— Nu, nu, nu, silentu, — diris Niza kaj, kvazaŭ ombro, ŝi forglitis el la dometo. Ŝiaj sandaloj forklakis sur la pavimeroj de la korto. Grumblante la servistino ŝlosis la pordon. Niza estis foririnta el sia domo.
Je tiu sama tempo alian strateton en la Malsupra Urbo, strateton serpentumantan al baseno, forlasis juna viro. Li estis elirinta el la pordo de modest’aspekta domo, kies blinda muro limis la strateton kaj kies fenestroj rigardis en la ĝardenon. La hoknaza belulo kun zorge tondita barbeto surhavis puran blankan turbanon falantan sur liajn ŝultrojn, novan bluan taliton festan kun kvastoj kaj novajn, knarantajn sandalojn. Sin elegantiginte pro la granda festo, li vigle paŝis, devancadis la pasantojn, kiuj rapidis hejmen al la Paska festeno, rigardis la fenestrojn lumiĝi unu post alia. La junulo sin turnis al la strato, kiu tra la bazaro kondukis al la palaco de la ĉefpastro Kajafo, situanta ĉe la piedo de la Templa monteto.
Baldaŭ oni povis vidi lin eniranta la pordegon de la korto de Kajafo; kaj nelonge post tio — forlasanta la korton.
Post la vizito al la palaco, en kiu jam brilis la lumiloj kaj torĉoj, en kiu regis la festa klopodado, la homo iris eĉ pli vigle, eĉ pli ĝoje rapidante al la Malsupra Urbo. Ĉe la angulo, kie la strateto enfluis en la bazarplacon, en la bolado kaj interpuŝiĝo, lin devancis facilmove, kvazaŭ dance iranta gracia virino, kies kapon ĝis la okuloj kaŝis nigra vualo. Pasante preter la juna belulo ŝi por unu momento eksvingis alten la vualon, ĵetis sur lin sian rigardon, tamen ŝi ne nur ne moderigis sian paŝon, sed eĉ pli ĝin rapidigis, kvazaŭ fuĝante tiun, kiun ŝi ĵus devancis.
La junulo ne nur rimarkis la virinon, certe li ŝin rekonis, kaj rekoninte li skuiĝis, ekhaltis, mirigite rigardis ŝian dorson kaj tuj impetis post ŝin. Preskaŭ faliginte pasanton kun kruĉo en la manoj, li ŝin kur’atingis kaj, anhelante pro emocio, li kriis:
— Niza!
La virino sin turnis, mallarĝigis la okulojn, ŝia vizaĝo esprimis kvietan malplezuron. Seke ŝi respondis en la greka:
— Ĉu estas vi, Jehudo? Mi ne tuj vin rekonis. Cetere, ĉi tio estas bona. Ĉe ni tio estas aŭguro: la nerekonita riĉiĝos…
Ekscitite tiel, ke lia koro saltetis kvazaŭ birdo sub nigra tuko, Jehudo demandis per interrompiĝanta flustro, penante ke lin ne aŭdu la pasantoj:
— Kien vi iras, Niza?
— Kial do vi volas tion scii? — ŝi respondis, malrapidigante sian iron kaj orgojle rigardante Jehudon.
En la voĉo de Jehudo aŭdiĝis infanaj intonacioj, li perplekse flustris:
— Sed kiel?.. Ja ni interkonsentis. Mi volis ĉe vin iri. Vi diris, ke la tutan vesperon vi estos hejme…
— Ah ne, ne, — respondis Niza kaj kaprice elŝovis antaŭen la malsupran lipon, pro kio al Jehudo ŝajnis, ke ŝia vizaĝo, la plej bela el ĉiuj de li iam ajn viditaj, iĝis eĉ pli bela, — mi enuas. Vi havas vian feston, sed mi, kion mi faru? Ĉu vi volas, ke mi sidu hejme kaj aŭskultu vin suspiri sur la verando? Kaj ke mi timu, ke la servistino denuncos pri tio al mia edzo? Ah ne, mi decidis foriri ekster la urbon por aŭskulti la najtingalojn.
— Ekster la urbon? — konsterniĝis Jehudo, — sola?
— Kompreneble, ke sola, — respondis Niza.
— Permesu, ke mi vin akompanu, — diris Jehudo sufokiĝante. Liaj pensoj konfuziĝis, li forgesis pri ĉio en la mondo kaj petege rigardis en la bluajn okulojn de Niza, kiuj nun ŝajnis nigraj.
Sen ion ajn respondi Niza iris pli rapide.
— Kial vi silentas, Niza? — humilvoĉe demandis Jehudo, adaptante sian paŝon al la ŝia.
— Ĉu vi certas, ke mi kun vi ne enuos? — subite demandis Niza kaj haltis. Ĉi tiam Jehudo tute malspritiĝis.
— Nu bone, — finfine cedis Niza, — ni iru.
— Sed kien, kien?
— Atendu… unue ni eniru ĉi tiun korton kaj tie interkonsentu pri ĉio, ĉar mi malvolas ke oni klaĉu, ke oni vidis min rendevui mian amanton sur la strato.
Kaj jen, sur la bazarplaco ne estas Niza nek Jehudo. Ili interparolas en la enveturejo de iu korto.
— Iru al la olivbieno, — flustris Niza tirante la vualon sur la okulojn kaj sin forturnante de viro, kiu pasis tra la enveturejo portante sitelon, — al Getsemano, trans Kidronon, ĉu vi komprenis?
— Jes, jes, jes.
— Mi iros antaŭe, — ŝi daŭrigis, — sed vi ne iru tuj post mi, vi disigu vin de mi. Lasu min foriri antaŭen … Kiam vi transiros la torenton… ĉu vi scias, kie estas la groto?
— Mi scias, mi scias…
— Pasu preter la olivpremilo supren kaj turnu vin al la groto. Mi estos tie. Sed mi malpermesas al vi iri tuj post mi, paciencu, atendu ĉi tie. — Kaj Niza foriris el la enveturejo kvazaŭ ŝi tute ne parolis kun Jehudo.
Kelkan tempon Jehudo staris sola kaj penis ordigi siajn diskurantajn pensojn. Inter ili estis la demando, kiel li eksplikos sian maleston ĉe la festeno de la parencoj. Jehudo staris pripensante mensogon, sed en sia ekscito li ne sukcesis ĝin bone pripensi kaj liaj piedoj per si mem, sen ke li tion konscius, portis lin for el la enveturejo.