— Jes, — post paŭzo ekparolis Voland, — ili bone lin prilaboris. — Al Kerubjev li ordonis: — Ek, kavaliro, donu trinki al la homo.

Margarita persvadadis la majstron per tremanta voĉo:

— Trinku, trinku. Ĉu vi timas? Ne, ne, kredu al mi, ili vin helpos.

La malsanulo prenis la glason kaj eltrinkis ĝian enhavon, sed lia mano ektremis kaj la malplenigita glaso frakasiĝis ĉe liaj piedoj.

— Bona aŭguro, bona aŭguro! — ekflustris Kerubjev al Margarita, — rigardu, li jam rekonsciiĝas.

Fakte, la rigardo de la malsanulo iĝis malpli sovaĝa kaj perturbita.

— Ĉu vere estas vi, Margot? — demandis la luna gasto.

— Ne dubu, estas mi, — respondis Margarita.

— Ankoraŭ! — ordonis Voland.

Post ol la majstro malplenigis la duan glason, en liaj okuloj reaperis la vivo kaj la inteligento.

— Nu jen, tio estas alia afero, — diris Voland ekzamenante la majstron per akra rigardo, — nun ni interparolu. Kiu vi estas?

— Nun mi estas neniu, — respondis la majstro, kaj rideto tordis lian buŝon.

— De kie vi ĵus venis?

— El la domo de malĝojo. Mi estas mense malsana, — respondis la veninto.

Tiujn vortojn Margarita ne eltenis, ŝi denove ekploris. Poste, viŝinte siajn okulojn, ŝi ekkriis:

— Teruraj vortoj! Teruraj vortoj! Li estas majstro, messire, mi avertas vin pri tio. Kuracu lin, li valoras tion!

— Ĉu vi scias, kun kiu vi nun interparolas? — demandis Voland la veninton, — ĉe kiu vi estas?

— Mi scias tion, — respondis la majstro. — En la frenezulejo tiu bubo, Ivano Senhejmulo, estis mia najbaro. Li rakontis al mi pri via renkonto.

— Certe, certe, — reagis Voland, — mi havis la plezuron renkonti tiun fraŭlon ĉe la Patriarĥa lageto. Min mem li preskaŭ frenezigis, konvinkante min ke mi ne ekzistas! Sed vi, ĉu vi kredas, ke mi vere estas mi?

— Necesas kredi, — respondis la veninto, — kvankam, evidente, multe pli trankviliga estus rigardi vin halucinaĵo. Mi petas pardonon, — subite rekonsciiĝinte aldonis la majstro.

— Nu, se tio vin trankviligas, rigardu tiel, — ĝentile diris Voland.

— Ne, ne, — timigite diris Margarita skuante la majstron je la ŝultro, — ekkonsciu, antaŭ vi vere estas li!

Ankaŭ tiun fojon la kato enmiksiĝis:

— Fakte, mi vere similas halucinon. Atentu mian profilon en la luna lumo, — la kato ŝovis sin en la lunluman faskon kaj volis ankoraŭ ion diri, sed oni petis ĝin silenti, kaj Behemoto, respondinte: — Tre bone, mi mutiĝos. Mi estos silentema halucino, — eksilentis.

— Nun diru al mi, kial Margarita nomas vin majstro? — demandis Voland.

La veninto melankolie ridetis kaj diris:

— Tio estas pardonebla malrigoraĵo. Ŝi tro alte aprezas la romanon kiun mi verkis.

— Pri kio temas la romano?

— Pri Poncio Pilato.

Ĉi tiam refoje ŝanceliĝis kaj balanciĝis la flamlangetoj de la kandeloj, ektintetis la vazaro sur la tablo, Voland tondre ekridegis, sed neniu timis nek miris pri la ridego. Behemoto ial aplaŭdis.

— Pri kio, pri kio? Pri kiu? — ekparolis Voland ĉesinte ridi. — Ĝuste nuntempe, ĉu? Tio estas eksterordinara! Ĉu vi ne povis trovi alian temon? Montru, — Voland etendis la malfermitan manon.

— Bedaŭrinde mi ne povas tion fari, — respondis la majstro, — ĉar mi bruligis la manuskripton en la forno.

— Pardonu, sed tion mi ne povas kredi, — diris Voland, — tio ne eblas. La manuskriptoj ne forbrulas. — Li turnis sin al la kato kaj ordonis: — Ek, Behemoto, donu do la romanon.

La kato tuj saltis de la seĝo kaj ĉiuj vidis, ke ĝi sidis sur dika stako de manuskriptoj. La supran ekzempleron la kato, respekte sin klininte, prezentis al Voland. Margarita ektremis kaj kriis, ankoraŭfoje emociite ĝis larmoj:

— Jen ĝi estas, la manuskripto! Jen ĝi estas!

Ŝi ĵetis sin al Voland kaj aldonis ravite:

— Ĉiopova! Ĉiopova!

Voland prenis la ekzempleron, ĝin turnis, metis flanken kaj silente, sen rideto, fikse rigardis la majstron. Sed tiu sen videbla kaŭzo falis en melankolion kaj maltrankvilon, sin levis de la seĝo, tordis siajn manojn kaj, turninte sin al la malproksima luno, tremerante, komencis murmuri:

— Eĉ nokte, ĉe la luno mi ne havas kvieton, kial oni min maltrankviligis? Ho dioj, dioj…

Margarita kroĉiĝis je lia malsanuleja kitelo kaj sin premante al li ankaŭ ŝi murmuradis en angoro kaj en larmoj:

— Ho Dio, kial vin ne helpas la kuracilo?

— Tuj, tuj, — flustris Kerubjev klopodante ĉirkaŭ la majstro, — tuj ni ĉion aranĝos… Ankoraŭ unu glaseton, mi trinkos kune.

La glaseto palpebrumis, ekbrilis en la luna lumo, kaj ĝi helpis, tiu glaseto! Oni residigis la majstron kaj la vizaĝo de la malsanulo akceptis kvietan esprimon.

— Nu, nun ĉio estas klara, — diris Voland, per sia longa fingro frapetante la manuskripton.

— Absolute klara, — konfirmis Behemoto, forgesinte sian promeson esti silentema halucino, — nun mi klare vidas, kio estas kamuflita per la ĉefa linio de tiu verketo. Kion vi diras, Azazello? — la kato demandis Azazellon, kiu la tutan tempon restis silenta.

— Mi diras, — nazvoĉe respondis tiu, — ke vin dronigi estus bona afero.

Перейти на страницу:

Похожие книги