Tuj de malantaŭ tomba monumento aperis nigra mantelo. En la lunlumo ekbrilis kojnodentego kaj Margarita rekonis Azazellon. Tiu geste invitis ŝin surbalaiĝi, mem saltis sur longan rapiron, ambaŭ leviĝis en la aeron kaj post kelkaj sekundoj rimarkite de neniu surteriĝis apud la n-ro 302-
Sub la pordega arko, kien ili sin direktis portante subbrake siajn rapiron kaj balailon, Margarita rimarkis viron kun mola kaskedo kaj altaj botoj, kiu ŝajnis langvore atendi iun. Kiom ajn malbruaj estis la paŝoj de Azazello kaj Margarita, la sole staranta homo ilin aŭdis kaj faris abruptan movon, ne komprenante, kiu pasas.
Duan viron, mirinde similan al la unua, ili renkontis antaŭ la pordo de la sesa enirejo. Denove okazis tio sama. Paŝoj… La viro rapide sin turnis kaj malsereniĝis. Kiam la pordo malfermiĝis kaj refermiĝis, li impetis post la nevideblajn enirintojn, rigardis en la ŝtuparejon sed, kompreneble, neniun vidis.
La tria, ekzakta kopio de la dua, kaj sekve, ankaŭ de la unua, deĵoris sur la ŝtuparplaceto de la tria etaĝo. Li fumis fortan cigaredon, kaj pasante preter li Margarita plurfoje tusis. La fumanto salte leviĝis de sia benko, streĉe rigardis ĉirkaŭen, iris al la balustrado, rigardis malsupren. Je tiu momento Margarita kaj ŝia akompananto jam estis ĉe la pordo de la apartamento n-ro 50. Ili ne sonorigis, Azazello senbrue malfermis la pordon per sia ŝlosilo.
La unua afero, kiu surprizis Margaritan, estis la malhelo en kiun ŝi paŝis. Nenio estis videbla, kvazaŭ en kripto, kaj por ne mispaŝi ŝi nevole kroĉiĝis je la mantelo de sia akompananto. Sed ĉi tiam malproksime supre ekbrilis flameto de lampo venanta renkonten. Sen halti, Azazello prenis de sub la brako de Margarita la ŝvabrilon, kaj ĝi senbrue malaperis en la malhelo. Ili komencis suriradi larĝajn ŝtupojn, kiuj al Margarita ŝajnis sennombraj. Estis neimagebla, ke la antaŭĉambro de ordinara Moskva apartamento povus ampleksi tian kvankam nevideblan, sed klare sentatan, mirinde senfinan ŝtuparon. Tamen la suriro finiĝis kaj Margarita komprenis, ke ŝi staras sur placeto. La flameto venis tute proksimen, kaj en ĝia lumo Margarita vidis la vizaĝon de alta maldika viro en nigro, kiu tenis la lampon en sia mano. Ĉiu ajn, kiu dum la lastaj tagoj havis la malfeliĉon troviĝi sur lia vojo, sendube tuj lin rekonus eĉ en la malforta lumo de la flamlangeto. Li estis Kerubjev, alinome Fagoto.
Cetere, la aspekto de Kerubjev tre ŝanĝiĝis. La trembrilan lumeton spegulis ne la fendita nazumo, kiun jam antaŭ longe endus forĵeti en la rubujon, sed monoklo, verdire, same fendita. La etaj lipharoj sur la senhonta vizaĝo estis frizitaj kaj pomaditaj, kaj nigra li aspektis tial, ke li surhavis frakon. Blankis nur lia brusto.
La magiisto, kapelestro, sorĉisto, ĉiĉerono aŭ la diablo scias, kio fakte — unuvorte, Kerubjev — salute kapoklinis kaj svingis la lampon en larĝa gesto, invitante Margaritan lin sekvi. Azazello malaperis.
«Mirinde stranga vespero!» pensis Margarita. «Al ĉio mi estis preparita, krom al ĉi tio! Ĉu paneis ĉe ili la elektro? Sed la plej frapa estas la amplekso de tiu ejo. Kiel ĉio ĉi povas enŝoviĝi en Moskvan apartamenton? Tutsimple neniel.»
Kiom ajn malforta estis la lumo de la lampo, tamen Margarita komprenis, ke ŝi estas en nemezureble vasta salonego, kiu krome havas kolonaron, senluman kaj, laŭ la unua impreso, senfinan. Antaŭ sofo Kerubjev haltis, metis la lampon sur apudan soklon, geste invitis Margaritan sidiĝi kaj mem restis stari en pentrinda pozo, sin apogante sur la soklon.
— Permesu, ke mi min prezentu, — li knaris, — Kerubjev. Vi miras, ke mankas lumo, ĉu? «Pro ŝparemo», certe, vi pensas. Neniel ajn! La unua venonta ekzekutisto, ekzemple unu el tiuj, kiuj hodiaŭ, iom pli malfrue, havos la honoron kisi vian genuon, forhaku mian kapon sur tiu sama soklo, se estas tiel. Tutsimple
Kerubjev plaĉis al Margarita, lia kraka babilado efikis ŝin trankvilige.
— Ne, — ŝi respondis, — pleje mi miras pri tio, kie la tuto enestas. — Per larĝa gesto de sia brako ŝi montris la nemezureblon de la salonego.
Kerubjev dolĉe rikanis, pro kio ombroj movetis en la faldoj de lia nazo.
— La plej simpla el ĉio! — li respondis. — Ĉiu sperta pri la kvina dimensio tute facile povas vastigi ejon ĝis la dezirata amplekso. Mi eĉ kuraĝas aserti, estimata sinjorino, ke ĝis diable granda amplekso! Cetere, — plu babilis Kerubjev, — mi konis homojn, kiuj sen koncepti la kvinan dimension aŭ ion ajn faris perfektajn miraklojn koncerne la plivastigon de sia loĝejo. Ekzemple, oni rakontis al mi, ke iu urbano, ricevinte triĉambram apartamenton ĉe Zemljanoj-Val, sen ia ajn kvina dimensio aŭ simila umo kaporompa tuj transformis ĝin en kvarĉambran helpe de simpla vando, per kiu li dividis unu el la ĉambroj.