— Ho, la prokuratoro ne dubu, ke dum mi estas en Judujo, ĉiu paŝo de Bar estos observata de miaj homoj.

— Nun mi estas trankvila, cetere kiel ĉiam, kiam vi estas ĉi tie.

— La prokuratoro estas tro bona!

— Nun bonvolu informi min pri la ekzekuto, — diris la prokuratoro.

— Kio interesas la prokuratoron?

— Ĉu en la amaso estis provoj manifesti indignon? Tio, kompreneble, plej gravas.

— Neniaj, — respondis la gasto.

— Tre bone. Ĉu vi mem konstatis la morton?

— Pri tio la prokuratoro estu certa.

— Diru do… ĉu antaŭ la pendigo oni donis al ili la pocion?

— Jes. Sed li, — ĉi tiam la gasto fermis la okulojn, — rifuzis ĝin trinki.

— Kiu do? — demandis Pilato.

— Pardonu, hegemono! — ekkriis la gasto, — ĉu mi lin ne nomis? Ha-Nocri.

— Malprudentulo! — diris Pilato, ial grimacante. Vejno ektremis sub lia maldekstra okulo, — morti de la sun’ardo! Kial rifuzi tion, kion proponas la leĝo? Kiel li vortumis sian malakcepton?

— Li diris, — respondis la gasto refermante la okulojn, — ke li dankas kaj ke li ne riproĉas, ke oni senigas lin je la vivo.

— Kiun? — demandis Pilato obtuze.

— Tion, hegemono, li ne diris.

— Ĉu li provis prediki ion antaŭ la soldatoj?

— Ne, hegemono, ĉi-foje li ne estis parolema. Li diris nur, ke la malkuraĝon li opinias unu el la precipaj homaj malvirtoj.

— Kion li aludis? — la gasto aŭdis la subite rompiĝintan voĉon.

— Tio estis nekomprenebla. Ĝenerale, li strange kondutis; kiel ĉiam, cetere.

— Kio estis stranga?

— La tutan tempon li provis rigardi en la okulojn jen al unu, jen al alia el la ĉirkaŭantoj, kaj senĉese li iel perplekse ridetis.

— Kio ankoraŭ? — demandis la raŭka voĉo.

— Nur kion mi diris.

La prokuratoro klakis per sia kaliko kontraŭ la tablo, verŝis por si vinon. Eltrinkinte la tutan kalikon li ekparolis:

— Jen pri kio temas: kvankam ni ne sukcesis, almenaŭ ĝis nun, malkovri liajn adepton aŭ adorantojn, tamen ni ne povas garantii, ke tiuj tute ne estas.

La gasto atente aŭskultis, iomete klininte la kapon.

— Tial, por eviti ĉiajn surprizojn, — daŭrigis la prokuratoro, — mi petas vin kiel eble plej rapide kaj diskrete forigi la korpojn de la surfaco de la tero, entombigi ilin sekrete kaj malbrue, por ke oni aŭdu pri ili nek sonon nek duonon.

— Jes, hegemono! — la gasto leviĝis kaj diris: — Konsiderante la gravon de tiu delikata tasko, permesu al mi tuj iri por ĝin plenumi.

— Ne, residiĝu, — diris Pilato geste lin haltigante, — restas ankoraŭ du aferoj. La dua: viaj gravaj meritoj ĉe la malfacila laboro en la ofico de la sekreta servo de la prokuratoro de Judujo havigas al mi la agrablan okazon raporti pri vi al Romo.

La vizaĝo de la gasto ruĝiĝis, li ekstaris, sin klinis antaŭ la prokuratoro kaj diris:

— Mi nur plenumas mian devon je la servo al Cezaro!

— Tamen mi havas peton al vi, — daŭrigis Pilato, — se oni proponos al vi promocion aliloke, malakceptu ĝin kaj restu ĉi tie. Neniuokaze mi volas vin perdi. Oni trovu alian manieron vin rekompenci.

— Mi estas feliĉa servi sub vi, hegemono.

— Mi tre ĝojas. Do, la tria afero. Ĝi koncernas tiun… Kiu do estas lia nomo… Jehudon el Kirjat.

Ĝuste ĉi tiam la gasto sendis al la prokuratoro sian rigardon kaj tute dece tuj ĝin estingis.

— Onidire, — plu parolis la prokuratoro mallaŭtigante la voĉon, — li ricevis monon pro tio, ke li tiel gastame akceptis en sia hejmo la malsaĝan filozofon.

— Ricevos, — delikate ĝustigis la estro de la sekreta servo.

— Ĉu temas pri granda monsumo?

— Tion neniu scias, hegemono.

— Nek vi mem? — komplimentante per sia miro diris Pilato.

— Ho ve, nek mi mem, — trankvile respondis la gasto, — sed ke la monon li ricevos hodiaŭ vespere, tion mi scias. Oni vokis lin en la palacon de Kajafo.

— Ah, la avida maljunulo el Kirjat, — ridetis la prokuratoro, — ja li estas maljuna, ĉu?

— La prokuratoro neniam eraras, tamen ĉi-foje li eraris, — afable respondis la gasto, — la homo el Kirjat estas juna viro.

— Interese. Ĉu vi povas lin priskribi? Ĉu li estas fanatikulo?

— Ho ne, prokuratoro.

— Do, ne fanatikulo. Kio ankoraŭ?

— Tre bela.

— Kaj plu? Ĉu li havas ian pasion?

— Malfacilas tiel intime koni ĉiun en tia granda urbo, prokuratoro…

— Ho ne, ne, Afranio! Ne malpliigu vian meriton.

— Li havas unu pasion, prokuratoro. — La gasto paŭzetis. — La pasion pri la mono.

— Kio li estas?

Afranio levis sian rigardon supren, iom pensis kaj respondis:

— Li laboras en butiko de monŝanĝisto, ĉe unu el siaj parencoj.

— Ah ha, ah ha. — Pilato eksilentis, rigardis ĉirkaŭen, ĉu iu estas sur la balkono, poste diris mallaŭte: — Nu, hodiaŭ mi ricevis informon, ke ĉi-nokte li mortos ponardita.

Nun la gasto ne nur ĵetis sian rigardon sur la hegemonon sed fiksis ĝin por kelka tempo, poste li respondis:

— Vi, prokuratoro, juĝis pri mi tro favore. Mi opinias, ke mi ne meritas vian raporton. Tiun informon mi ne havas.

— Vi meritas plej altan rekompencon, — diris Pilato, — sed mi havas la informon.

— Toleru ke mi demandu, de kiu vi ĝin ricevis?

Перейти на страницу:

Похожие книги