Nun li ŝanĝis sian vojon, li ne plu sin direktis al la Malsupra Urbo sed reen al la palaco de Kajafo. Jehudo nun malklare konsciis pri la ĉirkaŭo. La festo jam estis veninta en la urbon. Nun el la fenestroj ĉirkaŭ Jehudo ne nur brilis lumoj sed sonis la rita kantado. La lastaj malfruantoj per la skurĝo kaj krioj rapidigadis sian azenon. La piedoj mem portis Jehudon, li ne rimarkis preterŝvebi la timigajn muskajn turojn de la Antonia, li ne aŭdis la trumpetojn muĝi en la fortreso, neniel atentis la Italian rajdopatrolon kies torĉo verŝis malkvietan lumon sur lian vojon. Pasinte preter la kastelo li turnis la kapon kaj vidis, ke en terura alto brulas du grandegaj lumiloj kvinopaj. Tamen ankaŭ ilin Jehudo perceptis malklare, al li ŝajnis, ke super Jerŝalaim eklumis dek mirakle grandaj lucernoj, defiantaj la lumon de la unuopa lucerno, kiu estis leviĝanta super la urbo, la lunlucernon. Nun li atentis nenion, li strebis al la Getsemana Pordego, li volis kiel eble plej rapide forlasi la urbon. Fojfoje ŝajnis al li, ke antaŭe, inter la dorsoj kaj vizaĝoj de la pasantoj, ekaperas la dancanta figureto lin gvidanta. Sed ĝi estis iluzio, Jehudo ja sciis, ke Niza jam estas multe pli malproksime. Li kuris preter la monŝanĝobutikoj kaj finfine atingis la Getsemanan pordegon. Tie, febrante pro malpacienco, li devis atendi. La urbon eniris kameloj, poste enrajdis Siria kavaleria patrolo, kiun Jehudo senvoĉe malbenis…
Sed ĉio havas sian finon. La malpacienca Jehudo jam estis ekster la urba murego. Maldekstre videblis negranda tombejo, apud ĝi kelkaj striitaj tendoj de pilgrimuloj. Trans la polvan vojon inundatan de lunlumo Jehudo iris al la torento Kidron’ por pasi al ties kontraŭa bordo. La akvo milde plaŭdis ĉe liaj piedoj. Saltante de ŝtono sur ŝtonon, li finfine atingis la transan, Getsemanan bordon, kaj ĝoje konstatis, ke la vojo inter la ĝardenoj estas senhoma. Jam videblis la duone ruiniĝinta pordego de la olivbieno.
Jehudon, kiu ĵus forlasis la sufokvarman urbon, frapis la ebriiga aero de la printempa nokto. Tra la ĝardenbarilo onde fluegis de la Getsemanaj herbejoj la odoro de mirtoj kaj akacioj.
Neniu gardis la pordegon, neniu estis tie, kaj post kelkaj minutoj Jehudo kuris jam sub la mistera ombro de la potencaj, grandbranĉaj oliv’arboj. La vojo kondukis supren, Jehudo ĝin sekvis anhelante, fojfoje el la mallumo venante sur lunajn ornamtapiŝojn, kiuj rememorigis al li la tapiŝojn de la ĵaluza edzo de Niza. Post kelka tempo maldekstre aperis senarba placeto, sur ĝi la olivpremilo kun sia peza ŝtona rado, kaj amaso de bareloj. Neniu estis en la ĝardeno. La laboro ĉesis ĉe la sunsubiro. La ĝardeno estis senhoma, kaj nun super Jehudo sonegis laŭta kantado de najtingala ĥoro.
Lia celo jam estis proksima. Li sciis, ke tuj, kiam li turnos sin dekstren, en la mallumo li ekaŭdos la akvon plaŭdi en la groto. Jen li ĝin ekaŭdis. Friskiĝis.
Li iris malpli rapide kaj nelaŭte vokis:
— Niza!
Sed anstataŭ Niza, malgluiĝinte de la dika trunko de oliv’arbo, sur la vojon saltis fortika vira figuro, io ekbrilis en ĝia mano kaj tuj estingiĝis.
Jehudo ŝanceliĝis malantaŭen kaj malforte ekkriis:
— Aĥ!
Dua viro baris al li la rean vojon.
La unua, kiu estis antaŭe, demandis Jehudon:
— Kiom vi ĵus ricevis? Diru, se vi volas vivi!
Espero fulmis en la koro de Jehudo. Pasie li kriegis:
— Tridek tetradraĥmojn! Tridek tetradraĥmojn! Ĉio ricevita estas ĉi tie. Jen la mono! Prenu ĝin, sed lasu la vivon!
La unua homo tuj forŝiris la monujon el la manoj de Jehudo. Kaj je la sama momento malantaŭ ties dorso, kvazaŭ fulmo, pasis ponardo kaj frapis la enamiĝinton sub la skapolon. Puŝite antaŭen, Jehudo disĵetis en la aeron la manojn kun la hokiĝintaj fingroj. La antaŭa viro kaptis lin sur sian ponardon kaj ĝis la tenilo enigis ĝin en la koron de Jehudo.
— Ni…za… — diris Jehudo ne per sia kutima voĉo, la hela kaj klara, sed per voĉo malalta kaj riproĉa. Poste li eligis nenian ajn sonon. Lia korpo tiom forte puŝiĝis kontraŭ la tero, ke tiu obtuze resonis.
Ĉi tiam tria figuro aperis sur la vojo. La tria viro surhavis mantelon kun kapuĉo.
— Faru rapide, — ordonis la tria. La murdintoj rapide pakis en ledon la monujon kun skribaĵo, kiun donis al ili la tria, kaj kruce ĉirkaŭligis ĉion per ŝnuro. La dua kaŝis la pakaĵon sur sia brusto, la du murdintoj diskuris for de la vojo kaj la mallumo englutis ilin inter la oliv’arboj. La tria kaŭris apud la murdito kaj rigardis en lian vizaĝon. En la ombro ĝi ŝajnis krete blanka kaj iel spiritplene bela. Post kelkaj sekundoj sur la vojo restis neniu viva. La senspira korpo kuŝis kun la brakoj disetenditaj. La maldekstra piedo trafis en lunluman makulon, kaj klare videblis ĉiu rimeneto de la sandalo.