Redoninte al Margarita la donacon de Voland, Azazello ŝin adiaŭis kaj demandis, ĉu oportune ŝi sidas; Margarita ŝmace interkisis kun Hella, la kato respekte kisis ŝian manon, ĉiuj tri adiaŭe mansvingis al la majstro, kiu kuntiriĝis senmova kaj indiferenta en la malproksima angulo sur la benketo, kaj gestinte al la kampokorvo ili tuj aerdisiĝis, opiniante malnecesa sin embarasi per ŝtuparsuriro. La kampokorvo ŝaltis la reflektorojn kaj elveturigis la aŭtomobilon tra la pordego preter la viro dormanta ŝtone profundan dormon sub la pordega arko. Kaj la lumoj de la granda nigra veturilo perdiĝis inter la aliaj lumoj en la sendorma kaj brua strato Sadovaja.
Post unu horo en la kelo de malgranda domo situanta en strateto apud Arbat’, en la unua ĉambro, kie ĉio estis same kiel antaŭ la terura aŭtuna nokto de la pasinta jaro, ĉe la tablo kovrita per velura tablotuko, sub la lampo kun lumŝirmilo, apud kiu staris florvazo kun konvalo, Margarita sidis kaj silente ploris pro la ĵusa travivaĵo kaj feliĉo. Antaŭ ŝi kuŝis la fajroronĝita kajero; apude altis la stako de sendifektaj kajeroj. La domo silentis. Sur la sofo en la malgranda ĉambro, kovrite per sia malsanuleja kitelo, la majstro kuŝis en profunda dormo. Li spiris egale kaj neaŭdeble.
Satplorinte, Margarita sin okupis pri la nedifektitaj kajeroj kaj trovis la lokon, kiun ŝi legis antaŭ la renkonto kun Azazello sub la Kremla murego. Dormi ŝi ne deziris. Ŝi tenere karesis la manuskripton, kiel oni karesas amatan katon, ŝi turnis ĝin en la manoj, rigardante ĝin de ĉiuj flankoj, jen ekzamenante la titolpaĝon, jen malfermante la finon. Subite ŝin kaptis la terura penso, ke ĉio ĉi estas sorĉaĵo, ke la kajeroj tuj malaperos, ke ŝi retroviĝos en sia dormoĉambro en la palaceto kaj tie vekiĝinte ŝi devos iri sin dronigi. Sed tio estis la lasta timiga penso, eĥo de la longaj suferoj travivitaj. Nenio malaperis, la ĉiopova Voland estis vere ĉiopova, kaj tiom longe kiom ŝi volis, ĝis la mateniĝo, se ŝi dezirus, Margarita povis, susurigante la foliojn de la kajero, ilin rigardadi kaj kisi kaj relegi la vortojn:
— La mallumego veninta de la maro kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon… jes, la mallumego…
Ĉapitro 25
Kiel la prokuratoro provis savi Jehudon el Kirjat
La mallumego veninta de la maro kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo malleviĝis de la ĉielo kaj kaŝis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Haŝmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn… Perdiĝis Jerŝalaim, la granda urbo, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis en la mondo. Ĉion forvoris la mallumego timigante ĉion vivan en Jerŝalaim kaj ties ĉirkaŭejo. Stranga nubo venis de la maro fine de la tago, la dek kvara tago de l’ printempa monato
Apoginte sian ventron sur la Kalvan Kranion, kie la ekzekutistoj haste pikmortigadis la kondamnitojn, la nubo sinkis sur la Templon de Jerŝalaim, en fumaj fluoj ĝi plu rampis de la templa monteto kaj inundis la Malsupran Urbon. Ĝi fluis en la fenestrojn kaj de la kurbaj stratoj pelis la homojn domen. Ĝi ne rapidis fordoni sian akvon, ĝi estis fordonanta nur la lumon. Ĉiun fojon, kiam la nigran vaporan bolaĵon krevigis fajro, el la densa mallumo ŝprucis en la alton la potenca blokego, la Templo kun sia brilanta skvama tegmento. Sed la fajro tuj estingiĝis kaj la Templo denove malaperis en la nigra abismo. Plurfoje ĝi leviĝis kaj resinkis, kaj ĉiun fojon la sinkon akompanis krakbruego de katastrofo.
Aliaj trembriloj elŝiradis el la abismo la palacon de Herodo la Granda, kontraŭan al la Templo sur la okcidenta monteto, kaj la timigaj senokulaj oraj statuoj impetadis al la nigra ĉielo, etendante al ĝi siajn brakojn. Sed fojon post fojo kaŝiĝis la ĉiela fajro, kaj la pezaj tondrobatoj repuŝis la orajn idolojn en la mallumon.
La pluvego komenciĝis abrupte, kaj tiam la fulmotondro iĝis uragana ŝtormo. En la loko kie, antaŭ la tagmezo, apud la marmora benko interparolis la prokuratoro kaj la ĉefpastro, kun knalo simila al kanonpafo, cipreso rompiĝis kvazaŭ bastoneto. Miksite al akvopolvo kaj hajlo, tra la kolonaro sur la balkonon ŝutiĝis forŝiritaj rozpetaloj, magnoliaj folioj, malgrandaj branĉetoj kaj sablo. La uragano disŝiradis la ĝardenon.
Nur unu homo estis en la portiko, kaj tiu homo estis la prokuratoro.
Nun li ne sidis en la brakseĝo, sed duonkuŝis sur lekto ĉe malalta tableto, garnita je manĝaĵoj kaj vino en kruĉoj. Trans la tablo vakis alia lekto. Ĉe la piedoj de la prokuratoro ruĝis, kvazaŭ sango, larĝa neforviŝita flako, sur kiu estis disĵetitaj rompopecoj de frakasita kruĉo. La servisto, kiu antaŭ la fulmotondro estis aranĝanta la tablon por la prokuratoro, ial perpleksiĝis sub ties rigardo, konsternite, ĉu li faris ion mise, kaj la prokuratoro ekkolerinte frakasis la kruĉon kontraŭ la mozaika planko kaj diris: