— Nun mi preferus ne malkaŝi tion, des pli, ke ĝi estas hazarda, malklara kaj nefidinda. Sed mi devas antaŭvidi ĉion. Tion postulas mia ofico, kaj precipe mi fidas mian antaŭsenton, ĉar ĝi neniam min trompis. La informo temas pri tio, ke iu el la sekretaj amikoj de Ha-Nocri, indignite de la monstra perfido de la monŝanĝisto, komplotas kun siaj komplicoj mortigi lin hodiaŭ nokte kaj la monon ricevitan por la perfido kaŝe meti en la palacon de la ĉefpastro kun la skribaĵo: «Mi redonas la malbenitan monon».

La estro de la sekreta servo jam ne ĵetadis siajn subitajn rigardojn sur la hegemonon sed plu lin aŭskultis duonferminte la okulojn. Pilato daŭrigis:

— Kiel vi opinias, ĉu al la ĉefpastro plaĉos ricevi tian donacon en la festa nokto?

— Ĝi ne nur malplaĉos, — ridetis la gasto, — mi supozas, ke tio kaŭzos tre grandan skandalon.

— Ankaŭ mi tiel opinias. Ĝuste tial mi petas, ke vi okupu vin pri la afero, tio estas, aranĝu ĉion necesan por protekti Jehudon el Kirjat.

— La ordono de la prokuratoro estos plenumita, — diris Afranio, — kvankam mi devas trankviligi la hegemonon: realigi la planon de la krim’intencantoj estas tre malfacile. Oni nur pripensu, — parolante la gasto sin turnis al la prokuratoro, — elspuri la homon, lin murdi, kaj krome determini, kiom li ricevis, kaj submeti la monon ĉe Kajafon, kaj ĉion ĉi dum unu nokto, ĉu? Hodiaŭ?

— Kaj tamen oni murdos lin hodiaŭ, — obstine ripetis Pilato, — ja mi diris al vi, mi havas la antaŭsenton! Neniam ĝi min trompis. — Spasmo pasis sur la vizaĝo de la prokuratoro kaj per mallonga movo li interfrotis la manojn.

— Jes, hegemono, — obeeme diris la gasto, li sin levis, rektiĝis kaj subite redemandis: — Do, oni lin ponardos, ĉu?

— Jes, — respondis Pilato, — kaj mi esperas nur je via ĉiujn miriganta diligento.

La gasto ordigis la pezan zonon sub sia mantelo kaj diris:

— Saluton, sanon kaj ĝojon.

— Ah, mi tute forgesis! — nelaŭte ekkriis Pilato. — Mi estas ja via ŝuldanto!

— Ne, prokuratoro, vi ŝuldas al mi neniom.

— Kial do, ne? Rememoru, kiam mi envenis Jerŝalaimon, tie estis la amaso de almozuloj… mi volis ĵeti monon al ili, sed mi havis neniom kune, do mi prenis la vian.

— Ho, prokuratoro, tio certe estis bagatelo!

— Ankaŭ pri bagatelo oni memoru.

Pilato sin deturnis, levis la mantelon kiu kuŝis malantaŭ li sur la brakseĝo, prenis de sub la mantelo ledan saketon kaj prezentis ĝin al la gasto. Prenante la saketon tiu sin klinis kaj kaŝis ĝin sub sian mantelon.

— Mi atendas, — ekparolis Pilato, — vian raporton pri la entombigo kaj krome pri la fino de tiu afero pri Jehudo el Kirjat hodiaŭ nokte, ĉu vi komprenis, jam hodiaŭ nokte. La garddeĵorantoj havos la ordonon veki min tuj kiam vi venos. Mi vin atendas.

— Mi vin salutas, — diris la estro de la sekreta servo, kaj sin deturninte li foriris de la balkono. Oni aŭdis la malsekan sablon grinci sub liaj paŝoj, poste la klakadon de liaj botoj sur la marmoro inter la du leonoj. Malaperis liaj gamboj, poste la trunko kaj fine la kapuĉo. Nur ĉi tiam la prokuratoro rimarkis, ke la suno jam forsinkis kaj estiĝis krepusko.

<p>Ĉapitro 26</p><p>La sepulto</p>

Estas supozeble, ke ĝuste pro la krepusko la aspekto de la prokuratoro draste ŝanĝiĝis. Ŝajnis, ke oni povus vidi lin maljuniĝanta, ĝibiganta la dorson; krome, en lia konduto aperis maltrankvilo. Unu fojon, turninte la kapon li ial ekskuiĝis rigardante la vakan brakseĝon de kies apogilo pendis lia mantelo. Proksimiĝis la festa nokto, la vesperaj ombroj ludis sian ludon, kaj estas probabla, ke al la laciĝinta prokuratoro ŝajnis, ke iu sidas tie. Cedinte al malkuraĝa impulso: tuŝinte la mantelon, la prokuratoro ĝin forlasis kaj komencis vagi sur la balkono, jen frotante la manojn, jen alirante la tablon kaj prenante la kalikon, jen haltante kaj sensence ekzamenante la mozaikon de la planko, kvazaŭ li volis malĉifri ian skribaĵon.

Jam je la dua fojo hodiaŭ lin trafis angoro. Li frotis la tempion, en kiu de la matena inferdoloro restis nur obtuza, malklara sensaĵo, kvazaŭ ties rememoro, kaj penis kompreni, kio estas la kaŭzo de lia spirita turmento. Verdire, tion li baldaŭ komprenis, sed li provis sin trompi. Li klare konsciis, ke dum la tago li por ĉiam ion misis, ke nun la mison li volas ĝustigi per agoj bagatelaj, vantaj kaj — plej grave — tro malfruaj. Kaj la memtrompo konsistis en tio, ke la prokuratoro provis sin persvadi, ke tiuj agoj, la nunaj, vesperaj, gravas ne malpli ol la matena verdikto. Sed pri tio li ne multe sukcesis.

Ĉe unu el siaj turnoj li abrupte haltis kaj fajfis. Responde al lia fajfo aŭdiĝis laŭta basa bojado, kaj el la ĝardeno sur la balkonon impetis grandega griza pint’orela virhundo kun koljungo garnita per orizitaj platetoj.

— Banga, Banga, — nelaŭte kriis la prokuratoro.

Перейти на страницу:

Похожие книги