Por signi sian repacigon, Hella kaj la kato interkisis. Oni reprenis la karton el sub la kuseno kaj ĝin ekzamenis. Neniu pikilo, krom la truita de Azazello, estis trafita.

— Tio ne estas ebla, — asertis la kato rigardante tra la karto la lumon de la kandelabro.

La gaja noktomanĝo pluis. La kandeloj gutetis en la kandelingoj, la kameno elverŝis en la ĉambron sekajn, bonodorajn varmoondojn. Satiĝinte, Margarita sidis beata, ŝi rigardis la grizviolajn ringojn ŝvebi de la cigaro de Azazello al la kameno, kie la kato kaptis ilin per la pinto de spado. Ŝi nenien deziris foriri, kvankam laŭ ŝia kalkulo jam estis malfrue. Konsidere ĉion okazintan, estis proksimume la sesa matene. Profitante paŭzon, ŝi turnis sin al Voland kaj hezite diris:

— Ŝajnas, ke mi devas iri… Malfruas.

— Kial hasti? — demandis Voland ĝentile sed sekete. La ceteraj silentis ŝajnigante sin absorbitaj pri la cigaraj fumrondoj.

— Jes, mi devas iri, — konfuzite pro ĉio ĉi diris Margarita kaj rigardis ĉirkaŭen, kvazaŭ serĉante mantelon aŭ balsurtuton. Subite ŝia nudeco komencis ŝin ĝeni. Silente Voland prenis el la lito sian grasan trivitan noktosurtuton kaj Kerubjev ĝin ĵetis sur ŝiajn ŝultrojn.

— Mi dankas al vi, messire, — apenaŭ aŭdeble diris Margarita kaj demande ekrigardis Volandon. Tiu respondis al ŝi per ĝentila kaj indiferenta rideto. Nigra malgajego ekpremis la koron de Margarita. Ŝi sin sentis trompita. Evidente, neniu intencas rekompenci ŝin pro ĉio kion ŝi faris dum la balo, same kiel neniu ŝin retenas. Krome, ŝi klare konsciis, ke ŝi ne havas kien iri de ĉi tie. La preterfluginta ideo, ke ŝi devos reveni en la palaceton, kaŭzis en ŝi internan eksplodon de malespero. Ĉu ŝi mem petu, kiel Azazello tente konsilis al ŝi en la Aleksandra ĝardeno? «Ne, por nenio ajn» — ŝi diris al si mem.

— Ĉion bonan, messire, — ŝi diris voĉe kaj pensis: «For, iel ajn for de ĉi tie, ekstere mi iros al la rivero kaj min dronigos».

— Nun sidiĝu, — subite ordonis Voland. La vizaĝo de Margarita ŝanĝis la koloron kaj ŝi sin sidigis. — Ĉu adiaŭonte vi deziras diri ion?

— Ne, nenion, messire, — fiere respondis Margarita, — krom tion, ke se vi ankoraŭ min bezonos, mi pretas volonte plenumi ĉion deziratan. Mi neniom laciĝis kaj la balo min tre amuzis. Tiom, ke se ĝi ankoraŭ daŭrus, mi volonte prezentus mian genuon al la kisoj de miloj da pendumiluloj kaj murdistoj, — ŝi vidis Volandon kvazaŭ tra vualo, ŝiaj okuloj plenis je larmoj.

— Ĝuste! Vi absolute pravas! — kriis Voland per resonanta kaj timiga voĉo, — tiele!

— Tiele! — eĥis la sekvantaro de Voland.

— Ni provis vin, — daŭrigis Voland, — neniam ion petu! Neniam kaj nenion, precipe de tiuj, kiuj estas pli fortaj ol vi. Oni mem proponos kaj oni mem ĉion donos! Sidigu vin, fiera virino! — Voland forŝiris la pezan noktosurtuton de Margarita kaj denove ŝi retroviĝis sidanta apud li sur la lito. — Do, Margot, — daŭrigis Voland mildigante sian voĉon, — kion vi deziras pro tio, ke hodiaŭ vi estis ĉe mi la mastrino? Kion vi deziras pro tio, ke vi patoprenis la balon nuda? Je kiom vi taksas vian genuon? Kian damaĝon faris al vi miaj gastoj, kiujn vi ĵus nomis pendumiluloj? Diru! Kaj nun diru sen ĝeno, ĉar mi mem proponas.

La koro de Margarita ekbatis, ŝi profunde ekspiris kaj komencis pripensi ion.

— Nu, ek, kuraĝon! — instigis ŝin Voland, — veku vian fantazion, ĝin spronu! Jam pro la nura ĉeesto dum la murdo de tiu perfekta kanajlo barono oni meritas rekompencon, precipe se oni estas virino. Do?

Al Margarita ekmankis spiro, ŝi jam estis eldironta la intimajn kaj en la animo preparitajn vortojn, kiam subite ŝi paliĝis, malfermis la buŝon kaj rondigis la okulojn. «Frida! Frida! Frida!» kriis en ŝiajn orelojn ies obseda, peteganta voĉo, «Mia nomo estas Frida!». Margarita, stumblante sur la vortoj, ekparolis:

— Do, ĉu mi rajtas, sekve, peti pri unu afero?

— Postuli, postuli, mia donna, — kompreneme ridetante diris Voland, — vi rajtas postuli unu aferon!

Aĥ, kiel lerte kaj klare Voland emfazis, ripetante ŝiajn proprajn vortojn, tiun «unu aferon»!

Ankoraŭfoje Margarita ekspiris kaj diris:

— Mi volas, ke oni ĉesu prezenti al Frida la tukon, per kiu ŝi sufokis sian infanon.

La kato levis la okulojn al la ĉielo kaj brue ekspiris, tamen sen ion diri: evidente, ĝi ankoraŭ memoris pri sia pinĉita orelo.

— Konsidere tion, — rikanetante diris Voland, — ke subaĉeto fare de tiu stultulino Frida estas, memkomprene, nepre ekskludenda — ĉar tio ja estus malakordigebla kun via reĝina digno — mi eĉ ne scias, kion mi faru. Restas al mi jeno: min provizi je ĉifonoj kaj ŝtopi per ili ĉiujn truojn en mia dormoĉambro!

— Pri kio vi parolas, messire? — miris Margarita, aŭdinte tiujn, efektive nekompreneblajn, vortojn.

— Mi tute konsentas kun vi, messire, — enmiksiĝis Behemoto, — ĝuste per ĉifonoj! — kaj incitite la kato frapis la tablon per la piedo.

Перейти на страницу:

Похожие книги