— Malprobable, — diris Voland tradente kaj daŭrigis: — Do, la homo verkinta la historion de Poncio Pilato foriras en la kelon kun la intenco instali sin tie ĉe sia lampo kaj mizeri, ĉu?
Margarita disiĝis de la majstro kaj arde ekparolis:
— Mi faris ĉion, kion mi povis, mi flustris al li la plej logan. Sed li malakceptis tion.
— Kion vi flustris, tion mi scias, — kontraŭdiris Voland, — sed ĝi ne estas la plej loga. Kaj al vi mi povas sciigi, — kun rideto li sin turnis al la majstro, — ke via romano ankoraŭ liveros al vi surprizojn.
— Tio estas tre malgajiga, — respondis la majstro.
— Ne, tio ne estas malgajiga, — diris Voland, — de nun jam nenio timinda vin atendas. Do, Margarita Nikolavna, ĉio estas farita. Ĉu vi havas kontraŭ mi iun pretendon?
— Ho,
— Do, prenu tamen ĉi tion por memoro pri mi, — diris Voland eligante el sub la kuseno negrandan oran hufumon inkrustitan je diamantoj.
— Ne, ne, ne, pro kio?
— Ĉu vi intencas kun mi disputi? — demandis Voland ridetante.
La mantelo de Margarita ne havis poŝon, tial ŝi envolvis la hufumon en tablotukon kies angulojn ŝi nodis. Ĉi tiam io ŝin mirigis, ŝi rigardis al la fenestro, kie plu brilis la luno, kaj diris:
— Jen kion mi ne povas kompreni… Kiel do, plu kaj plu daŭras la noktomezo, ja antaŭlonge devis jam esti mateno, ĉu?
— Festan noktomezon estas agrable iomete reteni, — respondis Voland. — Nu, mi deziras al vi feliĉon.
Margarita preĝmaniere etendis ambaŭ brakojn al Voland, tamen ŝi ne aŭdacis al li proksimiĝi kaj mallaŭte ekkriis:
— Adiaŭ! Adiaŭ!
— Ĝis revido, — diris Voland.
Margarita en la nigra mantelo, la majstro en la malsanuleja kitelo eliris en la koridoron de la juvelistvidvina loĝejo, kie brulis kandelo kaj kie ilin atendis la sekvantaro de Voland. Kiam oni ekiris el la koridoro, Hella portis la valizon, en kiu estis la romano kaj la modesta havaĵo de Margarita. La kato helpis Hellan. Ĉe la pordo de la apartamento Kerubjev kapklinis kaj malaperis, la ceteraj iris akompane laŭ la ŝtuparo. Ĝi estis senhoma. Kiam oni pasis la interŝtuparan placeton de la tria etaĝo, aŭdiĝis mola bato, sed neniu ĝin atentis. En la ter’etaĝo, antaŭ la pordo de la sesa enirejo, Azazello blovis supren, kaj paŝinte en la korton neniam vizitatan de la luno oni tuj vidis dormi, dormi sur la perono per evidente profunda dormo, la homon en la botoj kaj kaskedo, kaj krome, grandan nigran aŭtomobilon kun malŝaltitaj lumoj. Tra la antaŭa glaco malklare videblis la silueto de la kampokorvo.
Oni jam volis loki sin en la veturilo, kiam afliktite Margarita nelaŭte ekkriis:
— Ho Dio, mi perdis la hufumon!
— Enaŭtiĝu, — diris Azazello, — kaj atendu min tie. Mi tuj revenos, mi nur esploros la aferon. — Kaj li foriris en la ŝtuparejon.
Nu, la afero estis jena. Iom pli frue, antaŭ ol Margarita, la majstro kaj iliaj akompanantoj paŝis sur la ŝtuparon, tien el la apartamento n-ro 48, situanta sub la juvelistvidvina, eliris malgrasa virineto kun ladbotelo kaj aĉetsako en la manoj. Ŝi estis ĝuste tiu Anjo, kiu la ĵusan merkredon lasis disflui, malfeliĉe por Berlioz, sunfloran oleon ĉe la turnokruco.
Ne estas sciate, kaj verŝajne neniam iĝos sciate, pri kio sin okupis en Moskvo tiu virino, nek kiuj estis ŝiaj vivrimedoj. Estis sciate nur, ke ĉiutage oni povas vidi ŝin portanta jen la ladbotelon, jen la aĉetsakon, jen la ladbotelon kaj la aĉetsakon kune, aŭ en la bazaro, aŭ sub la pordega arko de la domo, aŭ en la ŝtuparejo, sed plej ofte en la kuirejo de la apartamento n-ro 48 kie ŝi loĝis. Krome kaj precipe oni sciis, ke en ĉiu ajn loko kie ŝi estas aŭ aperas tuj komenciĝas skandalo, kaj krome, ke ŝi havas la alnomon
Anjo-la-Pesto ial kutimis ellitiĝi eksterordinare frue, sed ĉi-foje ŝi fruis supermezure, io ŝin levis baldaŭ post la noktomezo. Ŝia ŝlosilo turniĝis en la seruro, Anjo elŝovis la nazon tra la malfermetata pordo, poste traiĝis la resto de ŝia korpo, ŝi tirŝlosis post si la pordon kaj estis jam ien forironta, kiam sur la supera placeto knalis pordo, iu ruliĝis malsupren laŭ la ŝtuparo kaj karambolis kun Anjo tiel forte, ke ŝia okcipito puŝiĝis kontraŭ la muro.
— Kien la diablo pelas vin en nura kalsoneto? — ŝi ŝrikis frotante sian nukon. La viro en subvestoj, kun valizo en la mano kaj kaskedo sur la kapo, respondis al Anjo sen malfermi la okulojn, per sovaĝa voĉo somnambula:
— La banhejtilo! La vitriolo! La sola surkalkado kiom kostis, — li ekploris, bojkriis: — For! — kaj impetis, tamen ne pluen, malsupren laŭ la ŝtuparo, sed reen, al la pli alta interŝtupara placeto kies vitro estis rompita per la piedo de la ekonomiisto, kaj tra tiu fenestro, la piedojn supren, li elflugis en la korton. Anjo eĉ pri sia okcipito forgesis, ŝi krietis kaj siavice impetis al la fenestro. Ŝi kuŝigis sin ventre sur la placeton kaj elŝovis la kapon eksteren, atendante vidi sur la asfalto prilumata de la korta lanterno, la frakasiĝintan viron kun la valizo. Tamen nenio ajn estis sur la nuda asfalto de la korto.