— Mi intencas serĉi lin en la ĉirkaŭejo de la olivopremilo en la Getsemana ĝardeno.

— Ah ha. Kial ĝuste tie?

— Hegemono, mi pensas, ke la murdo okazis ne en Jerŝalaim mem, nek tre malproksime de la urbo. Ĝi okazis apud Jerŝalaim.

— Mi opinias vin eminenta kompetentulo pri via fako. Mi ne scias, kiel la afero statas en Romo, sed en la kolonioj vi estas senegala. Mi petas vin klarigi, kial vi pensas tiel?

— Oni neniel povas supozi, — nelaŭte diris Afranio, — ke Jehudo lasus iujn suspektindajn homojn kapti lin ene de la urbo. Sur la strato oni ne povas kaŝe ponardi. Do, oni devus venigi lin ien en kelon. Tamen la Servo jam serĉis lin en la Malsupra Urbo, kaj sendube li jam estus trovita; do li ne estas en Jerŝalaim, tion mi garantias. Se li estus murdita malproksime de la urbo, tiun monpakaĵon oni ne povus subĵeti tiom baldaŭ. La murdo okazis apud Jerŝalaim. Oni sukcesis irigi lin ekster la urbon.

— Mi ne povas imagi, kiel eblis tion aranĝi.

— Jes, prokuratoro, tio estas la plej malfacila demando en la tuta afero, kaj mi eĉ dubas, ĉu mi sukcesos ĝin solvi.

— Jes, vera enigmo! Je la festa vespero, kredanto ial forlasas la Paskan festenon, iras eksterurben kaj tie pereas. Kiu kaj kiel povus lin ellogi? Eble virino tion faris? — demandis Pilato obeante subitan inspiron.

Afranio respondis trankvile kaj grave:

— Neniel, prokuratoro. Tiun hipotezon oni certe devas malakcepti. Ni rezonu logike. Kiujn interesis, ke Jehudo pereu? Areton da vagabondaj fantaziuloj, en kiu, atentu, estis neniaj virinoj. Vidu, prokuratoro, por edziĝi al virino oni bezonas monon, same por produkti homon, sed por murdigi homon per virino oni bezonas tre multe da mono, kiom havas neniuj vagabondoj. Virino ne partoprenis tiun aferon, prokuratoro. Mi eĉ diru, ke tiu direkto povas nur deviigi min de la spuro, malhelpi la esploron kaj min konfuzi.

— Mi vidas, ke vi tute pravas, Afranio, — diris Pilato, — mi permesis al mi eldiri nuran konjekton.

— Ve, ĝi estas erara, prokuratoro.

— Sed kio do ĝi povus esti? — ekkriis la prokuratoro, kun avida scivolo rigardante la vizaĝon de Afranio.

— Mi opinias, ke temas pri tiu sama mono.

— Eminenta ideo! Tamen kiu kaj pro kio povus proponi al li monon nokte kaj ekster la urbo?

— Ho ne, prokuratoro, ne tiel. Mi havas nur unu supozon, kaj se ĝi estas malvera, alian eksplikon mi probable ne trovos. — Afranio sin klinis al la prokuratoro kaj finflustris: — Jehudo volis kaŝi sian monon en loko sekreta kaj nur de li konata.

— Tre subtila ekspliko. Verŝajne, ĝuste tio okazis. Nun mi komprenas: lin irigis ne homoj sed lia propra penso. Jes, jes, ĝi estis tiel.

— Certe, Jehudo estis suspektema, li kaŝis sian monon for de la homoj.

— Nu, vi menciis Getsemanon. Tamen kial ĝuste tie vi intencas lin serĉi, tion, verdire, mi ne komprenas.

— Ho, prokuratoro, tio estas plej simpla. Neniu kaŝas monon sur vojo, en loko ebena kaj nuda. Jehudo estis nek sur la vojo al Hebron, nek sur la vojo al Betanio. Li devis esti en ŝirmita, izola loko kun arboj. Ĝi estas tiel simpla. Kaj krom Getsemano apud Jerŝalaim ne estas tia loko. Iri malproksimen li ne povis.

— Vi tute min konvinkis. Do, kion ni faru nun?

— Mi tuj komencos serĉi la murdintojn, sekvintajn Jehudon ekster la urbo, kaj samtempe, kiel mi jam raportis, mi mem estos juĝata.

— Pro kio?

— Miaj homoj perdis lin vespere sur la bazaro post ol li forlasis la palacon de Kajafo. Kiel tio povis okazi, mi ne komprenas. Tian embarason mi neniam spertis. De post nia interparolo li estis observata. Tamen apud la bazaro li ŝanĝis la direkton kaj faris tiel strangan kurbon, ke lia spuro perdiĝis.

— Jes. Mi deklaras al vi, ke juĝi vin mi opinias malnecesa. Vi faris ĉion, kion vi povis, kaj neniu en la mondo, — la prokuratoro ridetis, — povus fari pli ol vi! La agentoj perdintaj Jehudon estu discipline punitaj, tamen mi malvolas, ke la puno estu iom ajn severa. Finfine, ni faris ja ĉion por protekti la fiulon! Interalie, mi forgesis demandi, — la prokuratoro frotis sian frunton, — kiel ili sukcesis meti la monon ĉe Kajafo?

— Vidu, prokuratoro… Tio ne estas malfacila. La venĝantoj pasis malantaŭ la palaco de la ĉefpastro, tie estas strateto superanta la korton. Ili ĵetis la pakaĵon trans la barilon.

— Ĉu kun la skribaĵo?

— Jes, ĝuste kiel vi antaŭvidis, prokuratoro. Cetere… — ĉi tiam Afranio forŝiris la sigelon de la pakaĵo kaj montris al Pilato ties enhavon.

— Atenton, Afaranio, kion vi faras, tio verŝajne estas la Templaj sigeloj!

— Pri tio la prokuratoro ne zorgu, — respondis Afranio refermante la pakaĵon.

— Ĉu ĉiujn sigelilojn vi havas? — demandis Pilato ridante.

— Alie ne povas esti, prokuratoro, — tute sen rido, tre malmilde diris Afranio.

— Mi imagas la skandalon ĉe Kajafo.

— Jes, prokuratoro, tio kaŭzis tre grandan eksciton. Min ili invitis senprokraste.

Eĉ en la duonlumo oni povis vidi, kiel brilas la okuloj de Pilato.

— Interese, tre interese…

Перейти на страницу:

Похожие книги