— Ne konvenas ke kato surhavu pantalonon, messire, — tre dignoplene respondis la kato, — ĉu vi volus, ke mi ankaŭ botojn surmetu? Botvestita kato ekzistas nur en la fabeloj, messire. Aliflanke, ĉu iam ajn okazis al vi vidi iun ajn partopreni balon senkravate? Mi ne intencas min ridindigi kaj riski, ke oni min elpelu! Ĉiu ornamas sin laŭ sia povo. Konsideru, ke la dirita rilatas ankaŭ al la binoklo, messire!

— Sed la lipharoj?..

— Mi ne komprenas, — seke replikis la kato, — ja vi toleras, ke hodiaŭ, sin razante, Azazello kaj Kerubjev sin surŝutis per blanka pudro, do kial ĝi estas pli bona ol la ora? Mi pudris miajn lipharojn, jen ĉio! Estus alia afero, se mi estus min razinta! Razita kato vere estas abomenaĵo, mi pretas mil fojojn konsenti tion. Tamen mi vidas, — en la voĉo de la kato ektremis ofendiĝo, — ke oni min ĉikanas, diskriminacias, do antaŭ mi staras serioza problemo: ĉu entute mi partoprenu la balon? Kion vi diros pri tio, messire?

Pro la ofendo la kato tiel disŝveliĝis, ke ĝi ŝajnis tuj krevonta.

— Ah, fripono, fripono, — skuante la kapon diris Voland, — ĉiun fojon, kiam ĝi vidas sian partion senespera, ĝi komencas blagi kiel la lasta ĉarlatano sur la ponto. Tuj sidiĝu kaj ĉesigu tiun vortlakson.

— Mi sidos, — respondis la kato sin sidigante, — tamen mi protestu rilate la lastan. Miaj paroloj estas ne vortlakso, kiun esprimon vi bonvolas uzi en ĉeesto de sinjorino, sed vico de fortike pakitaj silogismoj, kies valoron aprezus tiaj kompetentuloj, kiel Seksto Empiriko, Marciano Kapelo, kaj eble eĉ Aristotelo mem.

— Ŝakon al la reĝo! — diris Voland.

— Bonege, bonege, — reagis la kato, kaj komencis ekzameni la ŝaktabulon tra la binoklo.

— Do, — Voland sin turnis al Margarita, — mi prezentas al vi, donna, mian sekvantaron. Ĉi tiu, la stultumanto, estas la kato Behemoto. Kun Azazello kaj Kerubjev vi jam konatiĝis, nun mi rekomendas mian servistinon Hella. Ŝi estas lerta, inteligenta, kaj ne ekzistas tia servo, kiun ŝi ne povus plenumi.

La belulino Hella ridetis, turninte al Margarita siajn verdetajn okulojn, sen ĉesi ĉerpi la linimenton per manplato kaj ŝmiri ĝin sur la genuon.

— Do, jen ĉio, — finis Voland kaj grimacis kiam Hella iom pli forte premis lian genuon, — la kompanio, kiel vi vidas, estas negranda, miksa kaj senartifika. — Li silentiĝis kaj turnis la globuson. Ĝi estis vera majstraĵo: la bluaj oceanoj ondis, la polusĉapo aspektis plej aŭtente — glacia kaj neĝa.

Dume sur la tabulo estis paniko. La reĝo en la blanka mantelo tute konsternite turnadis sin sur sia kvadrato tien kaj reen, malespere levante la brakojn. Tri blankaj peonoj, landskneĥtoj kun halebardo, perplekse rigardis la kurieron svingi sian oficiran spadon kaj montri antaŭen, kie sur du najbaraj kvadratoj, unu blanka kaj unu nigra, vidiĝis la nigraj kavaliroj de Voland, rajdantaj du ardajn, stamfantajn ĉevalojn.

Margaritan tre interesis kaj impresis tio, ke la ŝakpecoj estis vivaj.

La kato forprenis la binoklon de siaj okuloj kaj neforte puŝetis sian reĝon sur la dorson. Senespera, tiu kaŝis sian vizaĝon en la manoj.

— Malbonas la afero, kara Behemoto, — diris Kerubjev mallaŭte kaj malice.

— La pozicio estas grava sed ne senŝanca, — respondis Behemoto, — eĉ pli ol tio: mi plene certas pri la fina venko. Mi nur funde analizu la situacion.

Tiun analizon la kato komencis plenumi en iom stranga maniero: aranĝante grimacojn kaj okulumante al sia reĝo.

— Senutile, — rimarkigis Kerubjev.

— Aj! — ekkriis Behemoto, — la papagoj disflugis, kion ja mi antaŭdiris!

Fakte, ie malproksime aŭdiĝis susuro de multnombraj flugiloj. Kerubjev kaj Azazello impetis for.

— Ah, la diablo vin prenu kun viaj balaj fantazioj! — grumblis Voland sen levi la rigardon disde sia globuso.

Apenaŭ Kerubjev kaj Azazello malaperis, tuj la grimacado de Behemoto duobliĝis. La blanka reĝo finfine komprenis la instigon, li subite deŝiris sian mantelon, ĵetis ĝin sur la kvadraton kaj forkuris de la tabulo. La kuriero surmetis la mantelon sur siajn ŝultrojn kaj okupis lian lokon. Revenis Kerubjev kaj Azazello.

— Blago, kiel ĉiam, — grumblis Azazello, oblikve rigardante Behemoton.

— Al mi ŝajnis, ke mi aŭdas ilin, — respondis la kato.

— Nu, kiom ankoraŭ tio daŭros? — demandis Voland, — ŝakon al la reĝo.

— Verŝajne, mi misaŭdis, mon maître, — respondis Behemoto, — la reĝo ne ŝakas nek ŝakigeblas!

— Mi ripetas, ŝakon al la reĝo.

— Messire, — respondis la kato per false zorgema voĉo, — vi trolaciĝis: la reĝo ne estas minacata!

— La reĝo okupas la kvadraton g2, — sen rigardi la tabulon diris Voland.

— Messire, mi estas konsternita, — hurlis la kato, aranĝante sur sia muzelo terurmienon, — sur tiu kvadrato ne estas reĝo!

— Kiel do? — demandis Voland surprizite kaj rigardis la tabulon, kie la kuriero staranta sur la reĝa kvadrato sin forturnis kaŝante sian vizaĝon per la mano.

— Ah, vi kanajlo, — diris Voland mediteme.

Перейти на страницу:

Похожие книги