La veninto sin duonkuŝigis, la servisto verŝis densan ruĝan vinon en lian kalikon. Alia servisto atenteme klinis sin super la ŝultro de Pilato kaj plenigis la kalikon de la prokuratoro. Post tio per gesto Pilato forsendis ambaŭ servistojn. Dum la veninto trinkis kaj manĝis, la prokuratoro sorbetis sian vinon kaj tra la duone kuntiritaj palpebroj ĵetis rigardojn sur sian gaston. Tiu estis mez’aĝa viro, li havis tre agrablan, rondetan kaj puran vizaĝon kaj karnodikan nazon. Liaj haroj havis nedifineblan koloron; nun, sekiĝante, ili heliĝis. Determini lian etnon estus malfacile. Li mienis bonule, kvankam tiun precipan impreson iam kontrastis liaj okuloj, aŭ, pli ĝuste, ne la okuloj sed la maniero rigardi la interparolanton. Siajn malgrandajn okulojn la veninto kutimis teni sub la duonfermitaj, iomete strangaj, kvazaŭ ŝveletaj, palpebroj; tiam en la okulfendoj lumis senmalica ironio. Supozeble, la gasto de la prokuratoro estis humurema. Sed fojfoje, tute estingante tiujn humurbrilojn, li larĝe malfermis la palpebrojn kaj fiksis sur sia interparolanto subitan rigardon, kvazaŭ por esplori ian apenaŭan makuleton sur lia nazo. Tio daŭris nur unu momenton, poste la palpebroj remalleviĝis, kaj denove en la okulfendoj lumis la bonhumora ironio.

Ankaŭ duan kalikon da vino la veninto ne malakcepits, kun evidenta delico li glutis kelkajn ostrojn, gustumis la kuiritajn legomojn, manĝis viandopecon. Satiĝinte li laŭdis la vinon:

— Eminenta vito, prokuratoro, sed tio ja ne estas Falerno, ĉu?

— Cekuba, tridekjara, — afable respondis tiu.

La gasto metis sian manon sur la koron, rifuzis plu manĝi, deklaris, ke li satas. Tiam Pilato plenigis sian kalikon, same faris la gasto. Ambaŭ verŝis po iom da vino el sia kaliko en la pladon kun la viando kaj la prokuratoro laŭte diris, levante sian kalikon:

— Por ni, por vi, Cezaro, patro de la romianoj, la plej kara kaj bona el ĉiuj homoj!

Post tio la vino iĝis fintrinkita, la afrikano forprenis de la tablo la manĝaĵojn sed lasis la fruktojn kaj la kruĉojn. Same per gesto la prokuratoro forsendis la servistojn kaj restis sola kun sia gasto en la portiko.

— Do, — nelaŭte ekparolis Pilato, — kion vi povas diri pri la etoso en la urbo?

Nevole li turnis sian rigardon trans la ĝardenterasojn, malsupren, kie orizate de la lastaj sunradioj helis la kolonaroj kaj la plataj tegmentoj.

— Mi opinias, prokuratoro, ke la etoso en la urbo estas sufiĉe bona.

— Do, oni povas certi, ke la danĝero de tumulto jam ĉesis, ĉu?

— Certi, — la gasto tenere rigardis la prokuratoron, — oni povas nur pri unu afero en la mondo: pri la potenco de la granda Cezaro.

— La dioj sendu al li longan vivon, — tuj aliĝis Pilato, — kaj la ĉiean pacon. — Li paŭzis, poste daŭrigis: — Do, ĉu vi opinias, ke oni povas retiri la trupojn?

— Mi opinias, ke la kohorto de la Fulma legio povas reveni, — respondis la gasto, kaj aldonis: — Estus bone, se ĝi antaŭe defilus tra la urbo.

— Tre bona ideo, — aprobis la prokuratoro, — postmorgaŭ mi ĝin resendos, kaj ankaŭ mi mem forveturos; mi ĵuras al vi je la festeno de la dek du dioj, je la Laroj mi ĵuras — kare mi pagus por povi reveni hodiaŭ.

— Ŝajnas, ke la prokuratoro ne ŝatas Jerŝalaimon, ĉu vere? — bonhumore demandis la gasto.

— Ŝati Jerŝalaimon! — ridetis la prokuratoro, — sed en la mondo ne estas loko pli senespera. Eĉ sen paroli pri la naturo — ja mi misfartas ĉiun fojon, kiam mi venas ĉi tien! Tamen ne tio estas la plej malbona. La festoj! Magoj, magiistoj, sorĉistoj, tiuj pilgrimsvarmoj… Kaj la fanatikuloj, la fanatikuloj! Sufiĉas rememori pri tiu Mesio, kiun ili subite ekatendis ĉi-jare! Ĉiuminute oni pretu vidi antaŭ si plej malagrablan sangoverŝan incidenton. Senĉese movi la trupojn, legi kalumniojn kaj denuncojn, el kiuj duono celas onin mem! Konsentu, ke tio tedas. Ho, se mi ne servus Cezaron…

— Jes, la festoj ĉi tie estas malfacilaj, — konsentis la gasto.

— Tutkore mi deziras, ke la festotagoj plej rapide finiĝu, — energie aldonis Pilato, — kaj finfine mi povu reveni Cezareon. Ĉu vi kredos, tiu delira konstruaĵo de Herodo, — la prokuratoro svingis la brakon laŭ la kolonaro, komprenigante ke li parolas pri la palaco, — tre certe min frenezigas. Mi ne povas en ĝi noktumi. La mondo neniam konis pli bizaran arkitekturon. Tamen ni revenu al la afero. Antaŭ ĉio, ĉu ne maltrankviligas vin tiu malbeninda Bar-rabba?

Ĉi tiam la gasto sendis sian specialan rigardon al la vango de la prokuratoro. Per siaj enuplenaj okuloj Pilato rigardis for, kun grimaco de abomeno kontemplante la parton de la urbo kuŝantan ĉe liaj piedoj kaj estingiĝantan en la antaŭvespero. Estingiĝis ankaŭ la rigardo de la gasto kaj li mallevis la palpebrojn.

— De nun oni konsideru lin sendanĝera kiel ŝafido, — ekparolis la gasto kaj sur lia ronda vizaĝo aperis faltetoj. Bar ne plu ribelos.

— Tro fama, ĉu? — rikanis Pilato.

— Kiel ĉiam, la prokuratoro tre subtile komprenis la aferon!

— Tamen, — zorgomiene diris la prokuratoro, kaj lia maldika, longa fingro kun la nigra ŝtono de la ringo leviĝis supren, — necesas…

Перейти на страницу:

Похожие книги