La hundo ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, la antaŭajn ĝi metis sur la ŝultrojn de sia mastro, lin preskaŭ faliginte, kaj lekis lian vangon. La prokuratoro sidiĝis sur la seĝon, Banga, eliginte la langon kaj ofte spirante, sin kuŝigis ĉe la piedoj de sia mastro, kaj la ĝojo en ĝiaj okuloj signifis, ke ĉesis la fulmotondro, la sola afero kiun timis la kuraĝa besto, kaj tion, ke ĝi denove estas ĉi tie, apud la homo kiun ĝi amas, respektas kaj opinias la plej potenca en la mondo, la estro de ĉiuj homoj, pro kiu ankaŭ sin mem Banga opiniis privilegiita, supera kaj eksterordinara. Tamen sin kuŝiginte ĉe liaj piedoj, rigardante eĉ ne lin sed ien en la vesperiĝanta ĝardeno, la hundo tuj komprenis, ke ĝian mastron trafis malfeliĉo. Tial ĝi ŝanĝis sian pozicion, sin levis, venis al lia flanko, la antaŭajn piedojn kaj la kapon metis sur liajn genuojn, makulante la mantelbaskon per malseka sablo. Per siaj agoj Banga verŝajne volis esprimi, ke ĝi konsolas sian mastron kaj pretas kune kontraŭi la malfeliĉon. Tion montris ankaŭ ĝiaj okuloj, kies rigardo senĉese oblikviĝis al la mastro, kaj la atenteme streĉitaj pintaj oreloj. Tiel la homo kaj la besto amantaj unu la alian kune renkontis la festan nokton sur la balkono.

Dum tiu tempo la gasto de la prokuratoro vigle agadis. Forlasinte la supran ĝardenplaceton antaŭ la balkono, li malsupriĝis laŭ la ŝtuparo ĝis la sekva teraso, sin turnis dekstren kaj iris al la kazernoj situantaj sur la palaca tereno. Tie kvartiris la du centurioj venintaj al Jerŝalaim por la festotagoj kaj la prokuratora sekreta gardo estrata de Afranio. Li nelonge restis en la kazernoj, ne pli ol dek minutojn, sed post tiuj dek minutoj de la kazerna korto forveturis tri ĉaroj ŝarĝitaj je sapeilaro kaj barelo plena je akvo. Post la ĉaroj rajdis dek kvin homoj en griza mantelo. Eskortate de ili la ĉaroj forlasis la palac’areon tra la malantaŭa pordego, prenis la okcidentan direkton, pasis tra la urbopordego, per pado atingis la Betleĥeman Vojon, sur ĝi veturis norden ĝis la vojkruciĝo antaŭ la Hebrona Urbopordego kaj de tie iris laŭ la Jafa Vojo, same kiel la procesio kiu je la tago akompanis la kondamnitojn al la ekzekuto. Ĉi tiam jam malhelis kaj super la horizonto estis aperinta la luno.

Baldaŭ post ol forveturis la ĉaroj kun la ilin akompananta taĉmento, forrajdis ankaŭ la gasto de la prokuratoro alivestite per ĉifita malhela ĥitono. Li rajdis ne ekster sed en la urbon. Post kelka tempo oni povis lin vidi rajdanta al la Fortreso Antonia, kiu situis norde, tuj apud la Granda Templo. Ankaŭ en la fortreso la gasto restis tre mallonge, post kio lia spuro retroviĝis en la Malsupra Urbo, en la labirinto de ties kurbaj stratoj. Ĉi tie li rajdis jam ne ĉevalon sed mulon.

Li bone konis la urbon kaj facile trovis la bezonatan straton. Oni nomis ĝin la Greka, ĉar tie estis kelkaj grekaj butikoj, inter ili unu tapiŝvendejo. Ĝuste antaŭ tiu butiko li haltigis sian mulon, surpiediĝis kaj ligis ĝin al la pordega ringo. La butiko jam estis ŝlosita. Li pasis tra la apuda stratpordo kaj eniris malgrandan kvadratan korton, tri laterojn de kiu borderis provizejoj. Li sin direktis al la kvara, haltis antaŭ la hedervolvita verando de loĝdomo kaj rigardis ĉirkaŭen. Kaj en la dometo, kaj en la provizejoj estis mallume, la lampoj ankoraŭ ne estis bruligitaj. La gasto nelaŭte vokis:

— Niza!

Responde al lia voko pordo knaris kaj en la vespera krepusko sur la verandon senvuale elvenis juna virino. Ŝi klinis sin super la balustrado kaj maltrankvile rigardis, kiu estas veninta. Rekoninte Afranion, ŝi afable ridetis, kapsalutis kaj invite svingis la manon.

— Ĉu vi estas sola? — li demandis en la greka.

— Sola, — flustris la virino. — Mia edzo ĉi-matene forveturis al Cezareo, — ŝi ĵetis rigardon malantaŭen, sur la pordon, kaj aldonis: — sed la servistino estas hejme. — Ŝi gestis: «Envenu». Afranio rigardis ĉirkaŭen kaj paŝis sur la masonitaj ŝtupoj. Li kaj la virino malaperis en la dometo.

Ĉe ŝi Afranio restis tute mallonge, ne pli ol kvin minutojn.

Post tio li forlasis la domon kaj la verandon, mallevis la kapuĉon sur la okulojn kaj eliris sur la straton. Lumiloj jam brulis en la domoj, la antaŭfestaj stratoj ankoraŭ plenis je homoj, kaj Afranio sur sia mulo perdiĝis en la fluo de la piede kaj rajde pasantaj. Lian pluan vojon scias neniu.

Restinte sola, la virino kiun Afranio nomis Niza komencis haste sin vesti. Kaj malgraŭ ke trovi la bezonatajn aĵojn en la senluma ĉambro estis malfacile, la lampon ŝi ne ekbruligis, la servistinon ne vokis. Nur kiam ŝi jam estis preta kaj ŝian kapon kovris malhela vualo, en la dometo aŭdiĝis ŝia voĉo:

— Se iu pri mi demandos, diru ke mi iris al Enanta.

El la mallumo venis grumblado de la maljuna servistino:

— Al Enanta? Denove tiu Enanta! Via edzo ja malpermesis al vi ŝin viziti! Parigistino ŝi estas, via Enanta! Mi nur diru al via edzo…

Перейти на страницу:

Похожие книги