Kaj subite la barbara detruado chesis. Glitinte al la tria etagho, Margarita rigardis en la malhelan flankan fenestron shirmitan per maldika kurteneto. En la chambro lumetis malforta tablolampo. En infana lito kun retaj flankoj sidis kvarjara knabo timigite auhskultante la tumultobruon. Adoltoj ne estis en la chambro. Evidente, chiuj elkuris sur la shtuparon.

— Ili frakasas vitrojn, — diris la infano, kaj vokis: — Panjo!

Neniu respondis, tiam li diris:

— Panjo, mi timas.

Margarita deshovis la kurteneton kaj enflugis tra la fenestro.

— Mi timas, — ripetis la knabo tremante.

— Ne timu, ne timu, mia etulo, — diris Margarita penante mildigi sian rabistan, pro la vento rauhkighintan vochon, — tio estas bubachoj, bubachoj frakasas la vitrojn.

— Chu per la katapulto? — demandis la knabo chesante tremi.

— Jes, per la katapulto, — konfirmis Margarita, — nun dormu.

— Tio estas Sitnik, — diris la knabo, — li havas katapulton.

— Nu jes, certe li!

La knabo ruzete rigardis flanken kaj demandis:

— Kie vi estas, onklino?

— Nenie, — respondis Margarita, — mi estas via songho.

— Mi tion divenis, — diris la infano.

— Kushigu vin, — ordonis Margarita, — metu la manon sub la vangon, kaj mi plu songhighos.

— Nu, bone, songhighu, songhighu, — konsentis la knabo, sin kushigis kaj shovis la manon sub la vangon.

— Mi rakontos al vi fabelon, — diris Margarita metante sian brulan manon sur la mallonge pritonditan kapeton. — En la mondo estis onklino. Shi ne havis infanon kaj ghenerale shi ne havis felichon. Unue shi longe ploradis kaj poste shi ighis malica… — Margarita eksilentis, demetis la manon — la knabo dormis.

Shi senbrue metis la martelon sur la fenestrobreton kaj elflugis tra la fenestro. Antauh la domo estis pelmelo. Sur la asfalta trotuaro kovrita per vitrorompajhoj kuradis kaj ion kriadis homoj. Inter ili tie chi kaj tie for oni jam distingis milicianojn. Subite ektintis sonorilo kaj de Arbat’ en la strateton rulighis rugha fajrobrigada auhtomobilo kun eskalo…

Sed la plua jam ne interesis Margaritan. Zorge celinte por tushi nenian elektrodraton, shi chirkauhpremis la balailon kaj post unu momento estis super la misshanca domo. Sub shi la strateto oblikvighis kaj sinkis inter la domojn. Anstatauh ghi sub shiaj piedoj vidighis amaso da tegmentoj, divers’angule distranchita de lumaj vojetoj. La tuto subite shovighis flanken, la lumvicoj konfuzighis kaj kunfluis.

Shi faris ankorauh unu ektiron kaj la tuta tegmentaro forighis englutite de la tero, anstatauh ghi malsupre disfluis lago da tremaj elektraj lumoj, la lago subite ekstaris vertikale, poste ghi reaperis super shia kapo, kaj sub shiaj piedoj ekbrilis la luno. Kompreninte ke shi renversighis, Margarita sin rerektigis kaj jhetinte rigardon malantauhen shi konstatis, ke ankauh la lumlago jam forestas, ke tie restis nur roza rebrilo super la horizonto. Ankauh ghi malaperis post sekundo, kaj Margarita vidis sin sola kun la luno fluganta super shi maldekstre. Jam antauh longe shiaj haroj faske levighis, kaj la luna lumo sible chirkauhblovis shian korpon. Lauh tio, kiel du vicoj de disaj lumoj kunfandighis en du kontinuajn flamstriojn, lauh tio, kiel rapide ili forighis malantauhen, Margarita divenis, ke shi flugas kun monstre granda rapidego, kaj ekmiris ke tio neniel ghenas shian spiradon.

Post kelkaj sekundoj profunde malsupre, en la tera nigro, ekhelis nova elektroluma lago, ghi glitis sub la piedojn de la flugantino sed tuj kirlighis kaj sinkis sub la teron. Post kelkaj sekundoj la fenomeno ripetighis.

— Urboj! Urboj! — kriis Margarita.

Post tio du auh tri fojojn shi vidis sub si iajn malhele briletantajn sabrojn kushi en velure nigraj apertaj ujoj, kaj komprenis, ke ili estas riveroj.

Plurfoje shi levis la kapon maldekstren por admiri la lunon, kiu freneze rapidege impetante super shi reen al Moskvo, samtempe iel mirinde restis senmova, tiel ke sur ghi Margarita klare vidis enigman malhelan figuron, chu drakon, chu la fabelan Ghiban Chevaleton, kies pinta kapo rigardis al la forlasita urbo.

Nun Margaritan frapis la penso, ke shi, propre, malpravas tiom arde rapidigante la balailon. Ke tiel shi senigas sin je la eblo ion ajn bone vidi kaj plene ghui la flugon. Io sugestis al shi, ke tie, kien shi flugas, oni povas shin iomete atendi, ke tial shi ne bezonas enuigi sin per tiom rapida kaj alta flugado.

Перейти на страницу:

Похожие книги