La tuta Getsemana ĝardeno plenis je najtingala kantado. Kien sin direktis la du viroj ponardintaj Jehudon scias neniu, sed la vojo de la homo kun la kapuĉo estas konata. Forlasinte la padon, li tra la oliv’arba densejo iris suden. Li transgrimpis la barilon de la ĝardeno malproksime de la ĉefa pordego, ĉe la suda angulo de la bieno, kie mankis la supraj ŝtonoj de la masonaĵo. Baldaŭ li estis ĉe la bordo de Kidron’. Tie li iris en la akvon kaj vadis ĝis li ekvidis du ĉevalsiluetojn kaj viron apud ili. Ankaŭ la ĉevaloj staris en la torento. La akvo fluis lavante iliajn hufojn. La ĉevalgardanto ekrajdis unu ĉevalon, la kapuĉulo saltis sur la alian kaj malrapide ambaŭ vadis laŭ la torento kaj la ŝtonoj knaris sub la hufoj. Poste la rajdantoj forlasis la akvon, suriris la Jerŝalaiman bordon kaj plu rajdis paŝe laŭ la urba murego. Tie ili disiĝis: la ĉevalgardinto fortrotis antaŭen kaj malaperis; la kapuĉulo haltigis sian ĉevalon, desaltis sur la senhoman vojon, demetis la mantelon, ĝin elturnis, prenis de sub siaj vestoj platan kaskon sen plumaĵo kaj ĝin surmetis. Sur la ĉevalon li resaltis homo en militista ĥlamido kaj kun mallonga glavo ĉe la femuro. Li tuŝis la bridon kaj la impetema kavaleria ĉevalo tuj ektrotis, balancetante sian rajdanton. Nun la vojo estis finiĝanta. Proksimiĝis la suda pordego de Jerŝalaim.
Sub la pordega arko dancis kaj saltetis la malkvieta torĉa flamo. La gardosoldatoj el la dua centurio de la Fulma legio sidis sur la ŝtonaj benkoj ludante per ĵetkuboj. Ekvidinte la militiston enrajdi la soldatoj saltleviĝis, tiu gestis al ili per la mano kaj preterrajdis en la urbon.
La urbon inundis la festa helo. En ĉiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de ĉie, kunfluante en konfuzan ĥoron, aŭdiĝis la ritkantado. Tra la fenestroj kiuj rigardis la straton la rajdanto povis vidi homojn ĉe la festena tablo, sur ĝi kuŝis la viando de la kaprido kaj vinkalikoj staris inter la pladoj kun la amaraj herboj. Kantfajfante melankolian kanzoneton la rajdanto senhaste trotis laŭ la malplenaj stratoj de la Malsupra Urbo, direktante sin al la Fortreso Antonia, fojfoje ĵetante rigardon al la ekzotaj lumilkvinopoj, kiuj brulis super la Templo, aŭ al la luno, kiu pendis eĉ pli alte ol la lumilkvinopoj.
La palaco de Herodo la Granda neniel partoprenis en la celebrado de la Paska nokto. En la akcesoraj ejoj de la palaco rigardantaj suden, kiujn okupis la oficiroj de la Italia kohorto kaj la legiestro, brulis lumiloj, io moviĝadis, videblis ia vivo; male, la fronta parto de la palaco, la ĉefa, kiu havis la ununuran malgraŭvolan loĝanton, la prokuratoron — tiu tuta parto, kun siaj kolonaroj kaj orstatuoj ŝajnis blindigita sub la helega luno. Tie, en la palaco mem, regis mallumo kaj silento. Kiel li diris al Afranio, la prokuratoro malvolis eniri internen. Li ordonis pretigi la liton sur la balkono, tie, kie li vespermanĝis kaj kie li juĝis matene. La prokuratoro sin kuŝigis sur la pretigita lito sed la dormo ne venis. La nuda luno pendis alte en la klara ĉielo kaj dum kelkaj horoj la prokuratoro ĝin senforlase rigardis.
Proksimume je la noktomezo la dormo finfine kompatis la hegemonon. Li spasme oscedis, malbukis kaj deĵetis la mantelon, forpreninte de la tuniko la zonon kun larĝa ŝtala tranĉilego en la ingo li metis ĝin sur la seĝon ĉe la lito, demetis la sandalojn kaj sin etendis. Banga tuj saltis al li sur la liton kaj sin kuŝigis apude, kap-ĉe-kape, kaj la prokuratoro, metinte la manon sur ĝian kolon, finfine fermis la okulojn. Nur tiam endormiĝis ankaŭ la hundo.
La lito estis en ombro ŝirmate kontraŭ la luno per kolono, sed de la ŝtuparo ĝis la lito etendiĝis lunluma strio. Kaj apenaŭ la prokuratoro perdis la kontakton kun la realo, li tuj paŝis sur la luman vojon kaj iris sur ĝi supren, rekte al la luno. Dormante li eĉ ekridis pro sia feliĉo, tiom senkompare bonege ĉio aranĝiĝis sur la diafana blua vojo. Li iras akompanate de Banga kaj apud li iras la vaganta filozofo. Ili diskutas pri io tre komplika kaj grava, kaj neniu povas konvinki la alian. Ili malkonsentas pri ĉio, kaj ĝuste tial ilia diskuto estas eksterordinare interesa kaj senfina. Evidente, la hodiaŭa ekzekuto estas pura miskompreno, ĉar jen apude iras la filozofo elpensinta la nekredeble bizaran teorion ke ĉiuj homoj estas bonaj, sekve li vivas. Kaj certe, tute horore estus eĉ pensi ke tia homo povus esti ekzekutita. La ekzekuto ne estis! Ne estis! Jen kio estas precipe rava en tiu vojaĝo sur la luna ŝtuparo.