— Mi preferus, ke velksekiĝu miaj piedoj, ol tuŝi fremdan apartenaĵon, — ekkriis la pufiĝinta kato, dancante sur valizo por prempaki en ĝin ĉiujn ekzemplerojn de la misaventura romano.
— Ankaŭ vian dokumenton bonvolu preni, — daŭrigis Kerubjev prezentante al Margarita ŝian legitimilon. Poste li sin turnis al Voland kaj respekte raportis: — Ĉio,
— Ne, ne ĉio, — respondis Voland forlasante sian globuson. — Kion mi faru,
Ĉi tiam tra la malfermita pordo enkuris Nataŝa, plue nuda, ŝi svingetis la manojn kaj kriis al Margarita:
— Estu feliĉaj, Margarita Nikolavna! — ŝi kapsalutis la majstron kaj sin returnis al Margarita: — Ja mi ĉion sciis, kien vi iradis.
— La servistinoj ĉion scias, — rimarkigis la kato multsignife levante la antaŭan piedon, — opinii ilin blindaj estas eraro.
— Kion vi volas, Nataŝa? — demandis Margarita, — revenu en la palaceton.
— Mia kara koro, Margarita Nikolavna, — petege diris Nataŝa kaj surgenuiĝis, — persvadu ilin, — ŝi ĵetis oblikvan rigardon al Voland, — ke oni lasu min sorĉistino. Mi jam ne volas reveni en la palaceton! Nek al inĝeniero, nek al teknikisto volas mi edziniĝi! Hieraŭ dum la balo sinjoro Ĵakvo faris al mi edziĝproponon. — Nataŝa malpugnigis la manon kaj vidigis iajn ormonerojn.
Margarita demande rigardis Volandon. Tiu kapjesis. Nataŝa ĵetis sin al Margarita sur la kolon, sonore ŝin kisis kaj kun venkkrio forflugis tra la fenestro.
Anstataŭ Nataŝa aperis Nikolao Ivaniĉ. Li ree havis sian homan aspekton, tamen mienis tre malserene, eĉ incitite.
— Jen kiun mi resendos kun aparta plezuro, — diris Voland fiksante sur lin mallogatan rigardon, — kun grandega plezuro, tiom lia ĉeesto ĉi tie estas malkonvena.
— Mi tre petas liveri al mi atestilon, — ekparolis Nikolao Ivaniĉ, ĵetante ĉirkaŭen sovaĝajn rigardojn sed je tre insista tono, — atestilon pri tio, kie mi pasigis la ĵusan nokton.
— Por kiu celo? — severe demandis la kato.
— Por la celo prezenti ĝin al la milicio kaj al mia edzino, — firme diris Nikolao Ivaniĉ.
— Normale ni ne donas atestilojn, — respondis la kato kun malserene grava mieno, — sed por vi, estu tiel, ni faros escepton.
Kaj antaŭ ol Nikolao Ivaniĉ konsciis la respondon, la nuda Hella jam sidis ĉe tajpilo kaj la kato estis al ŝi diktanta:
— Estas atestate per ĉi tio, ke ties portanto Nikolao Ivaniĉ pasigis la indikitan nokton en la balo ĉe Satano rekviziciite estiel trafikilo… malferman krampon, Hella! Enkrampe metu:
— Kaj la dato? — pepis Nikolao Ivaniĉ.
— Datojn ni ne indikas, kun la dato la papero ne estus valida, — subskribante la atestilon replikis la kato, prenis de ie sigelilon, sur ĝin surblovetis, stampis sur la papero la vorton
— Kiu ankoraŭ? — mallogite demandis Voland per la mano ŝirmante siajn okulojn kontraŭ la lumo de la kandeloj.
Punĉo mallevis la kapon, ekspiris kaj nelaŭte diris:
— Lasu min reen. Mi ne povas plu esti vampiro. Ja tiam, en la okazo kun Rimskij, preskaŭ ĝis la morto mi kaj Hella lin prilaboris! Mi ne estas sangsoifa. Lasu min reen.
— Galimatio, — diris Voland kun grimaco de malkontento. — Kio estas Rimskij? Kion li babilas?
— Bonvolu ne zorgi pri tio,
Pro ĝojo ĉio konfuziĝis en la kapo de Punĉo, lia vizaĝo ekradiis kaj sen kompreni, kion li diras, li ekbalbutis:
— Je la sankta… pardonon! Mi volas diri, via moŝ… tuj post la tagmanĝo… — Punĉo premis la manojn al la brusto petege rigardante Azazellon.
— Nu bone, hejmen, — tiu diris, kaj Punĉo aerdisiĝis.
— Nun lasu min sola kun ili, — ordonis Voland, almontrante la majstron kaj Margaritan.
Lia ordono tuj estis plenumita. Post kelka silentado li sin turnis al la majstro.
— Do, reen en la kelon ĉe Arbat’, ĉu? Sed kiu verkos? Kaj kio pri la revoj, pri la inspiro?
— Mi ne plu havas revojn, nek inspiron, — respondis la majstro, — nenio ĉirkaŭe min interesas, krom ŝi, — li denove metis siajn manojn sur la kapon de Margarita, — oni min rompis, mi enuas kaj mi volas reveni en mian kelon.
— Kaj via romano, Pilato?
— Ĝi iĝis al mi abomena, tiu romano, pro ĝi mi tro multe suferis.
— Mi vin petegas, ne parolu tiel, — plorvoĉe diris Margarita. — Kial vi min turmentas? Ja vi scias, ke mian tutan vivon mi metis en tiun verkon. — Sin turninte al Voland ŝi aldonis: — Ne aŭskultu lin,
— Sed necesas ja ion priskribadi, ĉu? — diris Voland, — se vi elĉerpis la prokuratoron, nu, pentru ekzemple tiun Alojzon.
La majstro ridetis.
— Tion Lapŝonnikova ne publikigos, kaj krome, tio estas seninteresa.
— Per kio do vi vivos? Ja vi mizeros.
— Tre volonte, — respondis la majstro. Li tiris al si Margaritan, metis sian brakon ĉirkaŭ ŝiajn ŝultrojn kaj aldonis: — Ŝi prudentiĝos, min forlasos…