Tute faciliginte sian animon, Margarita flugis en la dormochambron, kaj post shi tuj enkuris Natasha sharghite je vestajhoj. Kaj je la sekva momento chion, kion shi portis, lignan vest’arkon kun robo, puntotukojn, bluajn silkajn shuojn kun strechiloj kaj zoneton — chion chi shi lasis fali sur la plankon kaj mirsvingis la liberighintajn manojn.

— Chu bela? — lauhte kriis Margarita per rauhkighinta vocho.

— Kiel do? — flustris Natasha kaj pashis malantauhen, — kiel vi tion faras, Margarita Nikolavna?

— Tio estas la kremo! La kremo, la kremo! — respondis Margarita, almontrante la brilegan oran skatoleton kaj turnante sin antauh la spegulo.

Natasha, forgesinte pri la chifita robo sur la planko, kuris al la spegulo kaj per brule avidaj okuloj fikse rigardis la reston de la shmirajho. Shiaj lipoj ion flustris. Shi sin returnis al Margarita kaj eligis kun iel pia admiro:

— La hauhto! Kia hauhto, chu? Margarita Nikolavna, ja ghi lumas, via hauhto. — Chi tiam shi rekonsciighis, kuris al la robo, ghin levis kaj komencis elskui.

— Lasu! Lasu! — kriis al shi Margarita, — lasu chion al la diablo! Auh ne, prenu ghin por memoro. Mi diras ja, prenu por memoro. Chion prenu, kio estas en la chambro.

Stuporighinte, Natasha kelkan tempon senmove rigardis al Margarita, poste sin jhetis al shi sur la kolon, shin kisis kaj kriis:

— Satena! Ghi lumas! Satena! Kaj la brovoj, la brovoj!

— Prenu la tutan chifonaron, prenu la parfumojn, kashu chion en vian shrankokeston, — kriis Margarita, — tamen la juvelajhojn ne tushu, por ke oni vin ne akuzu pri shtelo.

Natasha amasigis bulon el tio, kio trovighis che shia mano — roboj, shuoj, shtrumpoj kaj subvestoj — kaj kuris for el la dormochambro.

Je tiu momento de la kontrauha flanko de la strateto, el malfermita fenestro, shprucis tondra virtuozvalso kaj auhdighis ronrono de auhtomobilo veturinta al la pordego.

— Tuj telefonos Azazello! — ekkriis Margarita auhskultante la valson shauhmi en la strateto, — li tuj telefonos! Kaj la alilandano estas sendanghera! Jes, nun mi komprenas, li estas sendanghera!

La auhtomobilo ekbruis forveturante de la pordego. Klakis la stratpordo kaj de sur la pavimeroj de la vojeto auhdighis pashoj.

«Venas Nikolao Ivanich, mi rekonas la pashadon», pensis Margarita, «mi faru adiauhe ion tre interesan kaj amuzan».

Margarita shirtiris la kurtenon flanken kaj sidigis sin sur la fenestrobreton profile, per la manoj shi chirkauhprenis la genuojn. La luna lumo lekis shian dekstran flankon. Margarita levis la vizaghon al la luno kaj faris meditan, poezian mienon. La pashoj klakis ankorauh unu auh du fojojn, poste subite chesis. Ankorauh kelkan tempon Margarita admiris la lunon, poste shi bonedukite suspiris, turnis la kapon al la ghardeno kaj efektive vidis Nikolaon Ivanich, la loghanton de la ter’etagho. La luno vershis sur lin helan lumon. Li sidis sur la benko kaj chio atestis, ke li sinkis sur ghin tute subite. La nazumo sur lia vizagho oblikvighis, sian tekon li premis per ambauh manoj.

— Ah, bonan vesperon, Nikolao Ivanich, — per melankolia vocho diris Margarita, — bonan vesperon! Vi havis kunsidon, chu?

Nikolao Ivanich ne respondis al tio.

— Kaj mi, — dauhrigis Margarita elshovante sin plie en la ghardenon, — mi, kiel vi vidas, sidas sola, enuas, rigardas la lunon kaj auhskultas la valson.

Per la maldekstra mano shi tushis sian tempion, ordigante harfasketon, poste kolere diris:

— Tio estas malghentila, Nikolao Ivanich! Finfine mi estas ja sinjorino! Kaj estas impertinentajho ne respondi, kiam oni vin alparolas!

Nikolao Ivanich, klare videbla en la lunlumo ghis la lasta butoneto de sia griza veshto, ghis la malpleja hareto de sia blonda, pinte tondita mentonbarbo, subite prezentis sovaghan rikanon, levighis de la benko kaj, evidente, pro sia ekstrema embaraso, anstatauh levi la chapelon eksvingis la tekon flanken kaj fleksis la gambojn kvazauh preparante sin al kauhrdanco.

— Ahh, kia vi estas enuiga ulo, Nikolao Ivanich, — dauhrigis Margarita, — kaj ghenerale vi chiuj tiel min tedas, ke mi ech ne povas tion al vi esprimi, kaj mi estas tiom felicha, ke mi vin adiauhas! La diablo vin prenu!

Chi tiam malantauh shia dorso en la dormochambro ekstridis la telefono. Forgesinte pri Nikolao Ivanich, Margarita impetis de la fenestrobreto kaj deshiris la auhdilon.

— Parolas Azazello, — diris la vocho en la auhdilo.

— Kara, kara Azazello! — ekkriis Margarita.

— Tempas! Elflugu, — diris Azazello en la auhdilo, kaj lauh lia tono estis evidenta, ke al li agrablas la sincera, ghoja impulso de Margarita, — kiam vi flugos super la stratpordego, kriu «Nevidebla!». Poste iom flugadu super la urbo, por vin kutimigi, kaj poste — suden, for el la urbo, kaj rekte al la rivero. Oni vin atendas!

Перейти на страницу:

Похожие книги