— Messire! Refoje mi apelacias al la logiko, — ekparolis la kato, premante la antaŭajn piedojn al la brusto, — se ludanto deklaras ŝakon al la reĝo dum eĉ la rememoro pri tiu reĝo jam forviŝiĝis de la tabulo, tian ŝakon oni konsideras nevalida.

— Ĉu vi rezignas aŭ ne? — kriis Voland per timinda voĉo.

— Permesu, ke mi iom pensu, — milde respondis la kato, metis la kubutojn sur la tablon, apogis la orelojn sur la piedoj kaj enpensiĝis. Post longa meditado ĝi fine diris: — Mi rezignas.

— Oni mortigu la obstinan beston, — flustris Azazello.

— Jes, mi rezignas, — diris la kato, tamen mi rezignas nur tial, ke mi ne povas ludi en la etoso de fi-persekuto fare de la enviuloj! — La kato sin levis, kaj la ŝakpecoj flugis en la skatolon.

— Hella, jam tempas, — diris Voland, kaj Hella malaperis el la ĉambro. — La gambo doloras, kaj nun tiu balo… — daŭrigis Voland.

— Permesu, — nelaŭte petis Margarita.

Voland fikse ŝin rigardis kaj movis al ŝi sian genuon.

La ŝmiraĵo, varmega kiel lafo, brulvundis ŝiajn manojn, sed Margarita sen malpleja grimaceto komencis enfroti ĝin sur la genuo, penante ne dolorigi la pacienton.

— Miaj korteganoj asertas, ke tio estas reŭmatismo, — Voland parolis sen deturni sian rigardon disde Margarita, — sed mi emas opinii, ke tiu doloro en la genuo estas memoraĵo pri ĉarma sorĉistino, kun kiu mi intime konatiĝis en la mil kvincent sepdek unua jaro en la Brokena montaro, sur la Diabla Ambono.

— Aĥ, ĉu tio eblas! — diris Margarita.

— Bagatelo! Post kelkaj tricent jaroj ĝi resaniĝos. Oni rekomendis al mi amason da medikamentoj, sed mi plu tenas min je la bonaj malnovaj hejmaj kuraciloj de mia avino. Mirindajn herbojn heredigis al mi la sakra maljunulino, mia avino! Alvorte, diru, ĉu vi suferas je io? Eble vi havas ian ĉagrenon, kiu venenas vian animon, ian aflikton?

— Ne, messire, ne estas tiel, — respondis la sagaculino Margarita, — kaj nun, kiam mi estas ĉe vi, mi sentas min tute bone.

— La sango estas granda afero, — sen evidenta interligo gaje diris Voland kaj aldonis: — Mi vidas, ke vin interesas mia globuso.

— Ho jes, mi neniam vidis tian peceton.

— Bona peceto. Verdire, mi malŝatas la radiofoniajn informbultenojn. La fraŭlinoj kiuj ilin voĉlegas malklare prononcas loknomojn. Krome, ĉiu tria el ili havas paroldifektojn, kvazaŭ intence oni tiajn selektus. Mia globuso estas multe pli oportuna, des pli, ke mi devas precize scii la eventojn. Ekzemple, ĉu vi vidas tiun terpecon, kies flankon lavas la oceano? Vidu, jen ĝi pleniĝas je fajro. Tie ĵus komenciĝis milito. Se vi proksimigos la okulojn, vi vidos ankaŭ la detalojn.

Margarita sin klinis al la globuso kaj vidis la kvadrateton de la tero ŝveli, pentriĝi per diversaj koloroj kaj ŝanĝiĝi en ion similan al reliefa mapo. Poste ŝi vidis mallarĝan rubandon de rivero kaj vilaĝon ĉe ĝia bordo. Dometo, kiu unue estis ne pli granda ol piza semo, kreskis ĝis la amplekso de alumetskatolo. Subite kaj senbrue ĝia tegmento disflugis supren, kun nubeto de nigra fumo, la muroj falis, tiel ke nenio restis de la duetaĝa skatoleto, krom amaseto da rubaĵo, de kiu leviĝis densa nigra fumo. Plu proksimiginte siajn okulojn Margarita vidis malgrandan figureton de virino, kiu kuŝis sur la tero, kaj en sangoflako apude, infaneton kun disĵetitaj brakoj.

— Prete, — ridetante diris Voland, — ĝi mortis senpeka. La laboro de Abadono estas neriproĉebla.

— Mi ne dezirus aparteni al tiuj, kontraŭ kiuj estas tiu Abadono, — diris Margarita, — kiun partion li subtenas?

— Ju pli longe mi kun vi parolas, — komplimentis Voland, — des pli mi konvinkiĝas, ke vi estas tre inteligenta. Li estas eksterordinare senpartia, kaj egale simpatias ambaŭ militantojn. Tial la rezultoj por ambaŭ partioj ĉiam estas egalaj. Abadono, — nelaŭte vokis Voland, kaj el la muro tuj paŝis maldika vira figuro kun malhelaj okulvitroj. Ial la okulvitroj tiom forte impresis Margaritan, ke ŝi nelaŭte ekkriis kaj premis sian vizaĝon al la kruro de Voland.

— Ĉesu do, — kriis Voland, — kiom nervozaj estas la nunaj homoj. — Per la manplato li larĝasvinge frapis ŝin sur la dorson, tiel ke ŝia tuta korpo resonis. — Ja vi vidas, ke li surhavas la okulvitrojn. Krome, neniam okazis, ke Abadono venus al iu ajn antaŭtempe. Kaj fine, mi estas ĉi tie. Vi estas mia gastino! Tutsimple mi volis montri lin al vi.

Abadono staris senmove.

— Ĉu oni povus lin peti, ke por unu sekundo li formetu la okulvitrojn? — demandis Margarita, sin premante al Voland kaj tremerante, jam ne pro timo sed pro scivolo.

— Ĝuste tion li ne faru, — serioze respondis Voland. Li mansvingis al Abadono kaj tiu malaperis. — Kion vi volas diri, Azazello?

— Messire, — respondis Azazello, — kun via permeso. Ni havas du fremdulojn: belulinon, kiu ploretas kaj petas, ke oni lasu ŝin ĉe ŝia sinjorino, kaj krom ŝin — pardonon — ŝian eksporkon.

— Strange kondutas la belulinoj, — rimarkis Voland.

— Tio estas Nataŝa, Nataŝa, — ekkriis Margarita.

— Nu, ŝi restu ĉe sia sinjorino. Kaj la porkon sendu al la kuiristoj!

Перейти на страницу:

Похожие книги