— Kial ci servas sen rigardi min en la vizaĝon? Ĉu ci ion ŝtelis?
La nigra vizaĝo de la afrikano iĝis griza, en liaj okuloj aperis teruro, tremante li preskaŭ lasis fali la duan kruĉon, sed la kolero de la prokuratoro ial ĉesis same rapide, kiel ĝi ekestis. La afrikano haste sin klinis por kolekti la rompaĵojn kaj forviŝi la flakon, sed la prokuratoro al li mansvingis kaj la sklavo forkuris. La flako do restis.
Nun dum la uragano la sklavo sin kaŝis apud niĉo en kiu staris la statuo de blanka nuda virino kun la klinita kapo, ĉar li egale timis esti mistempe rimarkita, kiel preterlasi la momenton kiam lin vokos la prokuratoro.
Duonkuŝante sur la lekto en la fulmotondra krepusko, la prokuratoro mem verŝadis al si vinon en la kalikon, trinkis per longaj glutoj, fojfoje tuŝis panon, ĝin diserigis, glutis malgrandajn pecetojn, iam elsuĉis ostron, maĉis citronon kaj denove trinkis.
Pro la akvobleko, pro la tondrobatoj kiuj ŝajnis displatigontaj la palacan tegmenton, pro la frapado de la hajlo draŝiĝanta sur la ŝtupoj de la balkono, neniu ajn povis aŭdi, ke la prokuratoro ion murmuras parolante al si mem. Se la malcerta trembrilo de la ĉiela fajro estus ŝanĝiĝinta je konstanta lumo, observanto povus rimarki, ke la vizaĝo de la prokuratoro, liaj okuloj inflamaj pro la sendormaj noktoj kaj vino, esprimas malpaciencon; ke la prokuratoro, krom rigardi la du blankajn rozojn, dronintajn en la ruĝa flako, fojon post fojo turnas sian vizaĝon al la ĝardeno, renkonte al la akvopolvo kaj sablo; ke li iun atendas, malpacience atendas.
Pasis kelka tempo, kaj la akvovualo antaŭ la okuloj de la prokuratoro komencis maldensiĝi. Malgraŭ sia furiozo la uragano estis malfortiĝanta. La branĉoj ne plu krakis nek falis. La tondrobatoj kaj la ekbriloj iĝis malpli oftaj. Super Jerŝalaim nun ŝvebis ne la viola blanke borderita kovraĵo, sed ordinara griza nubo ariergarda. La fulmotondro estis forportata al la Asfalta Lago.
Nun iĝis distingeblaj la susuro de la pluvo kaj la bruo de la akvo torente malsupriĝanta tra la defluiloj kaj plu ruliĝanta sur la ŝtuparo, per kiu antaŭ la tagmezo la prokuratoro iris sur la placon por anonci la verdikton. Jen aŭdiĝis ankaŭ la ĝis nun superbruita fontano. Heliĝis. En la griza vualo fortiriĝanta orienten aperis bluaj truoj.
Ĉi tiam de fore, penetrante tra la frapado de la jam estingiĝanta pluveto, venis malfortaj trumpetsonoj kaj la susuro de kelkcent hufoj. Aŭdinte tion la prokuratoro faris malpaciencan movon, lia vizaĝo vigliĝis. La alao revenis de la Kalva Monto; laŭ la sono, ĝi estis pasanta tra la placo kie estis anoncita la verdikto.
Fine la prokuratoro aŭdis la longe atenditan paŝadon kaj plaŭdojn sur la ŝtuparo kondukanta al la supra ĝardena placeto tuj antaŭ la balkono. La prokuratoro etendis la kolon, liaj okuloj ĝoje ekbrilis.
Inter la du marmoraj leonoj aperis kapo en kapuĉo, poste la tuta plenstatura viro en mantelo algluiĝinta al lia korpo. Li estis tiu sama homo, kiu antaŭ la anonco de la verdikto flustre interparolis kun la prokuratoro en la kurtenita ĉambro de la palaco, kaj kiu dum la ekzekuto sidis sur la tripieda tabureto ludante per la vergo.
Sen atenti la flakojn la homo kun la kapuĉo transiris la placeton, paŝis sur la mozaikan plankon de la balkono kaj levinte la manon li diris per agrabla tenoro:
— Al la prokuratoro saluton kaj ĝojon. — La veninto parolis latine.
— Dioj! — ekkriis Pilato, — vi ne havas sur vi eĉ unu sekan fadenon! Kia uragano, ĉu? Bonvolu senprokraste iri en mian ĉambron. Ŝanĝu la vestojn, mi vin petas.
La veninto deĵetis la kapuĉon, aperigis sian tute malsekan kapon kun la haroj gluiĝintaj al la frunto, kaj kun ĝentila rideto sur la vizaĝo li rifuzis ŝanĝi la vestojn, certigante ke iom da pluvo neniel povas lin noci.
— Viajn obĵetojn mi malakceptas, — respondis Pilato kaj klakis per la manoj. Tiel li vokis la servistojn de li sin kaŝintajn, ordonis al ili zorgi pri la veninto kaj poste tuj surtabligi la varman manĝaĵon. Por sekigi siajn harojn, ŝanĝi la vestojn kaj ŝuojn, ĝenerale sin ordigi, la veninto bezonis tre mallongan tempon, kaj baldaŭ li reaperis sur la balkono en sekaj sandaloj, en seka purpura militista mantelo kaj kun glatigitaj haroj.
Dum lia foresto la suno revenis al Jerŝalaim kaj antaŭ ol foriri kaj sinki en Mediteraneo ĝi estis sendanta la adiaŭajn radiojn al la urbo abomenata da la prokuratoro kaj orizis la ŝtupojn de la balkono. Fervore plaŭdis la plene reviviĝinta fontano, turtoj paŝadis sur la sablo, blekis, pasis trans la forrompiĝintajn branĉetojn, bekis ion el la malseka sablo. La ruĝa flako estis viŝita, la rompopecoj forigitaj, sur la tablo vaporis viando.
— Mi aŭskultas la ordonojn de la prokuratoro, — diris la veninto proksimiĝante al la tablo.
— Sed aŭdos nenion antaŭ ol vi sidos kaj trinkos vinon, — afable respondis Pilato kaj montris al la alia lekto.