— La unuaj! — ekkriis Kerubjev, — sinjoro Ĵakvo kun la edzino. Mi prezentas al vi, reĝino, unu el la plej interesaj viroj! Fervora monfalsisto, ŝtatperfidulo, tamen tre kapabla alĥemiisto. Li famiĝis per tio, — flustris Kerubjev al Margarita en la orelon, — ke li venenis la amatinon de la reĝo. Tio ne estas banalaĵo! Rigardu, kiom li estas bela!

<p>ĈAPITRO 24</p><p>La Majstro retrovita</p>

En la dormoĉambro de Voland ĉio estis same kiel antaŭ la balo. Voland en sia ĉemizo sidis sur la lito, tamen Hella ne plu frotis lian genuon; sur la tablo kie antaŭe oni ludis ŝakon, ŝi estis aranĝanta noktomanĝon. Demetinte sian frakon, Kerubjev kaj Azazello sidis ĉe la tablo, kaj apud ili, nature, sin lokis la kato, kiu plu malvolis forlasi sian kravaton, kvankam ĉi tiu jam iĝis perfekta malpura ĉifonaĉo. Ŝanceliĝante Margarita venis al la tablo kaj kontraŭ ĝi sin apogis. Kiel antaŭe, Voland faris signon ke ŝi proksimiĝu kaj sidu apude.

— Nu, oni vin tute ellacigis, ĉu? — demandis Voland.

— Ho ne, messire, — respondis Margarita, sed apenaŭ aŭdeble.

— Noblesse oblige, — rimarkis la kato kaj verŝis al ŝi en ruĝvinan glason kristale klaran likvon.

— Ĉu tio estas vodko? — ŝi demandis per malforta voĉo.

Pro ofendiĝo la kato saltetis sur sia seĝo.

— Kion vi diras, reĝino? — li stertoris, — ĉu mi aŭdacus verŝi al damo vodkon? Ĝi estas pura alkoholo!

Margarita ridetis kaj provis forŝovi la vinglason.

— Trinku sen timo, — diris Voland, kaj ŝi tuj prenis la glason en la manon. — Hella, vin sidigu, — li ordonis kaj klarigis al Margarita: — La plenluna nokto estas nokto festa, kaj mi manĝas en la intima kompanio de miaj konfidenculoj kaj servistoj. Do, kiel vi vin sentas? Kiel pasis tiu laciga balo?

— Mireginde! — ekbabilis Kerubjev, — ĉiu estas ravita, enamiĝinta, frakasita, kiom da takto, kiom da lerto, logo, ĉarmo!

Voland silente levis sian glason kaj tintigis ĝin kontraŭ tiu de Margarita. Ŝi obeeme eltrinkis kun la penso ke pro la alkoholo tuj venos ŝia fino. Tamen okazis nenio malbona. Viva varmo disfluis en ŝia ventro, io mole puŝis ŝin sur la nukon, ŝi sentis siajn fortojn reveni, kvazaŭ ŝi vekiĝus post longa refreŝiga dormo, kaj krome, ŝi eksentis lupan malsategon. Kiam ŝi rememoris, ke ŝi nenion manĝis de la hieraŭa mateno, ĝi iĝis eĉ pli akra. Ŝi komencis avide gluti kaviaron.

Behemoto fortranĉis pecon da ananaso, ĝin surŝutetis per salo kaj pipro, ĝin manĝis kaj tiel brave renversis duan glaseton da alkoholo, ke ĉiuj aplaŭdis.

Post ke ankaŭ Margarita malplenigis sian duan glason, pli hele ekbrulis la kandeloj en la kandelabroj, kaj pli vigla iĝis la fajro en la kameno. Margarita sentis nenian ebrion. Enigante siajn blankajn dentojn en la viandon, ŝi ĝuegis la el ĝi fluantan sukon kaj samtempe observis Behemoton ŝmiri ostron per mustardo.

— Vi ankoraŭ metu sur ĉi ĉion kelkajn vinberojn, — mallaŭte diris Hella, per la kubuto puŝetante la katon en ties flankon.

— Bonvolu ne instrui al mi la vivon, — respondis Behemoto, — mi mem havas sufiĉan sperton pri festenado, jes, tute sufiĉan!

— Aĥ, kiel agrablas noktomanĝi ĝuste tiel, ĉe la kamenfajro, tute simple, — kraketis Kerubjev, — en intima rondo…

— Ne, Fagoto, — oponis la kato, — ankaŭ la balo havas siajn ĉarmon kaj grandiozon.

— Ĝi havas nek ĉarmon nek grandiozon, krome, tiuj idiotaj ursoj, kaj ankaŭ la tigroj ĉe la verŝtablo per sia blekado min preskaŭ migrenigis, — diris Voland.

— Jes, messire, — diris la kato, — se vi opinias, ke al ĝi mankas grandiozo, mi tuj obeeme aliĝos al tiu opinio.

— Vin gardu! — respondis Voland.

— Mi nur ŝercis, — humile diris la kato, — kaj koncerne la tigrojn, mi ilin rostigos.

— Tigraĵo ne estas manĝebla, — diris Hella.

— Ĉu tiel vi opinias? Tiam bonvolu aŭskulti, — replikis la kato, kaj kun plezure duonfermitaj okuloj Behemoto rakontis pri tio, kiel foje ĝi dum dek naŭ tagoj vagadis en dezerto, sin nutrante nur per la viando de tigro de ĝi mortigita. La kurioza rakonto interesis ĉiujn, kaj kiam la kato ĝin finis, ĉiuj ĥore ekkriis:

— Blago!

— La plej interesa en tiu blago estas tio, — diris Voland, — ke ĝi estas mensoga de la unua ĝis la lasta vorto.

— Ĉu tiel? Mensoga? — ekkriis la kato, kaj ĉiuj pensis ke ĝi tuj ekprotestos, sed anstataŭe Behemoto nur diris mallaŭte: — Inter ni juĝos la Historio.

— Diru, — plivigliĝinte post la vodko Margarita sin turnis al Azazello, — ĉu vi lin pafmortigis, la eksbaronon?

— Nature, — respondis Azazello, — kiel eblus lin ne pafmortigi? Li estis pafmortigenda.

— Mi tiel ekscitiĝis! — ekkriis Margarita, — tio okazis tiom neatendite.

— En tio estis nenio neatendita, — obĵetis Azazello, sed Kerubjev komencis ĝemadi kaj lamentadi:

— Kiel do oni ne ekscitiĝu? Mi mem sentis miajn genuojn tremi! Paf! Ek! La barono pum!

— Nemulte mankis ke mi havu atakon de histerio, — aldonis la kato, lekante kaviaron disde la kulero.

— Jen kion mi ne povas kompreni, — diris Margarita, kaj oraj brileroj de la kristaloj dancis en ŝiaj okuloj, — ĉu eblas ke ekstere oni ne aŭdis la muzikon kaj la tutan bruegon de la balo?

Перейти на страницу:

Похожие книги