«Nu, tiun apartamenton li ŝanĝis kontraŭ du loĝejoj en diversaj distriktoj de Moskvo: la unu havis tri, kaj la alia du ĉambrojn. Konsentu, ke nun la nombro de ĉambroj iĝis kvin. La unuan li ŝanĝis kontraŭ du apartaj apartamentoj duĉambraj, kaj iĝis posedanto, kiel vi komprenas, de ses ĉambroj, verdire, disĵetitaj en plena malordo tra tuta Moskvo. Jam li estis preparanta la lastan kaj plej brilan pirueton, anonci per gazeto, ke li ŝanĝas ses ĉambrojn en diversaj distriktoj de Moskvo kontraŭ unu kvinĉambra loĝejo sur Zemljanoj-Val, kiam lia agado subite ĉesis pro kialoj, de li nedependaj. Supozeble ankaŭ nun li havas ĉambron, sed mi riskus aserti, ke ĝi situas ekster Moskvo. Degnu agnoski, ke tiu ruzulo estas pli kurioza ol via ŝatata kvina dimensio!

Margarita eĉ unu vorton ne diris pri la kvina dimensio — ja Kerubjev mem pri ĝi parolis — tamen ŝi gaje ridis aŭskultante la rakonton pri la loĝeja fripono. Kerubjev daŭrigis:

— Tamen al la afero, Margarita Nikolavna. Vi estas virino tre inteligenta kaj sendube vi jam komprenis, kiu estas nia gastiganto.

Margarita sentis sian koron fari fortan baton kaj kapjesis.

— Nu jes, tre bone, — diris Kerubjev, — ni estas malamikoj de ĉia prisilento kaj sekretemo. Ĉiujare messire donas unu balon. Oni nomas ĝin la printempa balo de la plenluno, aŭ la balo de la cent reĝoj. Da gastoj! — ĉi tiam Kerubjev metis la manon sur sian vangon, kvazaŭ pro dentodoloro, — cetere, mi esperas, ke vi mem ĉion vidos. Nu, messire ne havas edzinon, vi, sendube, tion komprenas. Tamen estas bezonata balmastrino, — Kerubjev disetendis siajn brakojn, — vi mem juĝu, ja sen mastrino…

Margarita aŭskultis lin, penante ne eligi eĉ unu vorton, ŝi sentis malvarmon sub la koro, la espero pri feliĉo estis kapturna.

— Estiĝis tradicio, — plu parolis Kerubjev, — ke la balmastrino, unue, havu la nomon Margarita, kaj due, ke ŝi estu lokanino. Do, degnu atenti, ke ni vojaĝas, kaj nuntempe estas en Moskvo. Cent dudek unu Margaritajn trovis ni en Moskvo, kaj ĉu vi kredos? — Kerubjev malespere frapis sin sur la gluteon, — neniu ajn taŭgas! Sed fine la favora sorto…

Kerubjev esprimive rikanis klinante sian korpon, kaj Margarita refoje sentis malvarmon ĉe la koro.

— Resume! — ekkriis Kerubjev, — tute koncize: ĉu vi bonvolos akcepti tiun devon?

— Mi akceptas, — firme respondis Margarita.

— Decidite! — diris Kerubjev; levinte la lampon li aldonis: — Bonvolu sekvi min.

Ili iris inter la kolonoj kaj fine atingis alian salonon, kie forte odoris je citrono, kie aŭdiĝis susuroj kaj io tuŝis la kapon de Margarita. Ŝi skuiĝis.

— Ne timu, — miele trankviligis ŝin Kerubjev prenante ŝian brakon, — tio estas la balaj artifikoj de Behemoto, nenio plia. Ĝenerale mi aŭdacas konsili al vi, Margarita Nikolavna, neniam kaj neniun timi. Tio estas malprudenta. La balo estos pompa, tion mi ne kaŝu. Ni vidos personojn, la amplekso de kies potenco siatempe estis tre granda. Sed, vere, se oni konsideras, kiom mikroskope malgranda estas ilia povo kompare kun la povo de tiu, al kies sekvantaro mi havas la honoron aparteni, do, tio impresas komike, mi eĉ diru, melankolie. Cetere, vi mem havas reĝan sangon.

— Kial, reĝan sangon? — timigite flustris Margarita, sin premetante al Kerubjev.

— Ah, reĝino, — kokete babilis Kerubjev, — la aferoj de la sango estas la plej komplikaj aferoj de la mondo! Se oni pridemandus kelkajn praavinojn — precipe tiujn el ili, kiuj havis la reputacion de modestulino — plej mirindaj sekretoj aperus, estimata Margarita Nikolavna. Mi neniel malpravos, se parolante pri tio mi mencios kaprice miksatan kartaron. Estas aferoj, por kiuj validas nek la sociordaj baroj, nek la ŝtataj limoj. Mi sufloru: franca reĝino, kiu vivis en la dek sesa jarcento, estus, probable, tre surprizita, se oni ŝin informus, ke ŝian ĉarman pra-pra-pra-pra-nepinon mi, post multaj jaroj, brak-al-brake kondukos tra la balaj salonoj en Moskvo. Sed ni jam venis!

Kerubjev blov’estingis sian lampon, ĝi malaperis el lia mano kaj Margarita ekvidis lumstrieton kuŝi sur la planko, antaŭ ŝi, sub malhela pordo. Sur tiun pordon Kerubjev mallaŭte frapetis. Margarita tiel ekscitiĝis, ke ŝiaj dentoj klakis kaj malvarmo trakuris ŝian dorson.

La pordo malfermiĝis. La ĉambro estis negranda. Ŝi vidis larĝan kverklignan liton kun ĉifitaj, malpuraj tukoj kaj kuseno. Antaŭ la lito staris kverka tablo kun ĉizitaj piedoj, sur ĝi altis kandelabro kies sep ingoj havis la formon de grandkrifa birda piedo. En la oraj birdpiedoj brulis dikaj vaksaj kandeloj. Krome, sur la tablo estis granda ŝaktabulo kun mirinde fajne faritaj figuretoj. Sur trivita tapiŝeto staris negranda piedbenko. Estis ankoraŭ unu tablo, sur kiu staris ora kaliko kaj alia kandelabro kun serpentformaj branĉoj. En la ĉambro odoris je sulfuro kaj peĉo, la ombroj de la kandelabroj interkruciĝis sur la planko.

Перейти на страницу:

Похожие книги