— Indulgu min, Azazello, — diris la kato, — ne sugestu tiun ideon al mia sinjoro. Ja kredu al mi, ĉiun nokton mi aperus al vi same vestita per la luna lumo, kiel la kompatinda majstro, mi kapsignus al vi kaj geste mi instigadus vin min sekvi. Kion vi tiam sentus, ho Azazello?

— Nu, Margarita, — diris Voland reprenante la interparolon, — nun diru ĉion. Kion do vi bezonas?

La okuloj de Margarita ekflamis kaj ŝi petege demandis Volandon:

— Ĉu vi permesos ke mi kaj li iomete interflustru?

Voland kapjesis kaj ŝi, tuŝetante la orelon de la majstro, ion flustris. Oni aŭdis lin respondi:

— Ne, estas tro malfrue. Mi ne plu volas ion ajn en la vivo. Krom ke mi vidu vin. Sed al vi denove mi konsilas, forlasu min. Kun mi vi pereos.

— Ne, mi vin ne forlasos, — respondis Margarita kaj sin turnis al Voland: — Mi petas revenigi nin en la kelon ĉe la strateto apud Arbat’, kaj ke la lampo denove lumu, kaj ke ĉio estu kiel antaŭe.

Ĉi tiam la majstro ekridis kaj, ĉirkaŭpreninte ŝian antaŭlonge malfriziĝintan, krispan kapon, li diris:

— Ah, ne atentu tion, kion diras la kompatinda virino, messire. En tiu kelo jam delonge loĝas alia homo, kaj ĝenerale neniam okazas, ke ĉio estus kiel antaŭe. — Li premetis sian vangon kontraŭ la kapo de sia amikino, ŝin brakumis kaj murmuris: — Mia kara… mia kompatinda…

— Tio neniam okazas, ĉu tiel vi diras? — reagis Voland. — Prave. Tamen ni provu. — Kaj li ordonis: — Azazello!

De la plafono tuj impete falis perpleksega kaj preskaŭ freneziĝinta civitano en nuraj subvestoj; ial li havis valizon en la mano kaj kaskedon sur la kapo. Pro teruro li tremis kaj ŝajnis kaŭronta.

— Ĉu Bakŝiŝev? — demandis Azazello la falintan de la ĉielo.

— Alojzo Bakŝiŝev, — tiu respondis tremante.

— Ĉu estas vi, kiu leginte la artikolon de Latunskij pri la romano de la jena homo sendis skriban denuncon, ke li tenas kontraŭleĝan literaturon? — demandis Azazello.

La ĵus veninta civitano iĝis blua, liaj okuloj pleniĝis je pentaj larmoj.

— Vi volis transloĝiĝi en liajn ĉambrojn, ĉu? — je plej konfidence intima tono nazvoĉe demandis Azazello.

Ŝuŝado de furioza katino aŭdiĝis en la ĉambro, Margarita hurlis enigante siajn ungojn en la vizaĝon de Alojzo Bakŝiŝev.

— Spertu, spertu, kio estas sorĉistino!

Okazis tumulto.

— Kion vi faras? — kriis la majstro suferante, — Margot, tio estas hontinda!

— Mi protestas, tio estas neniel hontinda! — blekegis la kato.

Kerubjev detiris Margaritan malantaŭen.

— Banujon mi instalis, — kriis Bakŝiŝev sangante kaj klakante per la dentoj, galimatiante en sia teruro: — jam la sola surkalkado… la vitriolo…

— Estas tre bone, ke vi instalis banujon, — aprobis Azazello, — li bezonas banojn, — kaj Azazello kriis: — For!

Tuj Bakŝiŝev iĝis levita, renversita kaj forblovita el la dormoĉambro de Voland tra la malfermita fenestro.

La majstro elorbitigis la okulojn, flustrante:

— Tamen, tio ja ŝajnas eĉ pli forta ol la prodaĵoj pri kiuj rakontis Ivano! — profunde impresite li lasis vagi sian rigardon kaj fine fiksis ĝin sur la kato: — Ĉu ĝi estas… pardonu, sinjoro kato… — li stumblis, hezitante kiel li titolu la katon, — ĉu vi estas la kato kiu provis envagoniĝi en la tramon?

— Mi mem, — flatite konfirmis la kato, kaj aldonis: — Mi ŝatas, ke vi tiel ĝentile traktas katon. Ĝenerale oni ial kutimas alparoli la katojn tute senceremonie, kvankam neniu kato iam ajn tintigis kun oni sian glason je interfratiĝo.

— Ial ŝajnas al mi, ke vi ne tute estas kato, — dubeme diris la majstro kaj nekuraĝe li turnis sin al Voland: — Finfine en la kliniko oni rimarkos ja mian foreston.

— Kial do ili rimarku? — trankvilige diris Kerubjev, kaj en liaj manoj aperis iuj paperoj kaj libroj, — ĉu ĝi estas via malsanhistorio?

— Jes.

Kerubjev ĵetis la malsanhistorion en la kamenon.

— Ne estas la dokumento, do ne estas la homo, — li kontente rezonis, — kaj ĉi tio, ĉu ĝi estas la domlibro de via konstrurajtigito?

— J-jes…

— Kiu estas ĉi tie registrita? Ĉu Alojzo Bakŝiŝev? — Kerubjev blovis sur la paĝon de la domlibro, — ek! jen li ne estas en la libro, kaj bonvolu atenti, ke neniam li tie estis. Se la konstrurajtigito miros, diru al li, ke Alojzon li sonĝis. Bakŝiŝev? Kia Bakŝiŝev? Nenia Bakŝiŝev iam estis. — Ĉi tiam la ŝnurizita libro forvaporiĝis el la manoj de Kerubjev. — Jen, ĝi jam kuŝas en la skribotablo de via konstrurajtigito.

— Vi trafe sentencis, — diris la majstro admirante la perfektecon de la laboro de Kerubjev, — «Ne estas la dokumento, do ne estas la homo». Nu, ĝuste mi ne estas, ĉar mi ne havas paperojn.

— Mi pardonpetas, — ekkriis Kerubjev, — sed ĝuste tio estas halucino. Jen ĝi estas, via legitimilo.

Kerubjev transdonis al la majstro la dokumenton, poste li sentimentale levis la okulojn kaj mieltone flustris al Margarita:

— Kaj jen estas via havo, Margarita Nikolavna, — kaj li donis al ŝi la kajeron kun la brulnigriĝinta rando, la sekan rozon, la foton kaj, kun afekta zorgemo, la ŝparkasan libreton, — dekmil rubloj, kiel vi bonvolis deponi, Margarita Nikolavna. Fremdan apartenaĵon ni ne bezonas.

Перейти на страницу:

Похожие книги