Margarita rependigis la auhdilon, kaj je la sama momento auhdis, ke en la najbara chambro io ligne eklamis kaj komencis frapi al la pordo. Shi larghe malfermis la pordon, kaj la shvabrilo, renversite kun la broso supre, dancetante flugis en la dormochambron. Per la ekstremo de la tenilo ghi tamburis ruladon sur la planko, ghi kalcitris kaj strebis al la fenestro. Margarita ravite jelpis kaj salte ekrajdis la balailon. Nur chi tiam shi rimarkis, ke en la pelmelo shi forgesis sin vesti. Shi galopis al la lito, kaptis la unuan trafintan en la manon, iun bluan chemizon. Ghin svinginte, kvazauh standardon, shi elflugis tra la fenestro. Kaj la valso super la ghardeno ektondris ech pli lauhte.

De la fenestro Margarita glitis malsupren kaj ekvidis Nikolaon Ivanich sur la benko. Li kvazauh stuporighis sur ghi kaj tute konsternite auhskultis la kriojn kaj la pumpumadon venantajn de la lumplena dormochambro de la supraj loghantoj.

— Adiauh, Nikolao Ivanich! — kriis Margarita dancetante antauh li.

Nikolao Ivanich mirghemis kaj ekrampis sur la benko, konvulsie palpante ghin per la manoj kaj faliginte teren sian tekon.

— Adiauh por chiam! Mi forflugas, — superkriis la valson Margarita. Chi tiam shi komprenis, ke la chemizon shi neniel bezonas, kaj, malice ridegante, shi jhetis ghin sur la kapon de Nikolao Ivanich. Blindigite, li falis de la benko sur la pavimbrikojn de la vojeto.

Margarita sin turnis por jheti lastan rigardon sur la domon, kie shi tiom longe suferis, kaj en la flame hela fenestro shi vidis la misforman pro mirego vizaghon de Natasha.

— Adiauh, Natasha! — kriis Margarita kaj fiksis la balailon supren, — nevidebla, nevidebla, — shi kriis ankorauh pli lauhte, kaj inter la branchoj de la acero, vipintaj shin sur la vizaghon, super la pordego shi elflugis en la strateton. Post shin impetis la tute furiozighinta valso.

<p>CHAPITRO 21</p><p>LA FLUGO</p>

Nevidebla kaj libera! Nevidebla kaj libera! Iom fluginte lauh sia strateto, Margarita deturnis la balailon kaj rajdis en alian, kiu orte krucis la unuan. Tiun kurban, longan strateton kun ghiaj ruinighantaj kaj reflikitaj fasadoj, kun la kaduka pordo de la petrolbutiko kie oni vendas kerosenon per mezurkrucoj kaj kontrauhinsektajn rimedojn en flakonoj, shi trapasis en unu momento kaj tiam komprenis, ke kvankam absolute libera kaj nevidebla, shi tamen ech en la delico bezonas almenauh iom da prudento. Nur iel mirakle shi sukcesis ekbremsi kaj tiel eviti mortan kunpushighon kontrauh malnova, oblikvighinta stratlanterno che la angulo. Ghin preterpasinte, shi pli firme chirkauhprenis la balailon kaj iom malrapidigis sian flugon, atentante la elektrodratojn kaj la anoncshildojn pendigitajn super la trotuaro.

La tria strateto kondukis rekte al la strato Arbat’. Margarita jam facile regis la balailon, shi komprenis, ke ghi obeas ech malplejan ektushon de shia mano auh gambo, kaj ke, flugante super la urbo, oni devas esti tre atenta kaj ne tro ekstravaganci. Krome, ankorauh en la strateto shi konstatis, ke tute certe la pasantoj ne vidas la flugantinon. Neniu levis la kapon, neniu kriis «rigardu, rigardu!», neniu jhetighis flanken, shrikis, svenis auh ridegachis.

Margarita flugis senbrue, tre malrapide kaj nealte, proksimume je la nivelo de la dua etagho. Kaj tamen, tuj antauh la turno al la blindige luma Arbat’, shi iomete eraris kaj per la shultro pushighis kontrauh lumanta disko sur kiu estis pentrita sago. Tio shin kolerigis. Shi haltigis la obeeman balailon, iomete deflugis flanken, poste subite atakis la diskon kaj per la ekstremo de la tenilo ghin frakasis. La rompopecoj tinte shutighis malsupren, la pasantoj dissaltis, ie oni ekfajfis kaj Margarita, plenuminte tiun senutilan faron, ekridegis. «Che Arbat’ mi devos esti ankorauh pli atenta» shi pensis, «tie pendas tiom da ajnajhoj, ke oni apenauh povos sin malimpliki». Shi plonghis sub la dratan araneajhon. Sub Margarita flosis la tegmentoj de trolebusoj, auhtobusoj, personaj auhtomobiloj, kaj de supre shajnis al shi, ke lauh la trotuaroj fluas kaskedriveroj. De tiuj riveroj kelkloke forbranchighis rojoj perdighantaj en la fajraj fauhkoj de la noktaj vendejoj.

«Fi, kia kacho!» incitite pensis Margarita, «tie oni apenauh povas movigheti». Shi flugis trans Arbat’, levighis pli alten, al la kvaraj etaghoj, kaj preter la blindige brilaj lumtuboj de la strat’angula teatrejo shi rajdis en mallarghan strateton kun altaj domegoj. Chiuj fenestroj estis malfermitaj kaj el chiu fenestro auhdighis radiomuziko. Pro pura esploremo Margarita shovis la kapon en unu el ili. Shi vidis kuirejon. Du primusoj blekis sur la fornoplato, apude staris du virinoj, chiu kun kulero en la mano, kaj kvereletis.

— Oni malshaltu la lumon kiam oni forlasas la necesejon, jen kion mi diru al vi, Pelagia Petrovna, — diris unu virino, antauh kiu vaporis kaserolo kun ia kuirajho, — alie ni postulos vian elloghejigon!

— Vi prefere zorgu pri viaj propraj aferoj, — respondis la alia.

Перейти на страницу:

Похожие книги