— Pri la kompatemo mi parolas, — klarigis siajn vortojn Voland sen malkroĉi disde Margarita la rigardon de sia fajra okulo. — Fojfoje tute neatendite kaj perfide ĝi penetras tra plej mallarĝaj fendoj. Tial mi parolas pri ĉifonoj.

— Kaj mi, ankaŭ mi parolas pri tio sama! — ekkriis la kato, antaŭgarde klinante sin for de Margarita kaj ŝirmante siajn pintajn orelojn per la piedoj makulitaj je la roza kremaĵo.

— Iru for, — diris Voland al la kato.

— Mi kafon ankoraŭ ne trinkis, — tiu respondis, — kiel mi foriru? Ĉu vere, messire, en festa nokto oni dividos la festenanojn en du kvalitojn? La unuj estus de unua, kaj la aliaj, laŭ la esprimo de tiu avarulaĉo bufedisto, de dua freŝgrado?

— Silentu, — ordonis Voland al la kato kaj, turninte sin al Margarita, li demandis: — Evidente, vi estas eksterordinare bonkora homo, ĉu? Ege morala, ĉu?

— Ne, — energie protestis Margarita, — mi scias, ke kun vi oni povas paroli nur malkaŝe, do malkaŝe mi diru: mi estas vanta homo. Mi petis por Frida nur tial, ke mi senprudente donis al ŝi firman esperon. Ŝi atendas, messire, ŝi kredas je mia povo. Kaj se ŝi trompiĝos, mia situacio estos terura. Dum la tuta vivo mi ne havos trankvilon. Nun tio estas fakto! Iel ĝi okazis.

— Ah, — diris Voland, — tio estas komprenebla.

— Do, ĉu vi faros tion? — mallaŭte demandis Margarita.

— Certe ne, — respondis Voland. — Vidu, kara reĝino, tie estas simpla miskompreno. Ĉiu administrofako zorgu pri siaj aferoj. Mi ne kontestas, ke niaj ebloj estas konsiderindaj, multe pli grandaj ol opinias iuj, ne tre sagacaj, homoj…

— Ho jes, multe pli grandaj, — ne sukcesis sin deteni la kato, evidente fiera pri tiuj ebloj.

— Silentu, la diablo vin prenu! — diris Voland kaj daŭrigis returninte sin al Margarita: — Tamen kial mi faru tion, kio koncernas alian, kiel mi ĝin nomis, administrofakon? Do, mi tion ne faros, vi mem faru.

— Sed per mi, ĉu tio plenumiĝos?

Azazello ironie ĵetis sur ŝin oblikvan rigardon de sia misa okulo, apenaŭ rimarkeble skuetis la rufan kapon kaj snufis.

— Faru do, jen turmento, — tedite grumblis Voland kaj, turninte sian globuson li komencis ekzameni sur ĝi ian detalon, verŝajne kondukante ankaŭ alian aferon dum la interparolo kun Margarita.

— Do, Frida… — sufloris Kerubjev.

— Frida! — orelbore kriis Margarita.

La pordo impete malfermiĝis kaj la hirta, nuda, sed ne plu ebria virino tranc’okula enkuris en la ĉambron, etendis siajn manojn al Margarita, kaj ĉi tiu majeste diris:

— Vi estas pardonita. Oni ne plu alportos la tukon.

Aŭdiĝis ekhurlo de Frida, ŝi falis vizaĝ-al-tere antaŭ Margarita kruce disĵetinte la brakojn. Voland mansvingis kaj Frida malaperis.

— Mi dankas al vi, adiaŭ, — diris Margarita kaj sin levis.

— Nu, Behemoto, — ekparolis Voland, — ni ne tiru profiton el la ago de nepraktikema homo en la festa nokto. — Li sin turnis al Margarita: — Do, tion ni ne kalkulu, ja mi faris nenion. Kion por vi mem vi deziras?

Estiĝis silento. Ĝin interrompis Kerubjev, kiu flustris al Margarita:

— Mia diamanta donna, mi konsilas al vi esti ĉi-foje pli prudenta! La fortuno ja povas ne plu prezentiĝi!

— Mi volas ke tuj, nunsekunde, oni rehavigu al mi mian amdonanton, la majstron, — diris Margarita, kaj ŝia vizaĝo spasmiĝis.

Ventpuŝo penetris en la ĉambron, kuŝigante la flamon de la kandeloj, la peza fenestra kurteno ŝoviĝis flanken, la fenestro larĝe malfermiĝis kaj en la fora alto vidiĝis la plena, noktomeza kaj neniel matena, luno. De la fenestrobreto sur la plankon sterniĝis verdeta noktoluma tuko, kaj sur ĝi aperis la nokta gasto de Ivano, kiu nomis sin majstro. Li surhavis sian malsanulejan veston: kitelon, pantoflojn kaj la nigran ĉapelon, kiun li neniam forlasis. Tikoj grimace tordis lian nerazitan vizaĝon, kun frenezula timemo li oblikve rigardetis la kandelajn flamojn, kaj ĉirkaŭ li bolis la lunluma torento.

Margarita tuj lin rekonis, ŝi ĝemis, svingetis la manojn kaj kuris al li. Ŝi kisadis lian frunton, liajn lipojn, ŝi premis sian vizaĝon al lia stople pika vango, kaj la longe retenatintaj larmoj nun fluis el ŝiaj okuloj. Ŝi prononcadis nur unu vorton, sensence ŝi ripetis:

— Vi… vi, vi…

La majstro sin de ŝi disigis, kaj obtuze diris:

— Ne ploru, Margot, ne turmentu min, mi estas grave malsana. — Per unu mano li kroĉiĝis je la fenestrobreto, kvazaŭ intencante sur ĝin salti kaj forkuri, grimace nudiginte la dentojn li angore rigardis la sidantojn kaj ekkriis: — Mi timas, Margot! Denove mi havas halucinojn.

Sufokate de plorsingultoj Margarita flustris per intermita voĉo:

— Ne, ne, ne, nenion timu! Mi estas kun vi! Mi estas kun vi!

Kerubjev lerte kaj netrudeme ŝovis seĝon malantaŭ la majstron, kaj tiu sin lasis sur ĝin sidiĝi. Margarita falis sur la genoujn, sin premis al la flanko de la malsanulo kaj tiel senmoviĝis. En sia ekscito ŝi ne rimarkis, ke ŝia nudeco iel ĉesis, ke nun ŝi surhavas nigran silkan mantelon. Klininte la kapon la majstro rigardis la plankon per mornaj malsanulaj okuloj.

Перейти на страницу:

Похожие книги