margarita jam rapidis supren en la shtuparejo, iel ekstaze ripetante:

— Latunskij — okdek kvar! Latunskij — okdek kvar…

Jen maldekstre la 82-a, dekstre la 83-a, pli alte maldekstre la 84-a! Chi tie. Kaj jen la shildeto: O.L.Latunskij.

Shi desaltis de la balailo, shiajn brulajn piedojn agrable malvarmigis la shtona shtuparplaceto. Shi sonorigis unu fojon, kaj refoje. Neniu malfermis. Margarita pli forte premis la butonon, shi mem auhdis la sonoradegon kiun shi estigis en la loghejo de Latunskij. Jes, ghis la lasta ekspiro devas danki al la forpasinto Berlioz la loghanto de la apartamento n-ro 84 en la oka etagho pro tio, ke la prezidanto de Massolit pereis sub la tramo kaj pro tio, ke la funebra kunsido estis fiksita ghuste por tiu vespero. Sub felicha stelo naskighis la kritikisto Latunskij. Ghi savis lin kontrauh la renkonto kun Margarita, kiu je tiu vendredo ighis sorchistino!

Neniu malfermis. Tiam shi impetis malsupren nombrante la etaghojn, tra la pordo elflugis en la straton kaj, rigardante supren, denombris kaj kontrolis la etaghojn por trovi la fenestrojn de Latunskij. Sendube, tiuj devis esti la kvin senlumaj fenestroj che la angulo de la oka etagho. Konvinkighinte pri tio, Margarita flugis supren kaj post kelkaj sekundoj shi tra malfermita fenestro pasis en malhelan chambron, en kiu arghente briletis luna vojeto. Margarita kuris sur la vojeto kaj palpserchis la shaltilon. Post unu minuto la tuta apartamento estis lumplena. La balailo staris en la angulo. Kontrolinte, ke neniu estas en la loghejo, Margarita malfermis la shtuparan pordon kaj rigardis sur la shildeton: shi ne eraris.

Ho jes, oni raportas, ke la kritikiston Latunskij ghis nun paligas la rememoro pri tiu terura vespero, ghis nun li kun pia adoro prononcas la nomon de Berlioz. Neniu scias, kia sombra kaj hida krimego estus markinta tiun vesperon: elirante el la kuirejo Margarita tenis en la mano pezan martelon.

La nuda kaj nevidebla flugulino sin persvadis penante sin bridi, shiaj manoj tremis pro malpacienco. Zorge celinte, shi ekmartelis sur la klavojn de la fortepiano, kaj tra la tuta apartamento pasis la unua plorhurlo. Despere kriis la neniel kulpa salona instrumento de Becker. Trafaladis ghiaj klavoj, rompajhoj de la eburaj platetoj disshprucadis en chiuj direktoj. La muzikilo mughis, zumis, stertoris, sonoris. Revolverpafe klakinte rompighis la supra polurita sontabulo. Malfacile spirante Margarita shiris kaj martelis la kordojn. Fine, lacighinte, shi haltis kaj lasis sin fali en brakseghon por retrovi la spiron.

En la banchambro terure blekis la akvo, same en la kuirejo. «Ghi shajnas jam flui sur la plankon», pensis Margarita, kaj voche shi aldonis:

— Tamen ne por sidachi mi venis chi tien.

Перейти на страницу:

Похожие книги