Inter la ĉeestantoj ŝi tuj rekonis Azazellon, nun li surhavis frakon kaj staris ĉe la kaploko de la lito. Tiu eleganta Azazello neniel similis la rabiston, kia li aspektis konatiĝante kun ŝi en la Aleksandra ĝardeno; nun li tre galante sin klinis salutante Margaritan.

La nuda sorĉistino, tiu sama Hella, kiu tiom konfuzis la honorindan bufediston de Varieteo, kaj — ho ve! — tiu sama kiun, feliĉe, fortimigis la kokokrio en la nokto de la fama spektaklo, sidis sur la tapiŝeto antaŭ la lito, turnmovante en kaserolo ion, kio produktis abundan sulfuran vaporon.

Krom tiuj du, en la ĉambro estis grandega nigra virkato, kiu sidis antaŭ la ŝaka tablo tenante en la dekstra antaŭa piedo ŝakĉevalon.

Hella ekstaris kaj sin klinis antaŭ Margarita. Same faris la kato: ĝi desaltis de la tabureto, riverencis movante la dekstran malantaŭan piedon, lasis fali la ĉevalon kaj rampis sub la liton por serĉi la pecon.

Ĉion ĉi Margarita, duonviva pro timo, vidis malklare en la perfida kandela lumo. Ŝian rigardon katenis la lito, ja sur ĝi sidis tiu, kiun antaŭ nelonge, ĉe la Patriarĥa, la kompatinda Ivano provis konvinki, ke la diablo ne ekzistas. Tiu neekzistanto nun sidis sur la lito.

Du okuloj rigardis ŝin rekte en la vizaĝon. La dekstra, en kies profundo brilis ora fajrero, traboranta ĉiun ajn ĝis la fundo de ties animo; la maldekstra, nigra kaj malplena, kvazaŭ mallarĝa kudriltruo, kvazaŭ aperturo de senfunda puto de ĉiaj mallumo kaj ombroj. La vizaĝo de Voland estis oblikva, la dekstra buŝ’angulo estis tirita malsupren, sur la alta kalva frunto paralele al la pintaj brovoj estis ĉizitaj profundaj sulkoj. La haŭto de lia vizaĝo ŝajnis por ĉiam forbruligita per sunbruniĝo.

Voland larĝe sin disetendis sur la lito, li surhavis nur longan noktoĉemizon, malpuran kaj flikitan ĉe la maldekstra ŝultro. Unu nudan kruron li estis tirinta sub sin, la alia estis metita sur la piedbenkon; ĝuste la genuon de ĉi tiu malhela gambo Hella ŝmiris per la vaporanta linimento.

Ankoraŭ unu afero, kiun Margarita rimarkis sur la nekovrita senhara brusto de Voland, estis skarabo, fajne ĉizita el malhela ŝtono, pendanta je ora ĉeneto kaj surhavanta skribsignojn sur la dorso. Apud Voland, sur la lito, sur peza postamento staris globuso, stranga, kvazaŭ viva, kaj de unu flanko prilumata de la suno.

Kelkajn sekundojn estis silento. «Li min ekzamenas» pensis Margarita kaj per volstreĉo ŝi provis estingi la tremon de siaj genuoj.

Fine Voland ekparolis, li ridetis kaj pro tio lia fajrera okulo ŝajnis ekflami:

— Mi vin salutas, reĝino, kaj mi petas pardoni al mi mian negliĝon.

Lia voĉo estis tiom malalta, ke je kelkaj vortoj ĝi sinkis en la raŭkon.

Voland prenis de sur la lito longan spadon, sin klininte serĉmovis ĝin sub la kuŝejo kaj diris:

— Eliĝu! La partio estas abolita. Nia gastino venis.

— Nepre ne, — siblis ĉe la orelo de Margarita maltrankvila sufloraĵo de Kerubjev.

— Nepre ne… — ŝi komencis.

— Messire… — elspiris Kerubjev en ŝian orelon.

— Nepre ne, messire, — superregante sin, nelaŭte sed klare respondis Margarita. Ŝi ridetis kaj aldonis: — Mi vin petegas, ne interrompu la partion. Mi konjektas, ke la ŝakaj revuoj pagus nemalmulte da mono por havi la eblon ĝin aperigi.

Azazello mallaŭte kaj aprobe gruntis, Voland atente rigardis Margaritan kaj rimarkis, kvazaŭ parolante al si mem:

— Jes, pravas Kerubjev! Kiel fantazie miksiĝas la kartaro! La sango!

Li etendis la manon kaj geste vokis Margaritan. Ŝi proksimiĝis sen senti la plankon sub la nudaj piedoj. Voland metis sian pezan, kvazaŭ ŝtonan — sed ankaŭ flame ardan — manon sur ŝian ŝultron, ŝin puŝis al si kaj sidigis sur la liton.

— Nu, ĉar vi estas tiom ĉarme afabla, — li diris, — cetere, ĝuste tion mi atendis, do, ni ne ceremoniaĉu, — li denove sin klinis al la litrando kaj kriis: — Kiom ankoraŭ daŭros tiu subita farso? Elvenu, malbeninda hansvursto!

— La ĉevalo perdiĝis, — respondis la kato el sub la lito per voĉo sufokata kaj falsa, — ĝi ien forgalopis, kaj anstataŭ ĝin mi trovas nur ranon.

— Ĉu vi imagas, ke ĉi tie estas foirejo? — ŝajnigante koleron demandis Voland, — nenia rano estis sub la lito! Lasu por Varieteo tiujn banalajn trukojn. Se vi ne aperos tuj, la partion ni kalkulu malgajnita de vi, sakra dizertinto!

— Neniokaze, messire! — kriegis la kato, kaj en palpebruma daŭro ĝi elrampis el sub la lito kun la ĉevalo en la antaŭa piedo.

— Mi rekomendas al vi… — apenaŭ komencinte la prezentadon, Voland tuj sin interrompis: — Ne, mi ne povas trankvile rigardi tiun pajacon. Vidu, kion ĝi faris el si sub la lito.

Starante sur la malantaŭaj piedoj, la polvomakulita kato ceremonie sin klinis antaŭ Margarita. Nun sur ĝia kolo estis blanka fraka bantkravato kaj sur la brusto ĝi havis perlamotan sinjorinan binoklon pendantan je rimeneto. Krome, la lipharoj de la kato estis orizitaj.

— Kion vi faris! — ekkriis Voland, — kial vi orizis la lipharojn? Kaj pro kiu diablo vi surmetis la kravaton, se vi ne surhavas eĉ pantalonon?

Перейти на страницу:

Похожие книги